MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

TELEVIDSERIOJ

Amuza ludo aŭ batalo por supervivado

La korea televida serio Sepia Ludo furoras tra la mondo. De kiam ĝi komencis elsendiĝi en septembro de 2021 per la reta kanalo Netflix, ĝi okupis en 94 landoj la unuan lokon en la listo de la plej multe spektataj programeroj de la kompanio. Fine de oktobro la serio altiris entute 110 milionojn da spektantoj, kaj danke al ĝia sukceso Netflix aldonis al si pli ol kvar milionojn da abonantoj.

La temo

Sepia Ludo konsistas el naŭ epizodoj, kie 456 partoprenantoj kun grandaj ŝuldoj konkuras pri supervivado en ses fazoj por akiri monpremion de 45,6 miliardoj da ŭonoj (38 milionoj da usonaj dolaroj). Kiu sukcesas trapasi ĉiujn fazojn, tiu fariĝas la fina venkinto. La malvenkintoj sinsekve mortas en la daŭro de la epizodoj. La fina fazo, en kiu la du lastaj supervivantoj konkuras, estas „sepia ludo”, kiu donas la titolon al la serio.

De korea populareco al tutmondiĝo

La ludoj en la serio reprezentas koreajn popularajn ludojn. Ili estas: „Hibisko 1 ekfloris” (Ruĝa lumo, verda lumo), „Elpikado de Dalgona”, „Ŝnurtirado”, „Globeta ludo”, „Suriri vadŝtonojn” kaj „Sepia ludo”.

Spektante la serion multaj koreoj rememoras la infanaĝon, dum kiu ili mem amuziĝis per la ludoj. Kompreneble, tiam al la malvenkintoj trudiĝis ne tiel severa puno kiel tiu montrita en la serio, ĉar temis pri ne pli ol ludoj por infanoj.

Furoro

Sperti la ludojn de la serio aŭ kolekti aĵojn rilatajn al ĝi populariĝis tutmonde. En Parizo homvico 250 metrojn longa formiĝis antaŭ butiko, kie oni povis sperti la ludojn. La homoj ne sentis sin ĝenataj de la plurhora atendado en pluva vetero.

En Ugando oni enretigis filmeton, en kiu infanoj prezentas amuzan dancon laŭ la temo de la ludo „Hibisko ekfloris”. La reĝisoro klarigis, ke pro la malpermeso al infanoj spekti seriojn klasitajn kiel „por plenkreskuloj”, la infanoj sekvis nur lian ĥoreografian instruon.

Artikloj rilataj al la serio fariĝis furoraj kaj en butikoj kaj en retaj vendejoj en Usono. En 2021 okaze de Haloveno inter la plej multe vendataj artikloj estis kostumoj kaj ornamaĵoj de Sepia Ludo.

K-dramo

Sepia Ludo simbolas la mondvastan popularecon de la tiel nomata K-dramo 2, kiu ekis antaŭ du jardekoj per televidaj dramoj kiel „Aŭtuno en Mia Koro” kaj „Daejanggeum” (Dae Jang Geum, konata ankaŭ kiel „Juvelo en la palaco”).

K-dramo apartenas al la K-kulturo, kiu inkluzivas K-popon kaj K-kinon, kiujn reprezentas respektive BTS 3 kaj la premiita filmo „Parazito” 4. La financa sukceso de Netflix instigas aliajn transnaciajn firmaojn kiel Disney kaj Apple vastigi siajn investojn ankaŭ en la K-kultura industrio.

Estonteco aŭ estanteco?

La serio eble anticipas nian distopian estontecon, sed ĝi ja spegulas la nuntempan socion, en kiu ĉiu devas strebi kontraŭ aliaj por supervivi.

De kelkaj jardekoj la malekvilibro inter riĉuloj kaj malriĉuloj pligrandiĝas tutmonde, kio multe pli intensigas la konkuradon. La fono de la serio estas Koreio, tamen ĝi estas aplikebla al kiu ajn socio aŭ lando, do spektantoj estas facile allogataj.

1. Hibiscus syriacus L., nacia floro de Koreio, ankaŭ nomata „Rozo de Ŝarono”.
2. Korea dramo. La termino rilatas al la televidaj dramoserioj el Koreio.
3. Korea grupo formita en Seulo en 2013, en la kompanio Big Hit.
4. Korea filmo de 2019, kiu ricevis Oscar-premion por la plej bona filmo.
sung
CHO Sung Ho
korespondanto de MONATO en Koreio


Cho Sung Ho estas emerita profesoro pri biologio kaj aktivis en la movado kiel ĉefredaktoro de la gazeto La Espero el Koreio kaj kiel vicprezidanto de Korea Esperanto-Asocio.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Cho Sung Ho el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-04