MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

KOVIMO

La pandemio en Nov-Zelando

Ekde 2020 la pandemio dominas konversaciojn en Nov-Zelando. Dum la periodoj de hejma izolado kaj aliaj limigoj, la ĉefministro Jacinda Ardern kaj la ĉefo de la Ministrejo pri Sano, Ashley Bloomfield, paroladas al la nacio preskaŭ ĉiutage prezentante la aktualajn statistikojn pri kazoj kaj paŝojn por rezisti la disvastiĝon de COVID-19. Epidemiologoj – kiel profesoro Michael Baker – intervjuiĝas ĉiutage por diskonigi pliajn faktojn kaj opiniojn pri la pandemio, malsano, testado kaj vakcinado.

Pasintaj epidemioj

Multaj homoj ne memoras antaŭajn pandemiojn: ekzemple, poliomjelito aktivis trifoje inter 1948 kaj 1956, kiam mortis 224 homoj en Nov-Zelando; aidoso atingis pinton en 1986; meningito en la periodo 1991-2007 – kiam mortis 252 – kaj gripo en 1996 – kiam mortis 90. En 1948 ĉiuj lernejoj restis fermitaj de la komenco de la jaro ĝis la 19a de aprilo pro epidemio de poliomjelito. Infanoj devis resti hejme kaj sekvi lecionojn per korespondado kaj aŭskulti radiajn elsendojn. En 1977 la ministrejo pri sano deklaris, ke vakcinado eliminis poliomjeliton en Nov-Zelando.

Multaj malsanoj (difterio, hepatito, mumpso, poliomjelito, rubeolo, tuberkulozo, k.a.), kiuj plagis la homaron en pli fruaj jarcentoj, ne plu estas grandaj problemoj, ĉar sciencistoj evoluigis vakcinojn kontraŭ ili, kaj preskaŭ ĉiuj homoj estas vakcinitaj.

La nuna pandemio

Post la alveno de kovimo la registaro ŝanĝis siajn prioritatojn, kaj multaj aliaj urĝaj aferoj ricevas malpli da atento. Laŭ konsilo de la ministrejo pri sano la registaro kreas novajn sistemojn kaj aplikas leĝojn okaze de gravaj situacioj. La sistemo de kvar urĝoniveloj sukcesis notinde limigi la okazojn kaj la mortojn (28 mortoj ĝis oktobro 2021). Iuj epidemiologoj opinias, ke pri iuj aferoj la registaro estas ne sufiĉe strikta. Ekzemple, pasis longa tempo antaŭ ol la registaro decidis, ke landlimaj laboristoj devas esti vakcinitaj kaj regule testataj pri la viruso. Ne ĉiuj homoj restantaj en kvaranteno volonte akceptis la izolitecon, kaj iuj eskapis; la polico serĉis kaj arestis ilin. Ŝajnas, ke la gardistoj ne estis sufiĉe atentaj.

La registaro timas, ke se la viruso disvastiĝos, tiam la hospitaloj ne povos trakti ĉiujn malsanulojn. Eĉ nun oni prokrastas multajn malpli urĝajn kirurgiajn operaciojn kaj terapiojn. Kiam kuracistoj devas enfermiĝi – pro kontakto kun malsanulo infektita de la viruso – la situacio premas aliajn stabanojn.

Turismo izolita

La pandemio montris, kiom multe la nacio dependas de turismo, ĉar nun tio devas limiĝi je enlandanoj por malhelpi la disvastiĝon de la viruso, kaj tio tre reduktas la profitojn de turismaj komercoj. La registaro subvencias la kompaniojn, por ke ili pluekzistu. La impostopagantoj jam pagis miliardojn da dolaroj por subteni la ekonomion.

En 2020 kaj 2021 pli ol 150 000 novzelandanoj venis hejmen el fremdaj landoj, kaj malmultaj homoj foriris. Tio pliakrigis la daŭrajn problemojn pro manko de sufiĉaj loĝejoj.

La novzelanda ekonomio estas en stato pli bona ol tiu, kiun ekonomikistoj atendis okaze de la pandemio. La domkonstrua industrio tiom furoras, ke la liverado de konstru-materialoj ne plu sufiĉas, kaj prezoj plialtiĝas. La importado de varoj suferas prokrastojn pro la tutmondaj kovimo-rilataj problemoj.

Kalejdoskopa ekonomio

La registaro planas laŭgrade reaktivigi la ekonomion. Ĝi instigas ĉiujn preni kontraŭ-koviman vakcinon por redukti la riskojn. Komercistoj plendas, ke la registaro agas tro malrapide. Eksportistoj volas iri eksterlanden por vendi siajn varojn, sed la kvarantena sistemo estas ne sufiĉe granda por trakti la aldonajn envojaĝantojn.

Agrikulturistoj kaj hortikulturistoj postulas pli da portempaj laboristoj el senkovimaj pacifikaj landoj, kaj la registaro faris apartajn regulojn por ebligi tion. Mankas „dorsosakuloj” el eksterlando; antaŭ la pandemio, ili ofte laboris en la rikoltado de fruktoj ktp. Dume, atendataj reformoj – ekzemple pri la sansistemo, precipe pri mensaj malsanoj – nemulte progresas. Ĝuste nun, okaze de la pandemio, ili estas necesaj por tiuj, kies mensoj malstabilas pro la premoj de malsano, senlaboreco, hejmrestado kun la infanoj ktp.

Ne-efika strategio

Dum antaŭaj ekaperoj de COVID-19 en 2020 kaj 2021 la „teamo de kvin milionoj” (la tuta popolo) ŝajne bone kunlaboris: la homoj restis hejme, kiam la registaro tion postulis.

Dum tri monatoj la registaro permesis vojaĝadon sen izolado inter Nov-Zelando kaj Aŭstralio, sed poste COVID-19 multe akriĝis en Aŭstralio. En aŭgusto 2021 vizitanta aŭstraliano alportis la delta-variaĵon al Nov-Zelando, kaj homo infektita de li ĉeestis kunsidon en preĝejo en Auckland, kaj la malsano rapide disvastiĝis. La registaro nuligis la interkonsenton kun Aŭstralio.

La elimina strategio ne tute sukcesis. Ŝajnas, ke la viruso infektis diversajn marĝenajn homojn: senhejmulojn, krimulojn, konsumantojn de drogoj, opoziciantojn kaj aliajn. Tiuj emas agi malkonforme al reguloj kaj plue disvastigas la viruson. Tio instigis la registaron ŝanĝi en oktobro sian strategion.

Nova strategio

Laŭ la antaŭa elimina strategio oni provadis izoli malsanulojn kaj atendi, ĝis ili resaniĝis (aŭ mortis), spuri iliajn kontaktojn kaj testi ilin pri la viruso, kaj la registaro instigis ĉiujn vakciniĝi kaj kiel eble plej longe resti hejme. La nuna strategio estas rapide vakcini kiel eble plej multajn homojn por limigi la nombron de tiuj, kiuj bezonos enhospitaliĝon.

Spertuloj diras, ke estas risko, ke la nombro de okazoj estos troa, kaj la hospitaloj plenpleniĝos pro granda nombro da gravaj okazoj. La registaro decidis etendi la liston de okupoj por vakcini ankaŭ instruistojn kaj aliajn laboristojn, kiuj laboras kun infanoj.

Festo por vakcinado

Nun la registaro kaj la ministrejo pri sano aranĝas multajn vakcinejojn de diversaj tipoj kun allogaĵoj por instigi homojn vakciniĝi. En „supersabato” – la 15an de oktobro 2021 – diversaj organizaĵoj aranĝis kvazaŭ festivalojn por entuziasmigi homojn. Oni vakcinis preskaŭ 130 000 homojn en tiu tago. Tamen la vakcinado ne atingis homojn en foraj vilaĝoj.

La registaro planas enkonduki oficialajn atestilojn por tiuj, kiuj estas vakcinitaj kontraŭ la viruso, por ke diversaj eventoj kun multaj partoprenantoj estu malfermaj nur al vakcinitoj.

La registaro celas malpli striktajn limigojn, sed tio alportos pliajn riskojn.

dero
Donald ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando


Donald Rogers daŭrigas la esperantan fasadon de LibreOffice, verkas por Vikipedio kaj diversaj esperantaj revuoj, prizorgas retpaĝojn pri manieroj tajpi en Esperanto, kaj redaktas la esperantan tezaŭron ĉe puzzlefoundry.com.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07