Moderna vivoNOV-ZELANDOAktualaj defiojEn 2021 kelkaj katastrofaj ŝtormoj inundis partojn de Nov-Zelando, kiuj grandparte situas apud la maro kaj alfrontas grandiĝantajn problemojn ankaŭ pro plialtiĝo de la meza marnivelo. Domoj kaj bienoj detruiĝis. Krome okazis arbaraj incendioj en somero, kiuj ruinigis vilaĝon. Disponigi pli da resursoj por riparado lasas malpli da rimedoj por la planataj ŝanĝoj en la sansistemo, klerigado kaj ekonomio. InfrastrukturoNesufiĉa investado en infrastrukturo kondukis al katastrofaj rompiĝoj de akvotuboj kaj kloakoj en Auckland kaj Wellington kaj de elektroliveraj instalaĵoj en Auckland. En 2016 en Havelock North 5500 homoj (unu triono de la urbanoj) malsaniĝis pro gastroenterito kaŭzita de Campylobacter1 en la liverata akvo. Kvar homoj mortis. Enketo trovis, ke la fekaĵo de bredataj brutoj malpurigis la grundakvojn, kiujn oni uzas por urba trinkakvo. La registaro en 2021 respondis per propono transpreni la traktadon de la „tri akvoj” – trinkakvo, uzita akvo kaj pluvakvo, kiujn regas lokaj instancoj – sed multaj homoj ne ŝatas la ideon. EnergioLa nuna registaro planas plian uzadon de renovigeblaj resursoj. Iuj elektrokompanioj ne plu uzas karbon, tergason aŭ krudan oleon por produkti elektron. Ekde 2018 la registaro ne plu donis novajn permesojn por naftoesplorado sub la maro ĉirkaŭ Nov-Zelando. Tamen lastjare ĝi donis permeson por du surteraj esploroj en la regiono Taranaki2. Iuj fakuloj komentis, ke tio kontraŭas la paŝojn por redukti la forcejan efikon. Fabriko – situanta proksime al Invercargill3 – por produkti aluminion el importita baŭksito kaj malmultekosta elektro funkcios ĝis la fino de 2024. Tiam ĝi probable fermiĝos, ĉar la prezo de aluminio ne pravigas ĝian ekziston. Oni maltrankviliĝas pro diversaj toksaj kemiaĵoj, kiuj rezultas el la produktado, sed Rio Tinto – ĉefa akciulo de la fabriko – promesis forigi la toksajn restaĵojn. Diversaj grupoj esploras la eblojn uzi la poste disponeblan elektron. Unu varianto estas produkti hidrogenon el akvo kaj uzi ĝin en la transporta branĉo. Aliaj branĉojLa kompanio Rocket Lab (Raketa laboratorio) starigis lanĉejon en la duoninsulo Mahia por enorbitigi satelitojn de diversaj klientoj, ĉefe eksterlandaj. Ĝi kunlaboras ankaŭ kun la usona Nacia Aeronaŭtika kaj Kosma Administracio (NASA) por sendi kosmoŝipon al la luno. Aliaj kompanioj evoluigas novajn kapablojn pri komputilaj grafikaĵoj. Ekzemple la kompanio Animation Research (Animacia esplorado) televide bildigis la konkursojn de America's Cup (premio por grandaj novteknologiaj jaĥtoj). Agrikulturo estas historie grava industrio en Nov-Zelando. Tamen ĝi devas adaptiĝi al la novaj bezonoj por minimumigi la poluadon de grundakvo kaj ne uzi tiom da irigacio, ĉar oni atendas, ke estontece freŝa akvo ne sufiĉos por ĉiuj bezonoj. Iuj agrikulturistoj donas pli altan valoron al siaj produktoj, ebligante al konsumantoj spuri la fontojn de siaj aĉetaĵoj kaj kontroli iliajn kvalitojn. La Rezerva Banko de Nov-Zelando publikigis raporton (la 26an de oktobro 2021), kiu informas, ke la financaj riskoj pro la klimatŝanĝiĝo estas signifaj, kaj ĝi postulis urĝan kunlaboran respondon. Dum la pandemio la Rezerva Banko aĉetadis registarajn obligaciojn kaj kun favoraj kondiĉoj faris pruntojn al bankoj por helpi limigi la interezojn kaj certigi sufiĉan mondisponon en la financa sistemo. 1. Bakterio de la familio Campylobacteraceae. Ĝi kaŭzas diareon, kaj la malsano transiras per nutraĵoj.2. Dormanta vulkano en Nov-Zelando.3. La plej suda urbo en Nov-Zelando.Donald ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando
Donald Rogers daŭrigas la esperantan fasadon de LibreOffice, verkas por Vikipedio kaj diversaj esperantaj revuoj, prizorgas retpaĝojn pri kiel tajpi en Esperanto, kaj redaktas la esperantan tezaŭron ĉe puzzlefoundry.com.
|