El mia vidpunktoDefia rubrikoDemisiante kiel redaktoro de la rubriko Politiko, mi volas dividi kun la legantoj kelkajn pensojn pri mia sperto kaj kelkajn koncernajn ideojn pri stirado de tiu ĉi malfacila rubriko. Mia „kariero” en MONATO komenciĝis, se mi ne mismemoras, en 1995, kiam mi iĝis lingva revizianto. Post dudek jaroj da provlegado kaj korektado en la rolo de revizianto, laŭ la peto de la tiutempa gvida redaktoro (kaj nuna ĉefredaktoro) Paŭl Peeraerts, mi anstataŭis la forpasintan ĉefredaktoron Paul Gubbins en la rolo de redaktoro respondeca pri la rubriko Politiko. ToleremeLa redaktora rolo ŝajnis al mi preskaŭ memevidenta: ricevinte tekston, oni zorge kontrolu, ke la teksto ne havas erarajn kaj misajn asertojn, ke kontesteblaj opinioj de la aŭtoro ne estu prezentataj kiel objektivaj faktoj, ke dubindaĵoj havu klarigan kuntekston (aŭ estu garnitaj per redakcia komento aŭ piednoto, kiu provizas tian kuntekston) kaj ke en raportaj tekstoj partiecaj insinuoj prefere ne aperu kiel memevidentaj veraĵoj. Ni ne atendu, ke ĉiuj havu la saman opinion, kaj ne pretendu, ke nia vidpunkto, kiom ajn firme ni kredas je ĝia praveco, estas la sola valida vidpunkto; tial ni ne silentigu opiniojn, vidpunktojn kaj interpretojn nur tial, ke ni opinias ilin malpravaj kaj malĝustaj. La pasintaj kvin jaroj unuflanke pruvis, ke tia aspiro estas sekvinda, kaj aliflanke montris, kiom malfacile estas stiri la rubrikon, firme celante objektivan raportadon kaj analizadon kaj elsarkante ideologiajn insinuojn. Intelekte honesteLa karakterizaj trajtoj de nia revuo estas, ke niaj legantoj vivas en diversaj landoj kaj ke ili apartenas al tre malsamaj kulturoj kaj vivmedioj. La premisoj, kiuj al unu el ni povas ŝajni eksterdubaj, alikulturanon povas impresi kiel dubindaj, herezaj, stultaj kaj eĉ ridindaj aŭ sakrilegiaj. Oni do aparte zorgu pri la internacia kompreneblo de la diskurso kaj pri tio, ke diversaj legantoj povas havi malsamajn kaj eĉ reciproke nekongruajn fonajn sciojn. Eĉ pli grave, la redaktoro estu intelekte honesta kaj penu eviti dogmemon kaj implicitajn antaŭjuĝojn. Lingve matureAlia specifaĵo de esperant-lingva gazeto estas tio, ke preskaŭ neniu kontribuanto havas denaskan aŭ profesinivelan lingvoposedon, kaj do oni ne atendu, ke aŭtoroj, eĉ profesiaj ĵurnalistoj, verkos tekstojn en neriproĉebla lingvaĵo. Tio aldonas kroman taskon al la redaktora laboro. Unuflanke, oni elsarku „falsajn amikojn”, paŭsaĵojn nekompreneblajn internacie, lingvajn kaj stilajn erarojn kaj fuŝojn, miskompreneblajn kaj konfuzajn parolturnojn. Aliflanke, aparte defia la redaktadon faras ĉiama risko, riparante kaj plibonigante lingvaĵon de teksto, anstataŭigi la propran tonon kaj stilon de la aŭtoro per tio, kion la redaktoro opinias modela aŭ preferinda, kaj eĉ trudi al la teksto lingvajn trajtojn fremdajn al la aŭtoro. Tia ekvilibro postulas lingvan maturecon, kiu paradokse implicas ankaŭ zorgan respekton al variaj pensmanieroj kaj stiloj de la aŭtoroj. HumileMi servis kiel redaktoro pri politiko dum kvin jaroj. Dum tiu tuta tempo mi intence evitis mem verki por MONATO (krom okazajn recenzojn) aŭ elpaŝi pri miaj propraj opinioj – ne pro tio, ke mi ne havas fortajn opiniojn kaj konvinkojn, sed por eviti la falsan impreson, ke miaj propraj politikaj vidpunktoj influas min kiel redaktoron. Tia singardemo, ve, ne ŝirmis min, mian rubrikon kaj la revuon ĝenerale de akuzoj pri partieco. Praktike ĉiufoje kiam ni aperigis tekston, kiu enhavis originalan, nekutiman, nekliŝan aŭ nepopularan opinion, al la redakcio venis koleraj leteroj de legantoj, kiuj draŝis la redakcion kaj min persone pro publikigo de tiaj „konsternaĵoj”. Kelkaj speciale netoleremaj legantoj eĉ malabonis ... Intelekta honesteco postulas kuraĝonNe estas agrable ricevi draŝadon. Ne estas facile resti firma en la defendo de parol-libero kaj la rajto de aŭtoroj esprimi proprajn vidpunktojn kaj opiniojn. Ĉi-rilate MONATO estas rimarkinda, kaj eble eĉ unika. Kaj la nuna ĉefredaktoro Paŭl Peeraerts, kaj lia antaŭulo Paul Gubbins ne timis publikigi nepopularajn kaj defiajn opiniojn. Tia redakta politiko postulas humilecon kaj intelektan honestecon, kio ne estas facila ĝenerale, kaj en la nuna mondo, en kiu jen kaŝita, jen tute senhonta partieco de raportado kaj analizado iĝis kutima (kaj praktike norma) en la amaskomunikiloj pli-malpli ĉie, tia vidpunkto postulas ankaŭ kuraĝon. Dum unu el la kritik-kampanjoj kontraŭ teksto aperinta en MONATO en mia rubriko, Paŭl Peeraerts restis solidara kun mi kaj eĉ petis min verki respondon pri la kritiko: „Ĉu silentigi opiniojn?” (MONATO, 2020/01, p. 4 (2020/012585.php)). Mi esperas, ke la legantaro dividas nian fidelecon al larĝmensa kaj kuraĝa raportado kaj kontraŭstaro al paroĥeca partianeco! Tion bone resumas la penso, kiun oni atribuas al Voltero: „Mi ne konsentas kun tio, kion vi diras, sed mi ĝismorte batalos por via rajto diri tion.” Fidele kaj diligenteEn mia vivo mi plenumis multajn diversfakajn profesiajn rolojn kaj respondecojn: mi profesie okupiĝis pri matematiko, logiko, lingvo(j), scienca esplorado, artefarita intelekto kaj informaj teĥnologioj, servante, same diversrole, kiel instruisto, tradukisto kaj interpretisto, komputisto kaj konsilisto. Eĉ se temas nur pri la lingvo de nia gazeto, mi havis multajn variajn koncernajn spertojn. Tamen mia laboro en la redakcio de MONATO estas mia plej longa profesia ligiteco al unu organizaĵo en mia tuta vivo! „Emeritiĝo”Jam dum multaj monatoj mi serioze pripensadis la ideon demisii de tiu regula, profesieca kaj temporaba ĵurnalista laboro, kiun postulas redaktoreco, kiam komence de aŭgusto mi rivelis miajn planojn al Paŭl, kaj ni ellaboris planon por senstumbla transiro de la rubriko al la nova redaktoro. La kialo de mia demisio estas ekstera: mia vivo atingis fazon, kiam mi devas redistribui mian limigitan tempon. Alia, malpli persona avantaĝo de mia eks-redaktoriĝo estas, ke nova redaktoro ĉiam alportas freŝajn ideojn kaj novan energion, el kio sendube profitos vi, karaj legantoj! Nova redaktoroMalantaŭkulise, jam dum pluraj monatoj de la transira periodo mi kunredaktas la rubrikon kun Massimo Ripani. Massimo jam faris elstaran kontribuon: li sukcese varbis multajn novajn interesajn aŭtorojn. Vi sendube rimarkis tion. Nun venis la tempo, kiam Massimo transprenu la plenan redaktoran respondecon pri la rubriko. Laŭ peto de Paŭl, mi restos en la redakcio en limigita rolo de (laŭ ŝerca vortumo de Paŭl) „gard-anĝelo de la rubriko”. Eble estas simbole, ke min, eks-siberianon jam plurajn jardekojn vivantan en Usono, anstataŭas italo jam delonge vivanta en Rusio. Intima, profunda kono de ĉiuj aspektoj de la vivo en pluraj landoj kun treege malsamaj politikaj kaj kulturaj tradicioj certe igas onin pli komprenema pri internacia varieco de moroj, tradicioj kaj politiko kaj servas kiel antidoto kontraŭ la veneno de blinda partieco! Transdonante al Massimo la redaktoran torĉon kaj ruĝan krajonon, mi finu, esprimante firman esperon, ke Massimo daŭrigos la tradicion de kuraĝa kaj intelekte honesta ĵurnalismo! Alexander SHLAFER
eksiĝanta redaktoro de MONATO pri politiko
Alexander Shlafer estas profesia matematikisto, komputisto kaj lingvosciencisto. Li doktoriĝis pri matematiko kaj servis diversfake kiel universitata instruisto/docento, scienca esploristo kaj fakulo pri artefarita intelekto kaj informaj teĥnologioj. Li estas membro de la Akademio de Esperanto. Al MONATO Alexander kontribuas jam pli ol 25 jarojn kiel lingva revizianto, recenzanto kaj redaktoro.
|