MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

REDAKCIE

Ĵurnalisto iĝas redaktoro

Jam de kelkaj monatoj nia kunlaboranto Massimo Ripani kunredaktas la artikolojn de la politika rubriko kaj plivastigas la reton de korespondantoj kontribuantaj al ĝi. Nun, ekde la januara numero, li plene transprenas la redaktoran torĉon.

Massimo Ripani estas itala ĵurnalisto loĝanta ekde 2008 en Rusio. Li kunlaboras kun italaj, esperantaj kaj rusaj gazetoj. Ekde 2017 en MONATO aperis pluraj liaj kontribuaĵoj, inter kiuj intervjuo kun la ambasadoro de Italio en Norvegio kaj Islando, Giorgio Novello1.

Li precipe interesiĝas pri internacia politiko kaj pri minoritataj lingvoj. Unu el liaj preferataj citaĵoj estas tiu de la itala ĵurnalisto Tiziano Terzani (1938-2004): „Bedaŭrinde, hodiaŭ sur la scenejo de la mondo ni okcidentanoj estas la solaj protagonistoj kaj la solaj spektantoj, kaj tiel, per niaj televidiloj kaj niaj ĵurnaloj, ni aŭskultas nur niajn argumentojn, ni sentas nur nian doloron. La mondo de la aliuloj neniam estas reprezentata.” Por ke pli da artikoloj el pli da landoj atingu la legantojn, krom la strikte redakta laboro li aktivas por reaktivigi malnovajn korespondantojn kaj varbi novajn.

Lia longdaŭra eksterlanda loĝado influas lian ĵurnalisman sentemon. Massimo Ripani preferas intervjuojn kaj pli profundajn artikolojn, kiuj per klara kaj honesta analizo reale ebligas ankaŭ al alilandano kompreni konkretajn faktojn aŭ situaciojn.

1. La artikolo aperis en MONATO 2017/10, p. 12
red.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 1, p. 6.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de red. el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-12-07