Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

KARTVELIO

Malfacilas esti najbaro de potenca lando

En Kartvelio la 1an de oktobro estis arestita la eksprezidento Miĥeil Saakaŝvili. En prizono li protestas kontraŭ sia aresto per malsatstriko. Ekde 2013 la ĝenerala prokuroro lanĉis plurajn akuzadojn pri krimaj aferoj, kaj li petis ekstradicion el Ukrainio, kie Saakaŝvili daŭrigis sian politikan aktivecon. La pundaŭro en tiaj aferoj atingas 6 jarojn da mallibereco. Memorindas, ke en 2012 la partio de Miĥeil Saakaŝvili malvenkis ĉe la parlamenta elektado. En 2013 li senprobleme lasis sian postenon je la fino de sia dua prezidenteco. Tia politika ŝanĝiĝo ne okazis ĉie en la eks-sovetiaj respublikoj, des malpli pacmaniere. Dum la naŭ jaroj de sia prezidentado Saakaŝvili rekonstruis la landon per interna kaj eksterlanda politiko. Unu el liaj ĉefaj celoj estis, ke Kartvelio alproksimiĝu al kaj estontece eĉ integriĝu en Eŭropa Unio. En majo 2021 la ukraina prezidento Volodimir Zelenski donis al Saakaŝvili, kapabla politikisto, la taskon gvidi la oficejon pri plenumado de reformoj.

Strangaj sortoj

Kartvelio dufoje ricevis la eblon sendependiĝi el rusa regado. Unuafoje en majo 1918, kiam post la rusa revolucio en 1917, Kartvelio deklaris sian sendependecon. Per parlamenta elektado gajnis socialdemokrata partio kaj ĝia gvidanto Noe Jordania fariĝis ĉefministro. Dum tri jaroj da sendependeco, Kartvelio sukcesis starigi konstitucion, ricevi internacian apogon, kaj krei nacian armeon. Tamen en februaro 1921 la ruĝa armeo invadis Kartvelion kaj la kartvela estraro devis elmigri en Francion. El tiu lando ili organizis ribelon kontraŭ la bolŝevisma okupado kune kun la kaŭkaza sendependa komitato, ĵus kreita. Post unu semajno da bataloj, la bolŝevistoj mortigis 3000 ribelulojn, komencis subpremi la kaŭkazajn popolojn. Tio malaperigis la novan ideon de kaŭkaza unuiĝo, kiu estis la ununura eblo, ke iam daŭre la kaŭkazaj regionoj sendependiĝu el la rusa imperio. Noe Jordania, la unua demokrata prezidento, mortis eksterlande.

Duafoje disvastiĝis naciaj movadoj dum la regado de Gorbaĉov kaj krizo de Sovetio. En aprilo 1989 la sovetia armeo frakasis pacan manifestacion en la ĉefurbo de Kartvelio, Tbiliso, kaj homoj estis mortigitaj. En aprilo 1991 per referendumo la popolo amase voĉdonis favore al la sendependiĝo de Kartvelio. Unu el la gvidantoj de la nacia movado, Zviad Gamsaĥurdja, iĝis la prezidento de la respubliko Kartvelio. La registaro en Moskvo kompreneble ne ŝatis la rezulton de tiu referendumo kaj malfaciligis la starigon de la kartvela estraro. Krom ekonomie, la rusa potenco, danke al osetaj kaj abĥazaj separatistoj en la aŭtonomaj respublikoj, komencis krei teritoriajn problemojn. Ĝi ankaŭ bone sukcesis helpi la batalojn inter la kartvelaj opoziciaj partioj, kaj en tiu grava momento ne okazis unuiĝo de la kartveloj. Decembre de 1991 armea grupo, financata pere de sekretaj servoj, renversis la tutnovan sendependan respublikon. Januare de 1992 la prezidento Gamsaĥurdja forfuĝis kun sia estraro kaj elmigris en Ĉeĉenion. Tio kreis la kialon por nova batalo inter kartveloj, kie mortis multaj homoj. La popolo agadis por revenigi la rifuĝintan prezidenton kaj enprofundiĝis en milito inter kartveloj. En malklara situacio, en decembro 1993, oni mortigis en Ĉeĉenio la prezidenton.

Post Gamsaĥurdja, ĉefe pro la intelektularo, revenis kartvelien el Moskvo Eduard Ŝevardnadze (origine kartvela). En intervjuo li komparis tiun revenon al falo en bolantan kupron. Li pravis, ĉar tiutempe la enlanda situacio estis kaosa: perfortaj agadoj, mortigoj ... ĉiu milito alportis al la lando novajn rifuĝantojn. Ĝis 2008, pro la milito kun Rusio en suda Osetio, la lando ankoraŭfoje perdis teritoriojn kaj ricevis novajn rifuĝantojn.

Ŝevardnadze, kies internacia kromnomo estis „blanka lupo”, estris Kartvelion ĝis 2003. Tiam la popolo perdis la esperon, ke li povos vere helpi kaj evoluigi la landon. Okaze de la paca „roza revolucio” kartvelaj manifestaciantoj eksigis lin el lia prezidenta posteno. Per novaj prezidentaj elektoj gajnis la 36-jaraĝa Miĥeil Saakaŝvili, kiu nuntempe troviĝas en prizono.

Kion pensas la kartveloj?

Pri la nuna situacio la kartvela popolo denove malkuniĝas en du flankojn. Unu, kiu ankoraŭ ŝatas la eksprezidenton Miĥeil Saakaŝvili. La dua, kiu daŭre ŝatas la agadojn de la nuntempa reganta partio Kartvela Revo, kreita de la milionulo Bidzina Ivaniŝvili, kiu riĉiĝis en Rusio kaj ĝis nun estas grava ludanto en la politika vivo. Eĉ la nuntempa prezidentino, Salome Zurabiŝvili estis antaŭenpuŝata de li. Pasintjare, la 2an de oktobro, okazis baloto por la parlamenta kaj regiona elektoj, kiu ĝuste montris tiujn du flankojn.

Duono de la partoprenantoj denove deziras la rusan oligarkon pro malsamaj kialoj: por la plej riĉaj defendi siajn komercajn aferojn kaj postenojn, aŭ simple revenigi la pacon kun Rusio kiel antaŭe dum la „bona sovetia tempo”. Ili malaprobas la usonan kaj eŭropan aliancojn, ĉar Rusio pli proksimas kaj pli gravas iliaopinie.

La alia duono de la partoprenantoj neniam povos pardoni al Rusio la verŝitan sangon en Kartvelio ekde 1801, ĉefe dum la sovetia regado. Por ili estas ŝoke forgesi la propran historion, des pli kiam kelkaj popolanoj fieras ĝis nun pri la sovetia kaj kartveldevena tirano Stalin. Ili definitive diras NE al rusa okupado en la perditaj teritorioj kaj al la agresema politiko. Tio ne signifas malamon al la rusoj, kiuj multe vizitas la belan turistan landon kaj ankoraŭ multe aĉetas kartvelajn produktaĵojn, tamen ili ne deziras reveni pasintecen.

Notindas, ke proksimume duono de la popolo ne partoprenis, ĉar ili fidas neniun kaj nenion. Eĉ ili ne vidas la signifon de tiu politika batalo.

Protestoj

La 30an de oktobro okazis la dua baloto. Per malgranda diferenco gajnis la kandidatoj de la nuntempe reganta partio Kartvela Revo. La homoj, kiuj deziris politikajn ŝanĝojn, jam komencis protesti per manifestacioj en ĉiuj grandaj urboj. La eksprezidento Miĥeil Saakaŝvili daŭre malsatstrikas en prizono kaj lia sanstato ĉiutage iom pli malboniĝas. Grava postulo de la manifestaciantoj estas la liberigo de Saakaŝvili, kaj antaŭ ĉio la permeso transloki lin en normalan malsanulejon, ĉar tiu de lia prizono ne havas la bezonatajn servojn por bone prizorgi lin.

La nuntempa prezidentino Salome Zurabiŝvili dum informkunveno anoncis, ke ŝi neniam jesos al lia liberigo. Malstabileco utilas nur por la interesoj de la malamikoj de la lando!

Kiel la suko de vinbero, kiu devas trairi longan procezon ĝis ĝi fariĝos vino, Kartvelio trapasas ankaŭ longan periodon post la sendependiĝo el Sovetio.

Tea TURMANIDZE
Kartvelio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 25.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Tea Turmanidze el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05