PolitikoOPINIOBrazilo - unu lando, du frontojLa „elkora” homoLa brazila sociologo Sérgio Buarque de Hollanda [serĵjo buarke de olanda] en sia verko Radikoj de Brazilo difinis la brazilanon kiel elkoran homon. La vorto „elkora” celis esprimi karakteron de afableco, kiu kaŝas profundajn sentojn, eĉ pasiemon. Nuntempe la brazila popolo estas kaptita de ekstremaj sentoj. La nuna registaro, klare dekstrema kaj radikala en siaj konservativaj sintenoj, arigis milionojn da adeptoj, kiujn allogis la promesoj de Jair Messias Bolsonaro pri batalado kontraŭ korupto kaj komunismaj tendencoj ĉe la antaŭaj registaroj de la Partio de Laboristoj. Aliflanke, granda parto de la socio ŝokiĝas pro la primitiva maniero de lia politiko – sen atento al edukado, kun neglektado pri la publika sano (precipe dum la pandemio) kaj kun konsiderinda fiasko rilate ekonomion, naturmedion kaj internaciajn rilatojn. Ŝajnas, ke la prezidento okupiĝas pli pri kampanjo por reelektiĝo en 2022 ol pri efektiva administrado de la lando. La alvenoBolsonaro estis apenaŭ konata deputito dum jardekoj. Li faris mallongan karieron en la armeo. Li neniam prezentis gravan leĝproponon dum sia parlamenta oficperiodo. Li famiĝis pro krudaj radikalaj esprimoj, kiam li defendis la militistan diktaturon en Brazilo de la jaroj 1964-1985, kiam li laŭdis konatajn torturistojn, kaj kiam li publike minacis virinon per seksperforto. Inter liaj opinioj elstaras la defendo de mortopuno, kaj faciligo de la rajto posedi armilojn. Kiel okazis, ke tia kruda politikisto estis elektita per milionoj da voĉoj? Tiu elekto grandparte estis reago kontraŭ tri oficperiodoj kaj duono, dum kiuj regis la Partio de Laboristoj. Precipe dum la regado de Luís Inácio Lula da Silva aperis grandaj denuncoj pri korupto. Amasego da mono estis ricevita de la partio kaj de politikistoj (ne nur de tiu partio), tiel ke oni konstatis „la plej grandan ŝtelon en la historio de la homaro”. Juraj procesoj komenciĝis, multaj politikistoj kaj entreprenistoj estis arestitaj kaj kondamnitaj, kaj milionoj da realoj estis redonitaj al la registara kaso, post konfesoj de krimintoj. La operacio famiĝis sub la fantazia nomo „Lava-Jato” [lavaĵato], kaj juĝisto Sergio Moro elstariĝis kiel granda aganto kontraŭ korupto. Prezidento Lula mem estis arestita kaj kondamnita. Unu el la sekvoj de la perdo de prestiĝo, kiu damaĝis la Partion de Laboristoj, estis la elpostenigo de prezidentino Dilma Rousseff en 2016. Kontraŭ LulaKoruptado dum la regado de Lula estis tiel granda, ke la popolo decidis reagi, kiam aperis Bolsonaro, kun siaj promesoj pri severeco. Inter liaj ruzaĵoj estis starigo de firmaj ligoj kun la evangeliismaj (protestantaj) eklezioj, kun deklaro de simpatio kaj favoroj (oni efektive komplezis al eklezioj per nuligo de iliaj impostoj). Unuvorte: multaj brazilanoj voĉdonis ne propre por Bolsonaro, sed kontraŭ Lula. Jen formiĝis du frontoj en la lando: unuflanke, tiuj, kiuj malgraŭ ĉio restis fidelaj al Lula; aliflanke, la radikalaj, fanatikaj favorantoj al la nova dekstrema „bolsonarismo”. Ambaŭflanke regas absoluta netoleremo, akra reciproka kritikemo, kompleta manko de dialogo, fojfoje eĉ perfortemo. La fiaskoTamen, Bolsonaro draste fiaskis en siaj unuaj tri jaroj da regado. Inflacio kreskis en Brazilo, pli multe ol en aliaj landoj, kaŭze de la kovim-pandemio. Rilate al la sanitara krizo, lia politiko konsistis el neado de vakcinoj, maskoj kaj socia izoliĝo. Mortis multe pli da homoj pro tio ol en plej multaj aliaj landoj. En la amazonia ŝtato, ekzemple, mortis homoj pro manko de oksigeno en hospitaloj. Mizero kreskis en la tuta lando, kaj informoj, ke malriĉuloj kolektas rubaĵojn por manĝi ŝokas la socion. 14 % de la aktiva loĝantaro ne sukcesas trovi laboron, kaj multaj aliaj milionoj eĉ rezignis pri dungiĝo, kaj nur improvizas vivtenon aŭ simple almozpetas. Tute strange, la registara politiko favoris neglekton de protekto de la naturmedio, precipe en Amazonio, kie la senarbarigo kaj incendioj kreskegas. La registaraj subvencioj al malriĉuloj ne sukcesas likvidi la malriĉecon de la loĝantaro. Dek naŭ milionoj da brazilanoj malsatas kaj pliaj milionoj troviĝas en stato de „risko de malsato”. La kurzo malfavoras la brazilan valuton, kaj la prestiĝo de Brazilo malaltiĝis, malstimulante la alilandajn investantojn. La prezo de petrol-derivaĵoj konstante altiĝas, kun la konataj sekvoj. Lastatempe, skandalaj denuncoj pri korupto en la ministrejo pri sano skuis la publikan opinion. Ŝajnas, ke la registaro ne havas programon por progresigo de Brazilo. Krome, daŭras streĉaj konfliktoj, ĉar la prezidento de Brazilo interalie grave atakis la Superan Kortumon kaj disvastigis dubojn kaj suspektojn pri la elektronika sistemo de voĉdonado. Du frontojMultaj brazilanoj, kiuj voĉdonis por Bolsonaro, pentis: pli ol duono de la loĝantaro opinias lian regadon „malbona” aŭ „tre malbona”. La ĝenerala opinio estas, ke Lula estis „malpli malbona” ol Bolsonaro. Tamen, ankoraŭ estas freŝaj en la memoro de la homoj la denuncoj kontraŭ Lula. Dum la lastaj monatoj, tamen, la Supera Kortumo nuligis kelkajn el liaj kondamnoj, konsiderante, ke Sergio Moro kaj aliaj juĝistoj ne agis sufiĉe „neŭtrale”. Pro tio, Lula estis liberigita kaj rajtas konkuri al nova prezidenta periodo. Dum parto de la brazilanoj deklaras sian lojalecon al Lula aŭ al Bolsonaro, aliaj revas pri „tria vojo”, pri nova, moderna, fidinda politika gvidanto, kiu povus konduki la nacion al pli sana vivo kaj progreso. Ĝis nun, tia alternativo ne klare montriĝis en la tumulta brazila socio. Paŭlo Sergio VIANA
korespondanto de MONATO en Brazilo
|