PolitikoMEKSIKOElektra reformo skuas koalicionHoma historio ofte vidas konflikton inter dekstruloj kaj maldekstruloj, kapitalistoj kaj komunistoj, liberalistoj kaj socialistoj, novliberalistoj kaj socialdemokratoj, feŭdsinjoroj kaj vasaloj, burĝoj kaj proletoj, riĉuloj kaj malriĉuloj. En Meksiko, nun kontraŭstaras unu la alian tutmondistoj kaj suverenistoj; kaj la unuaj estas tiuj, kiuj malfortiĝas pro nova elektro-reformo. Politikaj ŝanĝiĝojMeksiko socialdemokratiĝas post ĉirkaŭ 40 jaroj da novliberalisma gvidado. Novliberalismo en la nordamerika lando atingis ironie riĉajn rezultojn: la lando pliŝuldiĝis, la krimoj plimultiĝis kaj la malriĉuloj pliiĝis. La meksika dekstrularo ekmalfortiĝis en 2018, kiam 53,19 % de la voĉdonantoj elektis la unuan meksikan prezidenton socialdemokratan, fondinton de la maldekstra partio Morena: Andrés Manuel López Obrador. Periodmeza elektadoEn julio de 2021 okazis periodmeza voĉdonado: oni elektis lokajn kaj federaciajn deputitojn, urbestrojn kaj 15 ŝtatestrojn. Laŭ tradicia klasifiko, la partioj dividiĝis en du koaliciojn: dekstruloj kontraŭ maldekstruloj – laŭ nuntempa meksika klasifikado, tutmondistoj kontraŭ suverenistoj. Je la unua flanko: PAN, PRI kaj PRD. Je la alia: Morena, PT kaj PVEM. Tutmondistoj koaliciiĝis por venki la nun plipopulariĝintajn suverenistojn, sed perdis 13 ŝtatojn el la 15 pridisputataj1. PAN stumblisPAN estas la plej dekstra partio en Meksiko kaj gvidis la landon dum 12 jaroj. En 2000 ĝi rompis la 70-jaran triumfon de PRI, kiu tamen reakiris la prezidentecon en 2012. PAN planis kaj proponis reformon de la energi-industrio, sed ĝi ne sukcesis, ĝis PRI regis denove la landon. Poste la du partioj fine reformis la landan energi-industrion en 2018. Malgraŭ la promesoj, ke la energi-kostoj malpliiĝos kaj la produktado de petrolo pliiĝos, tio neniam okazis: Meksika Petrolo (PEMEX) kaj Federacia Elektro-Komisiono (CFE) neniam povis vere konkurenci kontraŭ privataj firmaoj. Por reakiri popularecon, la 2an de septembro parlamentanoj de PAN renkontiĝis en la Senato kun Santiago Abascal, prezidanto de la hispana partio Vox2. Multaj meksikanoj ofendiĝis, ĉar laŭ ili Vox estas ekstremdekstra partio. Tio estis bedaŭrinda stumblo, ĉar post la renkontiĝo eĉ la estraro de PAN pardonpetis kaj malligiĝis de la partio Vox. Suverena MeksikoLa historio de Meksiko estas plena je grandaj bataloj por atingi suverenecon: inter ili estas la sendependiĝo, la reformleĝoj kaj la revolucio, kaj multaj homoj mortis pro ili. Plie, Lázaro Cárdenas estas unu el la plej elstaraj eksprezidentoj de Meksiko, ĉar kontraŭ la eksterlandaj interesoj kaj premoj en 1938 li ŝtatigis la petrol-industrion. Tio ebligis la disvolviĝon de la lando ĝis hodiaŭ. Eksprezidento López Mateos ŝtatigis la elektro-industrion en 1960, permesante, ke tiu servo atingu la loĝantaron preskaŭ ĉie3. Menciindas, ke ambaŭ eksprezidentoj apartenis al la partio PRI. Nova elektro-reformoEkde la ŝtatigo de la elektro-industrio, tutmondistoj ĉiam klopodis privatigi ĝin. Fine ili atingis tion kaj malfortigis la naciajn elektro- kaj petrol-industriojn. Tio, la meksika sento de suvereneco kaj la elektro-krizo en Eŭropo – precipe en Hispanio, kie elektro-kostoj plialtiĝis pasintjare je 570 % – instigis la prezidenton Andrés Manuel López Obrador proponi novan reformon de la nacia elektro-industrio. La prezidento kune kun fakuloj proponas al la parlamentanoj, ke nur 46 % de la elektro povos esti generata de privataj kompanioj. Tio garantios, ke la elektro-kostoj ne altiĝos senbride kiel en Hispanio. Privataj elektrokompanioj plu ekzistos, sed iuj el ili perdos la subtenon de la registaro: ili havis specialan impostan sistemon, laŭ kiu ili pagis proporcie multe malpli ol ordinaraj meksikaj civitanoj. LitioAldone, en Meksiko vigliĝas la ekspluatado de litio. Litio estas blanka maldensa metalo, kiu havas multajn teknologiajn uzojn: ekzemple, el ĝi estas farataj la reŝargeblaj baterioj de modernaj elektraj veturiloj. Meksiko havas unu el la tutmonde plej grandaj kuŝejoj de litio, kaj la suverenisto Andrés Manuel López Obrador proponas ĝian ŝtatigon. La ŝtatigo de litio estos tiel historie grava por Meksiko kiel la ŝtatigo de la petrol- kaj elektro-industrioj, farita de eksprezidentoj, kiuj apartenis al la partio PRI. Fakuloj taksas, ke ŝtatigo de litio estas grandega negoco, ĉar la litio-kampoj valoras kvaroblon de la tuta meksika ŝuldo eksterlanda. Krome, tio ebligos transiron al renovigeblaj energioj en la lando. Tutmondistoj kontraŭ suverenistojLa tutmondistoj asertas, ke la lando kreskos danke al ekspluatado de meksikaj resursoj per privataj kaj eksterlandaj firmaoj. Laŭ la suverenistoj liberkomercado kaj privataj firmaoj devas ekzisti, tamen ili ne devas regi ĉiujn meksikajn resursojn, pro landa sekureco, por protekti la meksikan ekonomion, pro historiaj kialoj, kaj pro la nuntempa energi-krizo en Hispanio kaj Eŭropo. La lasta vortoPRI estas ideologie centra partio, sed ĝi konstante moviĝas: fojfoje ĝi estas favora al firmaoj, fojfoje ĝi estas favora al la popolo, kelkfoje ĝi estas dekstra kaj kelkfoje maldekstra. Pro la leĝa, politika, ekonomia kaj historia graveco de la nova elektra reformo du trionoj de la parlamentanoj devas voĉdoni por ĝia aprobo. Tio signifas, ke suverenistoj bezonos interkonsenti kun kelkaj deputitoj kaj senatanoj el la tutmondista koalicio por atingi la reformon de la landa elektro-industrio. PAN, la dekstra partio, publike jam anoncis, ke ĝi voĉdonos kontraŭ la reformo, kaj postulis, ke ankaŭ la partio PRI same tiel faru. Ĉi lasta rifuzis kaj petis PAN-anojn ne urĝi ilin decidi, ĉar la PRI-anoj estas sendependaj, kaj rememorigis pri siaj grandaj kontribuoj historie: stimuli la ŝtatigon petrolan kaj elektran. Do, PRI-anoj havos la lastan vorton, kaj de tio dependos, ĉu la ŝtatigo de litio realiĝos. La meksika landestro rememorigis al PRI ĝiajn gravajn kontribuojn por la nacia disvolviĝo, kaj retorike demandis, ĉu ĝiaj parlamentanoj voĉdonos favore al protekto de la popolo meksika kiel en la historia pasinteco, aŭ favore al privataj kompanioj. La reformo nuntempe estas aktive pridiskutata. Antaŭ la voĉdonado okazas pluraj kunvenoj, laŭ rekomendo de la meksika prezidento. Unue voĉdonos la deputitoj, poste devos voĉdoni la senatanoj por ĝia fina aprobo. DilemoPAN perdas popularecon, kaj la ŝokoj – unue la politika kaj poste la „elektra” – povas igi, ke la tutmondista koalicio rompiĝos. La PRI-anoj nun havas grandan dilemon. Se ili voĉdonos favore al la nova elektro-reformo, tio plibonigos la landan ekonomion, protektos la meksikan popolon kaj sekurigos la landan energi-suverenecon. Profitos la meksika prezidento, kiu iĝos historie nova nacia heroo, dum la tutmondistoj tre malfortiĝos, kaj PAN eĉ riskos malaperi. Se la PRI-anoj voĉdonos kontraŭ la reformo, Meksiko ne kreskos ekonomie kaj ilia partio fine malaperos. Ulises FRANCO PÉREZ
Meksiko
1. En Meksiko estas 32 federaciaj unuoj (31 ŝtatoj kaj Meksikurbo).2. Vox estas partio, fondita de foririntoj el la hispana dekstra Popola Partio. Internacie ili havis kontakton kun Steve Bannon (konsilanto de Trump) kaj aliaj ekstremdekstruloj. Nuntempe en la hispana parlamento la partio havas 52 sidlokojn (de 350) (red.).3. Ne ekzistas en Meksiko reto/sistemo pli granda ol la publika elektra, kiu atingas preskaŭ 98 % de la loĝantaro. Eĉ senfadena telefonio ne tiom etendiĝis.
|