Moderna vivoMEKSIKOInstruado dum pandemioLa meksika instruado ŝanĝiĝis abrupte pro la pandemia situacio, kiu suferigis la tutan mondon kaj instigis onin sekvi novan manieron daŭrigi ĉiunivelan lernejan laboron. Lernejoj en ĉiuj mondopartoj estis fermitaj, kaj en Meksiko tio okazis ankaŭ en ĉiu instrunivelo. Unu el la plej gravaj problemoj aperintaj estis la aranĝado de nova virtuala sistemo. Ne ĉiuj (nek lernantoj nek instruistoj) sciis, kiel lerni aŭ lernigi hejme sen distraĵoj. Tempo pasis, kaj la sekvoj rapide aperis: la oficialaj registaraj nombroj klarigas, ke dum jaro kaj duono post la estiĝo de urĝostato 8,8 milionoj da lernantoj forlasis sian lernejon. Tial unu el la politikaj prioritatoj estis daŭre serĉi manieron remalfermi la ĉeesto-lernejojn. Malfacilaĵoj ankaŭ virtualajLa instruadaj laborantoj ekhavis diversajn malfacilaĵojn laŭ la koncerna instrunivelo kaj fako. Oni povas imagi, kiom da malfacilaĵoj malhelpis la studadon de eksperimentaj sciencoj kompare kun sociaj sciencoj, ekzemple. Krome, oni devas pripensi la hazardan akiradon de taŭgaj elementoj por plenstudi virtuale. Kiel okazas en ĉiu okcidenta socio, la kompreno eĉ pri aliaj socioj baziĝas en la klasa strukturo; tion mencias multaj sociaj sciencistoj, kiel Carlos Taibo. Malegaleco sociaSe ega parto de nia socia kompreno baziĝas sur sociaj klasoj, utilas scii ankaŭ, ke kiam oni klarigas pri la aktuala instruada situacio, oni devas komprenigi al si la malegalecon, kiun suferas ĉiu homo laŭ sia propra socia pozicio. Tiusence filozofoj kiel Slavoj Žižek ĝuste skribis ekde la komenco de la pandemio pri pluraj situacioj travivataj de la homoj kadre de sociklasaj malegalecoj: en multaj landoj oni povas malĉeesti la laboron, sed en multaj aliaj landoj (kutime nomataj „triamondaj”) oni povas malĉeesti eĉ ne unu tagon, ĉar tio signifus malhavi la laboron. Tio supre menciita jam okazis en la plimulto de la latin-amerikaj landoj, kie la laborperdado estis (kaj estas) pli granda ol en Eŭropo, ekzemple. La meksika registaro konkludis, ke ĉirkaŭ 10 milionojn da laborpostenoj la lando perdis en 2020. En 2021 grava parto de la registara agado celis ripari tiun damaĝon. Instruado kun siaj trajtojPor analizi tion, kio okazas en la instrua fako, necesas taksado de problemoj sociekonomiaj. Klasikaj teoriistoj kiel Paulo Freire multe argumentis pri trajtoj socipolitikaj kaj ekonomiaj en la instrusistemo, tial ĉiam utilas rimarki, kiel facile aŭ malfacile estas sekvi la urĝajn pandemiajn postulojn baze de la individuaj ekonomiaj kapabloj. En la ĉefurbo de Meksiko ekzistas egaj problemoj rilate la loĝantaron: la daŭra kreskado de ekonomicentro kaj la disvolviĝo de suburbeco ĉirkaŭ la ĉefurbo, fenomeno rimarkita de la teoriistino Olga Sánchez Cordero, kiu nomis ĝin „metropolo”. Ankaŭ antropologoj – kiel Leif Korsbaek – klarigas la fenomenon historie, sed tion faras baze de duobla kompreno pri la kapitalisma disvolviĝo: oni rimarkas unue la ekziston de centra kapitalismo kaj due la ekziston de periferia kapitalismo. La unua rilatas al la konstanta tendenco al koncentrado de faktoroj en eta loko, kaj la dua rilatas al la pligrandiĝo de la metropola spaco. La loĝantoj en metropolaj spacoj ĉesigis la kutiman tagan translokiĝon, sed tio multe malaltigis la salajron. Tio estis (kaj estas) realaĵo, kiun suferis ĝenerale la instrulaboristoj. Instruado kaj pagadoRimarkindas ankaŭ la miksiĝo de hejmaj kaj lernejaj farendaĵoj. La laborlokoj kaj studlokoj modifiĝis: nun ĉio lokiĝas sub la sama plafono. La instruistoj nun devas pagi la bezonatajn laborilojn, kaj lernantoj la bezonatajn lernilojn: interretkonekton, komputilon ktp. Tial oni havas argumentojn por peti de la registaro malpliigon de publikaj impostoj. Aliaj registaroj malpliigis impostojn dum la pandemio, sed en Meksiko tio okazis neniam. Pandemia semaforoUnu el la plej zorgigaj aferoj rilate al instruado kaj pandemio en Meksiko estas, ke ekzistas daŭra registara klopodo refunkciigi la lernejojn, kaj tio dependas de la pandemia „trafiklumo”, kiun funkciigis la registaro preskaŭ ekde la komenco de la pandemio. Ĝi konsistas el kvar koloroj: ruĝa, kiu malpermesas ĉion kaj akceptas eliron de homoj el siaj domoj nur okaze de neceso; oranĝa, kiu permesas agojn sociajn kaj ekonomiajn je 50 % da homimplico; flava, kiu permesas agojn je 75 % kaj verda, kiu permesas ĉiajn agojn. La trafiklumo servas kiel gvidilo por difini la aferojn, kiujn oni ja rajtas aŭ ne rajtas fari, tio estas, kiujn ĉiutagajn agojn oni permesas al la popolo surbaze de la enlandaj infektiĝoj. Komence oni malpermesis ĉiajn agojn. Ĉiu ordinara ago devis alĝustiĝi por fariĝi hejme, kaj kompreneble la ĉeesta instruado estis haltigita. Poste, oni iom post iom permesis kelkajn aferojn „necesajn”, tio estas, agojn (precipe laborajn), kiujn oni ne povis haltigi dum longa tempo. Laŭ la pandemia trafiklumo la politikoj ŝanĝiĝis subite kaj hazarde. Ekzemple, la permeso rekomenci paŭzigitajn futbalajn matĉojn – kvankam sen publiko – estigis danĝeron, ĉar la laboristoj, kiuj devis aranĝi ĉion necesan por permesi „ne-necesajn agojn”, kiel futbalaj ludoj, riskis infektiĝi, ĉar la plimulto de tiaj laboristoj ne havas la ekonomian kapablon uzi propran aŭton, ekzemple. Tial multiĝis la infektiĝoj tiel rapide, kiel ŝanĝiĝis la trafiklumo. Ĉu infektiĝado obeas la „trafiklumon”?La gazeto El Economista (La ekonomikisto) mencias, ke la nombroj de la ministrejo pri sano montras, ke estis ĉefe tri periodoj, kiam la infektiĝado estis pli alta: de julio ĝis aŭgusto de 2020, de decembro de 2020 ĝis januaro de 2021, kaj en julio de 2021. Tio koincidas kun la ŝanĝoj faritaj al la „pandemia trafiklumo” en la plimulto de regionoj de la lando. Ni devas klarigi, ke malgraŭ la libervola kapablo ŝanĝi la koloron de la trafiklumo en ĉiu regiono de Meksiko laŭ decido de la loka registaro, ĝenerale tiuj decidoj koincidis en multaj regionoj. Unu el la plej gravaj regionoj estas la ĉefurbo de Meksiko kaj ĝia metropola spaco. Instruado, ĉu izolita branĉo?Kial ni komencis paroli pri sociaj situacioj rilataj al laboristoj kaj pri konektoproblemoj inter ekonomio kaj politikaj decidoj dum la pandemio? Ĉar kompreneble instruado enhavas tiujn aspektojn. Oni povas nun memori la argumentojn de klasikaj sociaj teoriistoj, kiel Pierre Bourdieu, kiu mencias, ke la sociaj spacoj ne estas tute izolitaj aŭ fermitaj kontraŭ elementoj de aliaj spacoj. Tial, se ni parolas pri instruado, ni devas klare scii, ke ĝi dependas de ekonomiaj trajtoj. Kial? Ĉar instruado estas ilo por atingi moviĝon en la socia strukturo baze de la uzado de kapitalo. Specife Bourdieu parolas pri tri specoj de kapitalo: ekonomia, kultura kaj socia. Kompreneble, la kultura kapitalo estas la plej grava en la instrua fako, ĉar ĝi enhavas ĉiajn aferojn necesajn por strukture instigi la lernantaron sukcese eniri la tutmondan laborsistemon kaj fine havigi la ekonomian kapitalon. Pripensi teoriojn kiel la antaŭa helpas nin pli klare kompreni, kial en la mondo oni uzas ĉiun malgrandan okazon por provi remalfermi lernejojn, tamen ofte sensukcese. En Meksiko tion oni ne aŭdacis fari antaŭ unu jaro post la komenciĝo de la pandemio. En lando kun preskaŭ 130 milionoj da loĝantoj la danĝero pro eventuala malfermo onin pensigis dufoje, sed ekde la mezo de 2021 komenciĝis registara kaj amaskomunikila instigado por igi la popolon dubi pri la taŭgeco daŭrigi la virtualan instruadon. Oni ne povus refunkciigi la ekonomion sen unu el la plej gravaj partoj: instruado. Verda, do antaŭen!Ekde novembro de 2021 la ĉefurbo ŝanĝis sian trafikluman koloron al verda, kaj la bazlernejaj lernantoj devis reiri almenaŭ kelkajn tagojn en la semajno, kaj tiel iom post iom oni permesas pliajn agojn en lernejoj. La eksperimento havas kiel unuan argumenton la kvanton da homoj jam vakcinitaj en la lando: preskaŭ 40 % havis kompletan vakcinadon (almenaŭ du dozojn) en la momento de la lumŝanĝo. La publika instigado bone funkciis malgraŭ la ankoraŭa ekzisto de ĉiutagaj infektiĝoj. La remalfermado ekonomia estas pli grava ol risko pri la vivo. Kiu ajn povas tion rimarki eĉ baze de la maniero argumenti pri la reveno al ĉeestaj agoj: „Ni remalfermu la ekonomion kaj oni prizorgu unu la alian reciproke”. Almenaŭ en Meksiko tio estas la oficiala diro, kiu fontas el la registara ideologio. Kompreneble trovi similecon en aliaj landoj ne estas malfacile. Konkludea) La ĉefurbo de Meksiko ĉiutage ricevas milojn da homoj, kiuj loĝas ĉirkaŭ ĝi (metropola fenomeno). Pro la reveno al lernejoj la risko je infektiĝo kreskas malgraŭ ŝtata vakcinado. b) Remalfermi lernejojn implicas denove funkciigi la publikan transporton, kaj la ĉefurbo havas seriozajn transportproblemojn. Tial tio signifas ankaŭ, ke la homoj troviĝos en etaj spacoj, kie ne eblos havi sufiĉan interpersonan distancon, kiel sanorganizaĵoj rekomendas. c) Pro tio, ke la malaltaj sociaj klasoj suferas precipe perdon de laborpostenoj, elspezi monon kaj tempon por atingi lernejojn aperas kiel problemo grava. ĉ) Publikaj lernejoj havas seriozajn problemojn ekzemple pri manko de akvo en necesejoj, kaj aliflanke la klasoĉambroj estas kutime aĉaj. Oni konsideru la vortojn de la filozofiino Judith Butler: „La viruso ne diskriminacias, sed la kapitalisma strukturo ja tion faras”. Carlos Velazquillo
Meksiko
Carlos Velazquillo estas meksika esperantisto kaj instruisto-helpanto pri socia juro ĉe UNAM. Precipaj akademiaj labortemoj: indiĝenaj popoloj, urbeca sociologio, jura kritiko.
|