EseojFILMOPri la brazila ekstremdekstrularoAlô! Tudo bem? estas dokumenta filmo reĝisorita de Hélios Molina. Li naskiĝis en Francio, sed lia hispana familia nomo devenas de liaj ekzilitaj gepatroj. Ankaŭ la geavoj suferis dum la hispana milito kaj la tiea diktaturo. Parte pro tiu persona historio, Molina malamas faŝismon kaj tre atentas la zorgigan kreskon de la ekstrema dekstrularo en multaj mondopartoj, inkluzive de Brazilo. Tiel komenciĝas la filmo, klarigante la kontraŭfaŝisman lukton en Hispanio antaŭ 85 jaroj. Poste Molina prezentas siajn ligojn kun Brazilo, ĉefe pere de artistoj, kiujn li ekkonis en Parizo. Molina loĝas nun en Barcelono, kaj la unua intervjuito estas ĝuste universitata profesoro pri la historio de Ameriko en la kataluna ĉefurbo. Tiu rakontas, ke la latin-amerikaj diktaturoj kutimis preni kiel modelojn tiujn eŭropajn, nome Hispanion, Portugalion, Italion aŭ Germanion. En ili ofte ĉefrolis naciismo, la armeo kaj la eklezio. Ne hazarde, la nuna brazila registaro estas subtenata de la granda kapitalo, la armeo kaj la evangeliaj religiuloj. Iom da optimismoKvardeko da muzikistoj, fotistoj, dezajnistoj kaj aliaj artistoj el Rio de Janeiro kuraĝas paroli antaŭ la kamerao pri tio, kiom ŝanĝiĝis la brazila demokratio en nur kelkaj jaroj. Je la fino aperas iom da optimismo rilate la nunan kulturan kaj socian rezistadon, sed ankaŭ pri la estonteco de la lando. Kaj la fotografio kaj la muziko estas eksterordinaraj, tiel ke malgraŭ la malfacile pritraktebla temo oni sukcesas ĝui la filmon. La plejparto el la homoj parolas portugale, kelkaj hispane kaj aliaj france. Eblis spekti la tuton kun hispanaj subtekstoj tre bone faritaj en pasintnovembra evento en la Universitato de Barcelono. Post la projekciado okazis debato kun Hélios Molina, sed ankaŭ kun Jean Wyllys, brazila eksdeputito, kiu ekziliĝis, unue en Bostono kaj poste en Barcelono. Wyllys aldonis interesajn detalojn. Interalie li rakontis, ke li prenis la decidon forlasi sian landon, post kiam kolegino lia estis murdita. Struktura rasismoDe pluraj jaroj oni minacis lin pro tio, ke li estas maldekstrulo sed ankaŭ samseksemulo. Kaj ŝajnas, ke la agado kontraŭ samseksemuloj estas unu el la ĉefaj komunaj trajtoj de la nova ekstremdekstrularo, ankaŭ en aliaj landoj. En Brazilo same gravas la struktura rasismo kontraŭ nigruloj kaj indiĝenoj, sed ankaŭ kontraŭfeminismaj sentoj ene de socio ĉiam pli konservema. La filmo premieris en Brazilo okaze de la festivalo MIMO, spite al tio, ke la direktorino de tiu festivalo ricevis klaran mesaĝon de la entrepreno Petrogras pri tio, ke ili ne ŝatas la filmon. Petrogras estas unu el la ĉefaj monsubtenantoj de tiu festivalo, kaj ne klaras, ĉu ĝi daŭre restos tia. Resume, tute spektinda dokumenta filmo por kompreni, kiel funkcias la nuna brazila politiko kaj kiel la ŝanĝoj okazintaj lastatempe tie povus ripetiĝi aliloke. Anekdote, la filmreĝisoro junaĝe eklernis Esperanton kaj daŭre simpatias al ĝi. Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
|