LiteraturoRAKONTOInstruisto RoLi atingis la kunvenejon ne tre frue, kalkulinte ĉirkaŭ tridek minutojn antaŭ ol okazos la oficiala malfermo de la kunveno. Li opiniis, ke li estas instruisto aŭ instruinto de malnovaj lernintoj, kiuj aŭskultis lian senpagan lecionon pri Esperanto antaŭ kelkdek jaroj, kiam okazis vaste entuziasma lernado de Esperanto en Ĉinio. Laŭ lia memoro, la verva lernado daŭris kelkajn jarojn, kaj li partoprenis la lernadon apenaŭ dum duonjaro, ĉar li devis forlasi ĝin pro vespera instruado pagata de mezlernantoj, kiuj preparis sin por studi ĉe la altlernejo. Malgraŭ tio la mallonga instruado donis al li agrablan impreson. „Saluton, instruisto Ro! Varman bonvenon al nia kunveno!” tre ĝoje bonvenigis lin lia lernintino Gaja, kiam li nehaste atingis la ĉefpordon de la kunvenejo. Sekve, Gaja intime kondukis lin, ke li kiel grava gasto oficiale eniru la kunvenejon. „Saluton, instruisto Ro! Bonvenon! Bonvenon!” ĉiuj turnis la rigardon al li, kaj li sentis sin honorata. Oni memoru, ke li instruis nur du aŭ tri lecionojn pri la alfabeto de Esperanto, kiam li gvidis Esperanto-kurson kun tiom da junuloj, aŭdinte ilian tre fuŝan prononcon, precipe de la langopinta konsonanto R, kiun neniu alia kursgvidanto povis vibrigi. Li stariĝis kaj bele rulis la konsonanton R. Li povis bele prononci, ĉar la rusa lingvo estis deva, kiam li studis en universitato, kaj lia instruisto de la rusa lingvo venis de Sovetunio! „Instruisto Ro, bonvenon al nia fotoeksponejo, mi petas!” refoje ĉe li aperis Gaja. „Aĥ ...” Ankoraŭ restis en lia memoro. „... rigardu tiujn fotojn ...” mire elbuŝigis Gaja „tiam instruisto Ro estis tiel juna kaj belaspekta!” Li alrigardis kaj vidis la foton, sur kiu li staris meze inter junuloj, eĉ knaboj, kaj li surhavis nigrakadrajn okulvitrojn, mienante pripenseme kompare kun tiuj naivaj junuletoj. Jes, tiam li estis jam mezaĝa, kaj utopiaĵo ne interesis lin. Strange: ĝis nun li ne sciis, kial lin allogis Esperanto-kurso, kaj li eĉ instruis la alfabeton en la kurso. Malgraŭ tio la malnova foto notis lian vivspuron, ke li iam renkontiĝis kun Esperanto. „Instruisto Ro, jen estas gasto el Siano. Jen estas gasto el Dandono. Jen estas gasto el ...” Gaja ĝentile konatigis lin kun gastoj el aliaj urboj. „Tre agrable, ke mi havas la honoron konatiĝi kun Vi, estimata instruisto Ro ...” formale salutis la gastoj el aliaj urboj, tenante lian manon. Li ankaŭ sinjore tenis manon post mano, sen paroli al la gastoj. Fakte, li ne povis kompreni la formalan frazon, kvankam li povis diveni ĝian motivon. Esperanto estis fremda al li, ĉar en sia hejmo li eĉ ne povis trovi iun ajn libron en aŭ pri Esperanto. Antaŭ kelkaj tagoj, kiam liaj alfabetaj lernintoj Gaja kaj aliaj vizitis lian loĝejon, invitante ilian ĉeeston memore al la tridekjara datreveno de la Esperanto-movado en lia urbo Anjon, li hezitis, eĉ rifuzis la inviton, konsiderante sian maljunecon kaj la alfabetan nivelon pri la lingvo. Finfine li akceptis la inviton, ĉar al li plaĉis la sincera invitado kun vera estimo al lia personeco, kaj ŝajnis, ke li ree havas tian senton, kiam li fiere ekstariĝis, belludante la langotreman konsonanton R antaŭ tiuj lernantoj. Nun li konsciis, ke li ne devas ĉeesti ĉi tiun datrevenan kunvenon, des pli kiel grava invitito, ĉar li ne havas socian altrangon, kaj li estas instruisto ĵus pensiiĝinta, eksinstruisto. Lia instruisteco pri Esperanto estis ridinda antaŭ la gastoj el aliaj urboj, eĉ antaŭ lernintoj kiel Gaja kaj aliaj, kiuj okupiĝas pri Esperanto multjare ĝis hodiaŭ. Dum lia meditado malfermiĝis la kunveno. Gaja kiel animantino invitis gravulojn kaj gastojn doni salutadon laŭ la vico ankaŭ por lia salutado. Li ne volis siavice saluti kaj indikis tion per mansvingo sen voĉo, ĉar li ne povis elparoli eĉ unu frazon en Esperanto. Li ne volis meti sin en embarason sur la salutpodio. Sekvis la unua prelego en Esperanto. Li sentis sin analfabeta antaŭ la prelegado. Iom post iom li sentis sian langon senmova, eĉ ne kapabla por belludi la konsonanton R. Li jam ne povis ree havi fieran memoron pri sia belludado per R antaŭ tiuj junetaj kursanoj, kvankam tiam ankaŭ li fakte estis alfabeta kursano, tamen aliaj nomis lin instruisto, ĉar li povis prononci la langotreman konsonanton R. Nun li sentis sian restadon senvalora. Li decidas foriri de la kunveno. Finfine finiĝis la unua prelego. Li stariĝis kaj retrovis la iaman senton. Li senhezite iris al la podio. Li laŭte alvokis, „Mi proponas, ke ni ĉiuj stariĝu!” Tuj silentiĝis ĉiuj ĉeestantoj, kiuj ne komprenis, kio okazas ĉe ĉi tiu maljunulo, nomata Esperanto-instruisto de lokaj esperantistoj. Okaze de la silenta momento li refoje laŭte alvokis, „Mi proponas, ke ni ĉiuj kapkline salutu al Zamenhof, dankante por lia kreo de Esperanto”. Malgraŭ la reago de ĉeestantoj li turnis sin al Zamenhofa portreto sur la podia ekrano, kaj komencis kapkline salutadi al Zamenhof. Sekve ĉiuj ĉeestantoj senkonscie stariĝis kaj ankaŭ kapkline salutis al Zamenhof ... Post la salutado li sentis sin liberiĝi for de Esperanto. Li ne rigardis al la aliaj, eĉ ne al siaj lernintoj, li flanken iris al la elira pordo apud la podio, kaj kapleve kaj firmpiede eliris tra la pordo. Ĉiuj gapis, ankaŭ lia lernintino Gaja! Chielismo WANG Tianyi
|