PolitikoOPINIOUnuiĝintaj per neefikecoBelgio estas inter la tiel nomataj „riĉaj” landoj. Surprizas, ke la belga delegitaro ne sukcesis proponi konkretan planon pri la redukto de CO 2, ne nur je la komenco de la klimatkonferenco en Glasgovo sed ankaŭ je la fino, malgraŭ la fakto, ke Eŭropa Konsilio antaŭvidas grandajn subvenciojn, kiuj helpos efektivigi la Verdan Interkonsenton de Eŭropa Unio por atingi klimatneŭtralan ekonomion en Eŭropo antaŭ 2050. Kiel la okazintaĵo estas klarigebla? Kompleksa landoBelgio estas ege kompleksa lando: tiel kompleksa, ke eĉ multaj belgoj ne plu komprenas ĝian strukturon. Ekde ĝia fondiĝo estiĝis tensioj inter la nederlandparolantaj flandroj (en la norda parto de la lando) kaj la francparolantaj valonoj (sude). Individue multaj flandroj kaj valonoj havas amikajn rilatojn, sed kiam temas pri gravaj problemoj la du komunumoj pli kaj pli diverĝas kaj fojfoje havas kontraŭajn starpunktojn. Politike tio kaŭzas konstantajn tensiojn. Iuj eĉ parolas pri divido de Belgio en du ŝtatojn. Kerna problemoBruselo, la ĉefurbo, kun granda internacia rolo kaj sidejoj de multaj entreprenoj, troviĝas ene de la flandra regiono, sed en la ĉefurbo mem nur 9 % de la loĝantoj registriĝis kiel nederlandlingvaj, dum ĉiutage amaso da flandroj deĵoras en Bruselo. Ekde 1970 diversaj registaroj provis fliki. Por modifi la konstitucion necesas tamen plimulto de du trionoj en la parlamento, kio malfacilas en tia etoso. Per diversaj paŝoj oni atingis, ke la regionoj ekhavas pli da memstareco kaj disponas ankaŭ pri monaj rimedoj. Post kvar ŝtataj transformiĝoj en 1993 Belgio iĝis federacia lando kun tri oficialaj lingvoj: la nederlanda, la franca kaj la germana. Politike ĝi dividiĝas en tri komunumojn surbaze de lingvo kaj kulturo, nome la nederland-, franc- kaj german-lingvan, kaj en tri regionojn, nome la flandran, la bruselan kaj la valonan 1. La komunumoj ekhavis sufiĉe vastan aŭtonomion. Sed juro, financoj, eksterlanda politiko, armeo kaj socia asekuro restas grandparte federaciaj respondecoj. Por la klimatkonferenco en Glasgovo oni bezonis interkonsenton de la respondeculoj, kiuj okupiĝas pri klimato: ili estas ok (efektive!) ministroj kaj unu vicministro. Pri la afero devis sidi ĉetable kaj decidi kune: unu federacia ministro, unu el la flandra komunumo, tri el la valona regiono (unu de la regiona registaro, unu el la franclingva kaj unu el la germanlingva komunumo) kaj tri por la brusela regiono (kaj aldone unu vicministro). Ĉiu strukturo, ŝtata aŭ regiona, ellaboris sian planon baze de la politika konsisto de la registaroj kaj sekve de la kutimaj tensioj. Flandrio ellaboris planon por 40 %-a redukto de CO 2, dum Eŭropa Komisiono proponis strebi al 47 %-a redukto antaŭ 2030. La aliaj ministroj insistis, ke ilia flandra kolego proponu pli ambician projekton. La flandra ministro pri energio jam antaŭe adaptis la originan planon (de 35 %-a redukto al 40 %-a) kaj certigis, ke tio estas maksimumo por ne perturbi la socian kaj industrian vivojn. Por la klimatkonferenco necesis unueca plano, sed neniu interkonsento realiĝis kaj ne ekzistas instanco, kiu fine povas „tranĉi la nodon”. Granda neefikecoSimilaj situacioj de perturboj kiam necesas kunlaboro videblas ankaŭ en aliaj kampoj. Tio kondukas al granda neefikeco. Belgaj politikistoj ĝenerale konsentas, ke necesos iu plia ŝtata transformiĝo. Ĉi-rilate oni estas tre skeptika, ĉar belgaj politikistoj estas majstroj por konvinki homojn pri siaj vidpunktoj, sed, post ses antaŭaj provoj, ili montriĝas tre malbonaj organizantoj! Ivo DURWAEL
korespondanto de MONATO en Belgio
1. Lingvaj komunumoj kaj regionoj nur parte kongruas. El la 262 municipoj en la valona regiono, 253 estas parto de la Franclingva Komunumo de Belgio kaj 9 estas parto de la Germanlingva Komunumo de Belgio. (red.)
|