MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

OPINIO – KLIMATKONFERENCO

Norvegio: ĉu verda aŭ ne verda?

Ial multaj kredas, almenaŭ en Eŭropo, ke Norvegio estas ne nur nature, sed ankaŭ politike verda. Ĉu pro tio, ke Gro Harlem Brundtland, tiama ĉefministro de Norvegio, estris la Mondan komisionon de UN pri medio kaj disvolvado dum 1983-1986? Tiu komisiono naskis la nocion „daŭrigebla disvolvo” sed Gro Harlem Brundtland sekvis ... malan ekonomian vojon en sia lando.

Septembre 2021, kiel ĉiun kvaran jaron, elektiĝis nova parlamento (Stortinget) en Norvegio. Klimatŝanĝiĝoj fariĝis centra temo en la balotaj debatoj, kaj amaskomunikiloj lasis vastan lokon al la malgranda Verda Partio (MDG). Seriozaj prognoz-firmaoj antaŭvidis, ke MDG ricevos ĉirkaŭ 6-8 % de la voĉoj. Tio signifis, ke unuafoje la verda partio superus la leĝan barilon de 4 %. Al ĉiuj partioj plenumantaj tiun kondiĉon estas rezervitaj lokoj en la parlamento, por pli-malpli sekvi proporcian tutlandan reprezentadon. La partioj, kiuj ne atingas la minimuman sojlon, konservas nur tiujn parlamentanojn, kiuj estis rekte elektitaj. Praktike nur la ĉefurbo Oslo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, kiuj elektas entute 39 reprezentantojn el 169, ebligas al etaj partioj havi ŝancon sidi en la parlamento.

Verdecaj partioj

Estas tri verdecaj partioj en Norvegio: unu bluverda (Venstre), kiu provas kombini liberalan politikon kun ekologio, unu ruĝverda (SV), kiu strebas kunigi socialismajn kaj ekologiajn celojn, kaj la eta verdverda partio. Venstre ricevas kutime 4-5 % de la voĉoj, SV ĉirkaŭ 8-10 % kaj MDG ĝis 2021 neniam pli ol 4 %. MDG flugis en la klimat-etosa vento, kaj ĉiuj jam antaŭvidis, ke la eta partio fariĝos politika ĵokero: ĝi povus influi al ŝanĝo de registaro post ok jaroj da dekstra politiko, sed ne senkondiĉe.

Ĝustatempe venis la lasta raporto de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), kiu petis, ke ĉiuj landoj ĉesu serĉi plian krudan petrolon kaj gason, por havi ŝancon limigi la temperaturkreskon sub du gradoj. MDG rajdis tiun postulon de UN/ISKŜ, kaj ĉar Norvegio ĉiam provas esti la plej obeema lernanto en la „UN-klasĉambro”, oni povis atendi de la voĉdonantoj amason da balotiloj por MDG. La verda partio anoncis, ke ĝi ne partoprenos registaron, kiu volas pluserĉi novajn fontojn de petrolo aŭ gaso. La du aliaj verdaj partioj ne havis tiom ekstreman postulon. Antaŭ la baloto, la Laborista Partio (Ap) kaj la Centra Partio (Sp) klare sciigis, ke ili malkonsentas kun MDG, kaj volas daŭrigi la serĉadon, kontraŭe al la instigoj de António Guterres, la ĝenerala sekretario de UN. La petrolaj enspezoj reprezentas de du-tri jardekoj kvinonon de la norvega ŝtata buĝeto.

Rezulto de la baloto

Kio estis la rezulto de la baloto? Venkis du partioj, kiuj ne volas nun ĉesigi la produktadon de kruda petrolo: la Laborista Partio, kiu timas, ke ne estos sufiĉe da mono por ĝia sociala politiko, kaj la Centra Partio (kiu ĝis 1959 nomiĝis „Partio de la Kamparanoj”). La tri verdaj partioj apenaŭ progresis de kvar jaroj: la bluverda partio ricevis 4,6 % de la voĉoj (4,4 % antaŭ kvar jaroj), la ruĝverda partio kresketis al 7,6 % (6 % en 2017) kaj MDG atingis 3,9 % (+0,7 % ekde 2017). Denove malpli ol 4 % por la verdverda partio! For estis la espero premi la Laboristan Partion, kiam MDG ekhavis nur 3 el 169 reprezentantoj en la parlamento, anstataŭ la 7 aŭ 8 kiuj sidus, se la balotprognozoj realiĝus. En Oslo la tri verdaj partioj kune ricevis pli ol 30 % de la voĉoj (MDG 8,5 %) kaj tio donis la okazon al la Centra Partio aserti, ke ekologio estas nur urba fenomeno. Prave, la Centra Partio ricevis nur 3,1 % de la balotoj en Oslo, sed 13,5 % averaĝe en la tuta lando.

Post plursemajna traktado inter la tri maldekstremaj venkintaj partioj SV, Ap kaj Sp, la ruĝverda partio SV anoncis, ke ili ne partoprenos la registaron, ĉar ne eblas trovi sufiĉe ekologiemajn kompromisojn kun la du aliaj partioj. La sola konkreta propono de la nova dupartia registaro pri klimatŝanĝiĝoj estas enterigi amason da karbondioksido, kaj subteni la landojn, kiuj malkreskigos siajn proprajn eligojn de forcejaj gasoj. Ne faru vi tion, kion ni mem faras hejme ...

En la konferenco de Glasgovo novembre 2021, la nova norvega ministro pri klimato Espen Barth Eide (el la Laborista Partio) agnoskis antaŭ norvega ĵurnalisto, ke la nuna buĝeto antaŭvidas plian eligon de gasoj kompare kun tiu proponita de la eksa dekstra registaro. Ĉu Norvegio vere meritas sian reputacion de ekologiema lando? La leganto mem konkludu ...

Claude ROUGET
korespondanto de MONATO en Norvegio


Claude Rouget loĝas en Norvegio de 1987 kaj estas aktiva membro de MDG.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 12.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Claude Rouget el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05