LeterojNomi kronvirusajn variantojnMi legis kun granda intereso la artikolon de Mark Pallen pri „Kiel nomi novajn variantojn” (MONATO 2021/11 p. 4-5 (2021/012954.php)). Jen utilaj informoj, kiujn mi legis nur en MONATO. Do gratulon ankaŭ al la redaktoroj. Surprizis min vidi, ke, serĉante nomojn por novaj variantoj de la kronviruso, oni proponis grekajn kaj latinajn nomojn de la pratempo por atingi geografian kaj politikan neŭtralecon. Jen demando: ĉu havus sencon uzi esperantajn nomojn? Kaj se ili devas esti mitaj, ĉu eble el Poemo de Utnoa? Xavi ALCALDE
Barcelono
|