LeterojĈu poliglotoj aŭ hiperpoliglotoj?En MONATO 2021/11, p. 25-26 (2021/012937.php) Mikael Korotkov skribas, kiel lerni lingvojn kaj iĝi poligloto. Bone verkita kaj interesa artikolo. Sed, almenaŭ kiom da lingvoj devas scipovi homo por esti poligloto? Kvankam nuntempe ekzistas malsamaj lingvodifinoj, ĝenerale poliglotoj flue parolas kaj uzas almenaŭ kvar lingvojn, kutime je la nivelo C1-C2 de la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj. La brita lingvisto Richard Anthony Hudson en 2003 uzis la novan terminon „hiperpoligloto” (homo, kiu scipovas ses aŭ pli da lingvoj). Ne multaj scias, ke ekzistas ankaŭ internacia asocio de hiperpoliglotoj: International Association of Hyperpolyglots, HYPIA, fondita en 2016. Julius HAUSER
Slovakio
|