PolitikoIRLANDORapida kresko por naciisma partioLa polemika naciisma partio Sinn Féin rapide kreskas laŭ enketoj, kiuj sugestas, ke malgraŭ siaj ligoj kun IRA, ĝi povus gvidi la sekvan registaron. Se tio okazos, unuafoje en la historio de Irlando la plej granda partio en la registaro estos partio de la maldekstro. Laŭ nova opinisondo, 37 % de la enketitoj voĉdonus por Sinn Féin, kiu neniam estis tiom populara kaj superas siajn konkurantojn Fine Gael (21 %) kaj Fianna Fáil (20 %). En la parlamenta voĉdonado en 2020, la tri partioj ricevis preskaŭ samajn kvantojn da voĉoj. Tio montras kiel rapide Sinn Féin kreskas. Ligoj kun IRALa partio estas polemika, ĉar ĝi estas la politika flanko de la Irlanda Respublikana Armeo (IRA) kaj subtenis la militon kontraŭ brita rego de Nord-Irlando inter 1968 kaj 1998. IRA estas nomita terorisma organizaĵo de la Respubliko Irlando kaj internacie, kaj kelkaj politikistoj de Sinn Féin estis enprizonigitaj pro teroristaj krimoj. Gerry Adams, prezidanto de la partio inter 1983 kaj 2018, ĉiam refutas la onidirojn, laŭ kiuj li estis altnivela membro de IRA. Nova bildoMale al iuj naciismaj partioj en Eŭropo, Sinn Féin ne estas kontraŭ enmigrantoj aŭ Eŭropa Unio, ĝi estas maldekstrisma kaj kontraŭis Briteliron. La nuna prezidanto, Mary Lou McDonald, strebas konstrui novan bildon de la partio kaj allogi novajn voĉdonantojn ekster ĝia tradicia naciista kerno. La partio fortas inter junuloj, la laborista klaso kaj loĝantoj apud la landlimo kun Nord-Irlando, sed enketoj montras, ke la subteno kreskas en la meza klaso. Ĝi atingas pli da konsento pro siaj proponoj por pli granda ŝtata investo en la ekonomio, precipe por konstruado de domoj kaj universala sansistemo, sed la kritikantoj asertas, ke tio estas nur popularismo. Referendumo en Nord-IrlandoUnu el la ĉefaj promesoj de la partio estas referendumo en Nord-Irlando por demandi al la loĝantoj, ĉu ili volas aparteni al Britio aŭ al Irlando. Kvankam la celo de unuiĝinta Irlando delonge estas naciista revo de la irlandaj katolikoj, la porbritaj protestantoj pasie kontraŭas tion. Ili timas, ke ili estos malrespektataj aŭ eĉ subpremataj se ili iĝos minoritato. Ĉar la protestantoj ĉefe konsideras sin britoj, ili timas esti fremduloj en Irlando. Dum la pasintaj du jardekoj, malstabila paco regas Nord-Irlandon, sed la strebo por unuiĝinta Irlando povus detrui ĝin. Ĉu la unua ina ĉefministro?La politikon de la Respubliko Irlando tradicie regas la centra-dekstraj partioj Fianna Fáil kaj Fine Gael, kiuj kuniĝis en registaro por la unua fojo pasintjare (kun ankaŭ la Verduloj), parte por bloki Sinn Féin. Se tiu lasta partio daŭre profitos de la popola subteno ankaŭ dum la sekva parlamenta voĉdonado, ĝi probable estos la ĉefa partio de la sekva registaro. Tio estus ne nur la unua maldekstrisma registaro de Irlando, sed ankaŭ la unua kun ina ĉefministro. Ĝis tiam, la partio diros la tradician naciisman sloganon kun pli kaj pli da fido: Tiocfaidh ár lá („Venos nia tago”). Robert NIELSEN
korespondanto de MONATO en Irlando
|