MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Politiko

GASAJ MILITOJ

Ĉu afrikaj problemoj influos Iberion?

Septembre 2021 Alĝerio fermis sian aerspacon al la maroka aviado kaj oktobre ĝi blokis la gasodukton Magreb-Eŭropo, kiu liveris ekde 1996 naturgason al Hispanio kaj Portugalio tra Maroko. Tio okazas fone de la malboniĝantaj rilatoj inter la du landoj.

Tuja sekvo

La decidoj de la alĝeria registaro havis tujajn konsekvencojn. Unue, la hispana ministro pri eksteraj aferoj José Manuel Albares vojaĝis al Alĝerio por certigi la daŭran liveradon de naturgaso al Hispanio. Siaflanke Maroko petis Hispanion inversigi la liveradon, sed ricevis rifuzon – Madrido en la nuna situacio ne povas eksporti. Ambaŭ landoj antaŭvidis malfacilan vintron pro la manko de naturgaso kaj pro la kreskantaj prezoj.

La afero fariĝis grava en politikaj rondoj kaj ankaŭ laŭ la publika opinio en la eŭropa lando. Alĝerio certigis Hispanion, ke ĝi ne suferos problemojn en la provizado de gaso; tio estas, ke la afrika ŝtato promesis kompensi la volumenon, kiun ĝi perdos pro la fermo de la gasodukto trairanta Marokon.

Okcidenta Saharo

La rilatoj inter la du afrikaj landoj malboniĝas pro diversaj kialoj, interalie pro la situacio en Okcidenta Saharo 1, disputata regiono okupata de Maroko post la foriro en 1975 de la kolonia povo, nome Hispanio.

Kia ekvilibro?

El iberia perspektivo estas malfacile trovi geopolitikan ekvilibron en tiu krizo, ĉar Hispanio ne volas kolerigi sian najbaron Maroko, en kunteksto de kreskantaj tensioj kun la (okcident)saharanoj. Aldone, fine de la jaro ekfunkciis nova gasodukto, kiu trapasos (la hispanan urbon) Almerion. Gravas rimarki, ke Alĝerio estas la ĉefa provizanto de naturgaso al Hispanio - ĉirkaŭ 50 % de tio, kion ĝi importas; 60 % de tiu gaso pasis tra la gasodukto Magreb-Eŭropo.

xacl
Xavi ALCALDE
korespondanto de MONATO en Barcelono
1. Fronto Polisario estas rekonita de UN kiel la legitima reprezentanto de la sahara popolo kaj havas ekzilregistaron en Alĝerio. Por pli profunde esplori la temon kaj la situacion de la saharaj rifuĝintoj en Alĝerio, aperos plia artikolo en venonta numero.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 3.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Xavi Alcalde el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05