MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

EŬROPA UNIO

Instanco pri laboro

Nova instanco de Eŭropa Unio (EU) havas sian oficialan sidejon en Slovakio. Temas pri Eŭropa Labor-Aŭtoritato (ELA), kies sidejo estis solene malfermita 1 la 9an de novembro 2021 en Bratislavo. La rubandon tranĉis la plenuma direktoro de ELA, Cosmin Boiangiu, la eŭropa komisionano pri dungado, socialaj aferoj kaj integrado, Nicolas Schmit, kaj la slovaka ĉefministro Eduard Heger.

Taskoj

ELA devos plibonigi la efektivigon de la EU-juro en la kampo de translima labormoviĝado kaj kunordigo pri sociala asekuro. Praktike tio signifas, ke ĝia ĉefa tasko estos plibonigi la kunlaboradon inter EU-landoj, kunordigi komunajn inspektadojn, fari analizojn, taksi la riskon en cirkonstancoj de translima labormoviĝado koncerne laboristojn kaj solvi disputojn inter la membroŝtatoj de EU en ĉi tiuj kampoj.

Historio

La ideon fondi ELA elpensis en 2017 la tiama prezidanto de Eŭropa Komisiono, Jean-Claude Junker. Jam en 2018 Eŭropa Komisiono prezentis sian proponon pri funkciado de nova agentejo, kaj en 2019 la membroŝtatoj de EU definitive decidis, ke la oficiala sidejo de ELA estos en Slovakio. Tiutempe proponis sidejon ankaŭ Bulgario, Kipro kaj Latvio.

Oni atendas, ke ELA estos plene funkcianta kun 150 dungitoj antaŭ 2024.

Financaj elspezoj

ELA ĉiujare pagos al Slovakio simbolan sumon de unu eŭro – ĝis 2031 – por luado de konstruaĵo en Bratislavo. Slovakio disponigos entute 18,4 milionojn da eŭroj por subteno de ELA dum la unuaj dek jaroj de funkciado.

1. Informoj kaj fotoj haveblas ĉe https://ela.europa.eu
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 02, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-05