PolitikoGASAJ MILITOJNaturgaso: Ĉu diplomatia ilo de politika premo?Naturgaso estas (ne nur) en Eŭropa Unio (EU) konsiderata kiel bonega ekologia brulaĵo, uzata ĉefe por hejtado kaj produktado de elektroenergio. Ankaŭ pro tio oni atendas en estonteco kreskantan konsumadon de ĝi. Sed ĉu ĝi povas esti ankaŭ diplomatia ilo de ĉantaĝo kaj premo al aliaj landoj? Diplomatia praktiko montras, ke jes. Nova terminologioEŭropo en la ĵusa pasinteco spertis severajn ekonomiajn sekvojn de la krizo pro interrompo de gasliveradoj de unu el siaj ĉefaj liverantoj, Rusio1. En tiu ĉi kunteksto aperis en diplomatia lingvo novaj fakaj terminoj kiel gasa diplomatio, gasa konflikto, gasa krizo, gasa milito ktp. Kelkaj eksterlandaj ministerioj eĉ kreis specialajn postenojn de ambasadoroj respondecaj nur pri energi-diplomatio. Disputoj kun UkrainioLa ĉefa kialo de la gaskrizoj, kiuj kaŭzas vastan damaĝon al ekonomioj de la membrolandoj de EU, kuŝas en la rusaj-ukrainaj ekonomiaj disputoj ekde 1991, kiam Ukrainio akiris sendependecon post la disfalo de Sovetio. Ekde tiam preskaŭ ĉiujare ekaperadas kvereloj inter Rusio kaj Ukrainio. Dum la unua estis en 2006, la plej krita gasa krizo estis tamen en 2009. La eŭropuniaj landoj kaj la plejparto de Balkanio iĝis ostaĝoj de disputo inter la du orientaj landoj pri la prezoj kaj la liverado de gaso. La krizo, kvankam forbenita jam post du semajnoj, iĝis ĉefa kialo por la planado kaj efektivigo de diversaj alternativaj projektoj de gasoduktoj al kaj ene de Eŭropo. Belorusa ĉantaĝoRilate al la nuntempa migra krizo ĉe la pola-belorusa landlimo, la prezidanto de Belorusio, Aleksander Lukaŝenko, en novembro malmole avertis Eŭropan Union, ke reprezalie al eventualaj novaj sankcioj kontraŭ Minsko, li povus fermi sur sia teritorio la gasodukton Jamal, kiu iras de Rusio al Pollando kaj poste al Germanio. Tuj sekve Moskvo (kaj Vladimir Putin) oficiale reagis, malpermesante la ĉantaĝon. Laŭ kelkaj politikaj analizistoj kaj diplomatoj la deklaro de Lukaŝenko estas tipa ekzemplo de diplomatia blufado, politika premo kaj ĉantaĝo. Eĉ havante riĉan fantazion, estas tre malfacile antaŭsupozi la kondiĉojn, en kiuj Lukaŝenko blokus gasliveradojn al EU sen konsento de Rusio. Cetere, Belorusio tuj enirus en akran konflikton kun Moskvo. Lukaŝenko ja deziras krizon ene de EU, sed certe ne diplomatian krizon kun la orienta najbaro. Gasa diplomatioKonkreta ekzemplo de aktiva gasdiplomatio en la lastaj tempoj estas la 1189 kilometrojn longa dukto Nordstream 2 (mallongigite kutime NS2), kiu iras de Rusio al Eŭropa Unio (pli precize al Germanio) tra la profundo de Balta Maro kaj kapablos liveri ĉirkaŭ 55 miliardojn da kubaj metroj da natura gaso jare. Ĝi ĉirkaŭiras la ŝtatojn, kiuj povus onidire bloki gasliveradojn pro diversaj kialoj. Iuj diplomatoj konsideras la konstruon de NS2 kiel klaran geopolitikan kaj ekonomian venkon de Rusio. Kontraŭe, Moskvo diplomatie asertas, ke la projekto kaŝas neniujn politikajn motivojn kaj kontribuos nur kaj nur al la energisekureco de EU. Aliflanke, la usona kaj ukraina diplomatioj avertas, ke la gasodukto donas al Rusio grandan eblon forte plibonigi siajn ekonomiajn kaj politikajn poziciojn en Eŭropo. Geopolitika armiloBerlino tamen certigas, ke ĝi garantios, ke la gasodukto havu ekskluzive ekonomian rolon. Estas interesa fakto, ke la novembra interrompo de la aproboprocedo de NS2 fare de la Federacia Oficejo por Reguligo de Retaj Industrioj estis akceptita trankvile de Moskvo, kiu konsideris ĝin nur jur-teknika paŝo. Laŭ la EU-regularo, la kompanioj, kiuj produktas, transportas kaj distribuas gason en ĝia teritorio devas esti aŭtonomaj: la rusa giganto Gazprom – la transportanto – ne povas esti ankaŭ distribuanto kaj devos vendi la germanan parton de la reto aŭ krei apartan filian firmaon. Oni povas do supozi, ke Germanio kaj Rusio ricevis nur neatenditan subtenon por siaj malsamaj diplomatiaj pozicioj per plilongigo de la procedo de aprobado. Germanio daŭre havos bonajn rilatojn kun Usono, al kiu estis garantiita la ekfunkciigo de NS2 ne pli frue ol printempe 2022. Ankaŭ Rusio profitas de la situacio, ĉar ĝi konservas altajn prezojn en la eŭropa merkato. Geopolitiko kontraŭ ekonomioEn fakaj rondoj kaj en diplomataro oni ofte diskutas ankaŭ pri la diversaj teoriaj scenaroj de haltigo de gasliveradoj el Rusio al EU. Sed kia estas la probableco de tiu scenaro? La respondo estas tre simpla. Por Rusio tio estus kamikaza atako, ĉar ĝi perdus grandan parton de la enspezoj de sia ŝtata buĝeto. Ofte oni parolas pri dependeco de rusa naturgaso, sed komerco estas ĉiam dudirekta afero. Same ekzistas la dependeco de mono de la eŭropuniaj ŝtatoj. Ili estas tre bona solventa klientaro, kiu pagas ĝustatempe kaj strikte plenumas regulojn. Ankaŭ pro tio Rusio havas intereson konservi stabilajn gasliveradojn al Eŭropo. Laŭ iuj politikaj analizistoj kaj diplomatoj la rusa monopola Gazprom ne havas rektan respondecon pri la altiĝantaj prezoj de naturgaso, ĉar ĝi plenumas siajn devojn el jura vidpunkto. Tio povas havi du ĉefajn kialojn. Unue, ĝi favoras la enlandan rusan merkaton, kaj due ĝi ne povas pro teknikaj kialoj plialtigi la produktadon. Ĝiaj grandaj rezervoj ne multe influos la rezulton. El mallongtempa vidpunkto altaj gasprezoj povas alporti pli altajn profitojn por Gazprom, aliflanke ili povas damaĝi ĝian reputacion de fidinda partnero. Krom tio, altaj gasprezoj povas ankaŭ akceli la uzadon de novaj alternativaj fontoj de energio. PerspektivoInternaciaj fakuloj esence indikas du ĉefajn problemojn ligitajn kun gasliverado de Rusio al EU: malkonkorda politiko de la EU-landoj kaj tre neklara pozicio de Ukrainio en ĉi tiu kampo. Aktuala demando estas ankaŭ, kion Ukrainio povis, kaj kion ne faris, por resti la ĉefa transira vojo okcidenten por rusa gaso. Oni devas vidi, ke la perspektivo por Ukrainio ne estas favora en la hodiaŭo. La gasoduktoj tie estas jam nemodernaj kaj senprokraste bezonas novajn kapitalinvestojn. Por resti funkciantaj, ili bezonas regule transporti gason. En ĉi tiu okazo Rusio havas klaran komercan kaj politikan vidon, t. e. gasliveradoj ekskluzive tra gasoduktoj, kiujn ĝi posedas aŭ en kiuj ĝi investis. Estas rimarkinde ankaŭ, ke Rusio esprimis klaran opinion pri la ĉantaĝaj deklaroj de Lukaŝenko. Pro tio eblas supozi, ke Moskvo jenmaniere volas emfazi la strategian gravecon de la nova gasodukto „Nordstream 2”, kiu iom post iom kondukos al malfortiĝo ankaŭ de la belorusa pozicio. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
1. La ĉefaj liverantoj de naturgaso al Eŭropo estas, krom Rusio, ankaŭ Norvegio, Libio kaj Alĝerio.
|