Moderna vivoISRAELOJuda festo de beleco kaj diversecoĈiujare en la aŭtuno la juda komunumo de Etiopio festis unikan festotagon: Sigd (ስግድ). Sesdek tagojn post la komenciĝo de la juda jaro la komunumo fastis, puriĝis, portis tradiciajn blankajn vestaĵojn kaj kune surgrimpis altajn montojn kaj preĝis por la reveno al Jerusalemo kaj por sia antikva hejmlando. Sur la montpinto, la maljunuloj kaj religiaj estroj de la komunumo – Keisim (ቄሰ) (kesoj) – legis laŭtvoĉe Toraon el antikvaj libroj skribitaj permane en la geeza, la antikva lingvo de Etiopio. Vid' al la montoHodiaŭ la plimulto de la etiopia juda komunumo – ĉirkaŭ 155 000 homoj – loĝas en Israelo. Kvankam ili jam revenis al sia antikva hejmlando, ili ankoraŭ festas Sigd por rememori la tradiciojn kaj vivigi la miljaran sopiron al Jerusalemo. Ĉiujare la komunumo kuniĝas en la kvartalo Armon Hanaciv de Jerusalemo, de kie oni povas pli bone vidi la monton de la templo kaj kune ĉeesti la legadon de Torao. Ili ricevas la benon de la kesoj, kiuj estas bele vestitaj laŭ la tradicio. Kun la paso de la jaroj la festo fariĝis ankaŭ pli „israela” kaj hodiaŭ en multaj urboj festas ĝin etiopiaj judoj kune kun ankaŭ aliaj israelanoj, kiuj volas lerni pri la judetiopiaj tradicioj. Oni aŭskultas etiopian muzikon kaj manĝas la tradiciajn manĝaĵojn injera (እንጀራ) (inĝera) – panon el faruno teff (ጤፍ) –, kaj trinkas la tradician buna (ቡና) (kafo), kiu estas permane ellaborita. Iom da historioJudoj loĝis en Etiopio jam ekde la 8a jarcento a.K. Oni diras, ke temis pri kelkaj el la israelaj triboj, kiuj estis deportitaj dum la babilona ekzilo. En Etiopio la judaj komunumoj parolis ĉiutage la amharan kaj la tigrajan lingvojn, sed uzis la geezan por religiaj aferoj. La plimulto de la komunumo enmigris Israelon dum la 80aj kaj 90aj jaroj per heroaj sekretaj operacioj. Ili piede iris el siaj antikvaj vilaĝoj en tendarojn de Sudano. Survoje multaj mortis pro atakoj de banditoj, malsanoj kaj aliaj danĝeroj. De improvizitaj lokoj en la mezo de la dezerto en Sudano ili flugis Israelen. HodiaŭMalgraŭ sia sindonemo al Israelo kaj la heroa vojaĝo, en Israelo multaj etiopiaj enmigrintoj spertis rasismon kaj malakcepton. Iliaj kesoj ne estis oficiale rekonitaj kiel religiaj estroj, kaj fojfoje oni dubas eĉ pri ilia judeco. La komunumo alfrontas malriĉecon kaj diskriminacion en la labormerkato, kaj suferas eĉ polican perforton, kio estigas manifestaciojn. Espereble, la disvastiĝo de la kutimo festi Sigd kaj lernado pri la historio kaj unikaj tradicioj de ĉi tiu interesa komunumo iom post iom proksimigos la vastan israelan popolon al la beleco de ĝia diverseco, kaj helpos malpliigi antaŭjuĝon kaj diskriminacion. Nican CVI KOHEN
korespondanto de MONATO en Israelo
Nican Cvi Kohen estas israela ĵurnalisto de la novaĵretejo Davar, de la israela ĝenerala laborista sindikato, edukisto kaj sociala aktivulo.
|