MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Noticoj

Mortintoj pro trafikakcidentoj malmultiĝas

En 2020 en Eŭropa Unio preskaŭ 19 000 personoj mortis pro trafikakcidento. Tio estas malkresko je 17 % kompare kun 2019. Grafikaĵo 1 montras la evoluon dum la pasintaj 20 jaroj. Ekde 2000 estis daŭra malkresko (flava linio). La celo de EU estis daŭrigi tiun evoluon (blua linio), sed ekde 2013 la nombroj restas je sama nivelo. Verŝajne la malkresko inter 2019 kaj 2020 ne estos daŭra, ĉar pro la pandemio estis malpli da trafiko.

Grafikaĵo 2 montras la evoluon inter 2010 (blanka) kaj 2020 (ruĝa) por la membroŝtatoj, Islando, Norvegio kaj Svislando (mortintoj je miliono da loĝantoj). La skandinavaj landoj progresis kaj atingis nombrojn multe sub la EU-mezumo. La laste alvenintaj membroj, malgraŭ siaj grandaj progresoj, restas super la mezumo.

graf1
graf2
RR
Fonto: CARE (komunuma datumbazo pri trafikakcidentoj)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 8.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de rr el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07