Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Arto

OPINIO

Ĉu estas tubero en la artafero?

Balloon Dog de Jeff Koons, L.O.V.E. de Maurizio Cattelan, Tree de Paul McCarthy, Io sono de Salvatore Garau, Teddy B de Bertrand Lavier. Ĉu vi ĝuas efikan imagpovon? Pri kio temas la ĉi-supra listo? Artaĵoj, laŭdire.

Supozeble, vi jam aŭdis aŭ legis la nomojn de tiuj verkoj kaj de ties aŭtoroj; eble eĉ vidis ilin, ĉu reale, ĉu fote. Se ne, ĉu vekis vian scivolon la kvin titoloj? Ĉu vi ŝatus prie ekscii iom pli? Mi intence ne aldonas fotojn, pro du kialoj. Unue, la kopirajtoj sendube tro kostus. Due, plaĉus al mi, ke vi mense bildigu al vi la menciitajn „aĵojn”. Jen do kelkaj precizigoj.

Balloon Dog estas hundo tri metrojn alta, el rustorezista ŝtalo violnuance ruĝa, simila al tiuj, kiujn infanoj ŝatas ŝveligi per enblovita aero. En 2008 tiu hundo fiere staris sub la plafonaj oraĵoj de unu el la salonoj de la Versajla Palaco, en la pariza regiono.

L.O.V.E. (alinome „Il dito”) estas mano 11 metrojn alta, skulptita el marmoro, kies mezfingro alĉielas, dum ĉiuj aliaj estis tranĉitaj. Ekde 2010 ĝi staras sur la placo Affari en Milano, fronte al la urba borso.

Tree estas „kristnaska arbo”, 24 metrojn alta, ŝveligebla, el verda plasto. En 2014 ĝi staris sur la pariza placo Vendôme. „Seksludilo por plenkreskuloj”, asertis mallaŭdantoj. „Dia totemo”, rebatis admirantoj.

Io sono sendube estas la plej stranga. Kial? Nu ... ĝi ne videblas! Iu tamen elspezis 14 820 eŭrojn por ĝin akiri en 2020. La artisto, Salvatore Garau, planas krei maksimume sep nemateriajn artaĵojn.

Alia samspeca, Buddha in contemplazione, estis instalita en februaro 2021 sur Piazza della Scala en Milano. Instalita? Jes ja! Kvadrato kun latero 1,50 metroj, el glupapero, indikis ĝian lokon sur la placo. Por vidi Budhon, sufiĉis funkciigi sian imagpovon. Facile, ĉu ne? Ĉu ne?

Kaj fine, Teddy B, pluŝa ursido simila al tiuj de viaj infanoj, montras sin ekde la 22a de majo 2021 al la artamantoj, kiuj vizitas la Kolekton de Pinault en la iama Komerca Borso de Parizo, iĝinta nova artejo.

Artaĵoj aŭ mistifikaĵoj?

La cititaj aĵoj havas komunan econ: ili lasas neniun indiferenta. Ĉiuj ĉefrolas en konversacioj, debatoj, diskutoj kaj disputoj. Dum kelkaj laŭdadas la aŭdacon kaj avangardecon de la artistoj kaj de iliaj kreaĵoj, aliaj prifajfas kaj malfamigas ilin. Okazis eĉ, ke Paul McCarthy, la kreinto de Tree, estas agresita, kaj lia verko difektita. Estas fakto, ke ne al ĉiuj plaĉas iu skolo de la nuntempa arto, fojfoje nomata koncepta arto, konsistanta ofte el nuraj artinstalaĵoj. Sed iuj opinias, ke arto ekzistas ĉefe tra la reagoj, kiujn ĝi naskas. Ĝi diskutigu, ĉu bone, ĉu malbone, egale ĉu la priparolata verko estas bela aŭ malbela, genia aŭ stultega, agnoskinda aŭ provoka. Se tiu rezonado estus sekvenda, tiam listego da plej malfavoraj kritikoj nur konfirmus la vivpravecon de artverko.

Tulona ekzemplo

En Tulono, la ĉefurbo de la franca departemento Var, mi havis la okazon ĉi-somere vidi tian instalaĵon. Meze de la placo Monsenergue, proksime de la milithaveno kaj de ĝia arsenalo efemera stako el sep malnovaj plezurŝipoj proponis sin al la publikaj rigardo kaj kritiko. Ĉu la loko iĝis ŝipdetruejo? Ne ... ne eblus sur bela placo. Fakte, temis pri artaĵo Delokigo, instalita tie kadre de kultura evento Blua Pasio, iniciatita de la Tulona spektaklejo Châteauvallon-Liberté. Ĉu la aĵo estis farita de nekonata artisto avida je fameco? Ne ... male! Kreis ĝin japano Tadashi Kawanata. Lin vi konas, ĉu ne? Ankoraŭ ne? Li tamen havas internacian reputacion; liajn verkojn jam povis admiri la artŝatantoj de Tokio, Venecio, Toronto, Nov-Jorko, Barcelono, Sidnejo ...

Por aŭ kontraŭ?

Tiu longa listo kaj la artista famo ŝajne ne tro impresis la lokan loĝantaron. Jen kelkaj el la malfavoraj rimarkoj diritaj aŭ skribitaj pri ĝi: „Nur snobo povas pretendi vidi arton en tiu amaso da ŝipruinoj”, „Nepermesita ŝipdetruejo? Mi esperas, ke la kulpanto havos altan monpunon!”, „Ŝiprubejo subĉiela? Ne miru, se homoj tie lasos siajn forĵetindaĵojn”, „Kial la maro devas suferi tion, kion nenies okuloj volas vidi!”

Sed aliaj, unuarange la direktoro de Châteauvallon-Liberté, reagis per pli favoraj opinioj: „Artaĵo ne estu nura bela objekto en salono. Ĝi ankaŭ utilas por modifi la arttendencojn, por pensigi la spektantojn”, „Malfirma ĉiesa interkonsento ne interesas la artistojn. Arto estas io pasieca, kiel spiriteco aŭ amo. Ni diskutu! Ni disputu!” Nu ... pri tiu artaĵo vi legis porajn opiniojn de la artisto kaj de la projektiniciatinto ... kaj ankaŭ malfavorajn kritikojn de multaj vizitantoj de la tulona placo. Viavice, eĉ se per nura fotografaĵo, vi verŝajne jam havas aŭ faros al vi propran pritakson: artaĵo, mistifikaĵo? Juĝu mem ...

Pascal VILAIN
Francio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 26.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Pascal Vilain el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04