MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Arto

BOREALOJ

Festivalo de artoj de Skandinavio kaj Baltio

Nekomparebla arta evento pri la kulturoj de malbone konataj landoj de Skandinavio kaj Baltio estis pasintjare la 29a festivalo „Borealoj”. Ĝi naskiĝis en 1992 laŭ iniciato de profesoroj pri la dana kaj norvega lingvoj en la universitato de Caen (Francio). Konstatinte, ke la norda kulturo estas nesufiĉe konata, ili komencis per nur literatura festivalo. Decida jaro estis 1994, kiam aperis la unua disko de la islanda kantistino Björk kaj filmo de Lars von Trier venkis en la kinofestivalo de Cannes (Francio). Tio montris la ekinteresiĝon de francoj pri la nordo. Tiam Jérome Rémy, arkitekto de „Borealoj” komencis rondvojaĝon en la „nordo” kaj konstatis, ke „ne estas hierarkio inter la diversaj artoj; la landoj estas malgrandaj kaj verkistoj ne povas karieri surbaze de nur unu sukcesa romano!”. Baltio aldoniĝis, kiam la tri baltaj landoj (Estonio, Litovio kaj Latvio) eniris Eŭropan Union.

Enfokusigo de unu lando laŭ la jaroj

En 2021 enfokusiĝis Danio. Ne vane la afiŝo montris ruĝan marvirineton, konatan figuron pro la rakonto de Andersen. La ambasadoro de Danio en Francio ĉeestis la unuan tagon. En 2022, por la 30a eldono (de la 10a ĝis la 20a de novembro) elstariĝos Svedio, en 2023 Islando, en 2024 Finnlando. Kroma intereso apud la intervjuoj de verkistoj, estas granda librovendado, ofte en ĉeesto de la tradukistoj kaj verkistoj, kiuj dediĉas siajn verkojn. Amuza estis la dialogo inter Siri Ranva Hjelm Jacobsen, juna verkistino el Feroaj Insuloj, parto de Danio, kaj Jón Kalmann Stefánsson, el Islando. Li estis inter la unuaj, kiuj salutis la talenton de Siri. Interese por ni, kiuj ŝatas lingvojn, estas aŭskulti ne tro konatajn lingvojn kaj provi parte kompreni. Ĉar Danio regas Gronlandon, invititaj estis Kim Leine, Mads Peder Nordbo kaj Mo Malo, danaj aŭtoroj, kies verkoj (parte) temas pri Gronlando.

Plurarta aranĝo

Prezentiĝis ne nur literaturo sed ankaŭ teatro, filmoj, cirko, radio, pupteatro, danco kaj muziko (orkestroj, kantistoj Ljodahått, Bjørn Berge kaj Prudence). En cirka programo miksiĝis amo, humuro, danco kaj cirkaĵoj fare de la franco Victor Cathala kaj finnino Kati Pikkarainen, kiuj kune kreis cirkon Aïtal en 2004. Rolis malnova aŭto Simca 1000, kerno de akrobataĵoj! Al tiuj multfacetaj aranĝoj aldoniĝis pedagogiaj programeroj: prelegoj, jogo, trikado, kuirado, dokumentaj filmoj („Mi abomenas malvarmon” de Stéphane Dugast (2019), aŭ „Savi infanojn” de Charles Lassus (2018) pri la dana operaco por savi 21 000 infanojn inter 1945 kaj 1950, viktimojn de militoj). Eĉ restoracioj sekvas proponante danajn specialaĵojn, ne nur por bankedo sed ankaŭ en ĉiutagaj manĝejoj.

Engaĝiĝo de tuta regiono

Ne nur en la ĉefa urbo Caen sed en la tuta regiono okazis 150 eventoj, en 40 urboj kaj 65 kulturejoj. Sed plej bele estas, ke ne nur kulturaj lokoj, kiel urbaj bibliotekoj, kinejoj aŭ teatroj malfermas siajn pordojn al „Borealoj”, sed ankaŭ lernejoj: bazaj lernejoj, mezgradaj kaj superaj lernejoj de la regiono akceptas la verkistojn aŭ aktorojn, sed ankaŭ la malliberejo! Aranĝitaj estas milhomaj programeroj, sed ankaŭ pli intimaj eroj, kvazaŭ diskutoj ĉe hejma fajro. Kaj por ĉiuj aĝoj: imagu spektaklon-dancadon alireblan al kvarmonataj ĝis kvarjaraj infanoj!

Ne eblas raporti pri ĉiuj programeroj, tro bunta estis la programo. Restas nur la tasko inviti vin al la venontaj „Borealoj” en urbo je du-hora trajnveturado de Parizo, urbo riĉa je historiaj monumentoj kaj historio.

Renée TRIOLLE
Francio


Renée Triolle estas emerita instruistino de la rusa lingvo kaj uzas Esperanton de 1960. Ŝi estas la unua virino iĝinta vicprezidanto de UEA, kiun ŝi reprezentis en Unesko dum 20 jaroj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07