MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

SVEDIO

Malaperanta kontanta mono

Antaŭ kelkaj jaroj oni kelkfoje povis vidi ĉe la kaso de malgranda butiko aŭ kafejo ŝildon, kiu informis, ke oni ne akceptas kartpagon. Tio nun maloftas en multaj landoj. En ekzemple Svedio la pagmaniero kontraŭe ŝanĝiĝis tiel, ke multaj butikoj rifuzas akcepti kontantan monon (monbiletojn kaj monerojn).

Ĝenerale la cirkulanta totalo de kontanta mono en la ekonomio kreskas, kiam la tuta ekonomio kreskas. Diagramo 1 montras la procentan ŝanĝon de cirkulanta kontanta mono inter 2009 kaj 2019 en kelkaj landoj, kie la kresko de kontantaĵo estis malgranda.1

diagramo 1

La sveda evoluo estis ekstrema. Svedio kaj Norvegio eĉ havis malkreskon en la cirkulanta totalo de monbiletoj kaj moneroj, kvankam la ekonomioj kreskis nemalmulte.

Aliaj faktoj substrekas la malkreskantan signifon de kontanta mono. Diagramo 2 montras la procentojn de personoj en Svedio, kiuj en enketo respondis, ke ili pagis per kontanta mono ĉe sia lasta aĉeto. En 2010 preskaŭ 40 % pagis tiel, en 2020 nur 9 %.

diagramo 2

Se kontanta mono perdis sian pozicion kiel pagilo, kio anstataŭis ĝin? La tabelo montras la procentojn de pridemanditoj en Svedio, kiuj respondis jese, ke ili uzis certan pagmanieron iam dum la lastaj 30 tagoj. (La tabelo ne entenas ĉiujn pagmanierojn.)

pagmanieroj

Kaj en 2012 kaj en 2020 pli ol 90 % de la pridemanditoj pagis per karto iam dum la lastaj 30 tagoj antaŭ la enketo. En 2012 proksimume same multaj uzis kontantan monon.

Sed en 2020 nur 50 % pagis per kontanta mono iam dum la lastaj 30 tagoj antaŭ la enketo. Venis anstataŭe „Swish”. Tio estas poŝtelefona aplikaĵo, lanĉita en decembro 2012, kiu ebligas tujan pagon inter bankkontoj, kies numeroj estas ligitaj al telefonnumeroj. Tri el kvar pridemanditoj uzis ĝin.

La sinteno al la malkreskanta uzo de kontanta mono varias laŭ la aĝo. Pli ol duono en aĝo de 65-84 jaroj esprimis negativan sintenon, dum malpli ol kvinono en aĝo de 18-24 jaroj faris tion.

La sveda centra banko (Sveriges Riksbank) zorgas pri la pludaŭro de kontanta mono kiel leĝa pagilo kaj opinias, ke ties stato devas esti fortigita. „Tiuj, kiuj devas uzi kontantan monon por administri sian ekonomion, povu daŭre fari tion. Kontanta mono ankaŭ ludas gravan rolon dum krizotempoj”, oni skribas en raporto. „Sed por certigi la eblon uzi kontantan monon politikaj decidoj rapide necesas.”

La centra banko interalie proponas, ke pli da organizaĵoj en la socio estu devigataj akcepti kontantan monon. Nun la pagmaniero en Svedio ĝenerale estas jure konsiderata kiel afero de libera interkonsento. La devo akcepti kontantan monon estas limigita al malmultaj kampoj, ekzemple guberniaj kuracocentroj. Tamen oni notu, ke la malaperado de kontanta mono estas procezo, kiun gvidas ne nur butikoj kaj aliaj ricevantoj de pagoj, sed ankaŭ klientoj, kiuj trovis aliajn pagmanierojn pli oportunaj.

Bo SANDELIN
Svedio
1. La fonto de tabelo kaj diagramoj estas Sveriges Riksbank.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 08-09, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bo Sandelin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-07-03