Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

REAGO

Ĉu kremla propagando?

Tiuj, kiuj konatiĝis kun la historio de Esperanto, kaj precipe tiuj legintaj la libron de Ulrich Lins La Danĝera Lingvo, devas memori, kiaj leteroj kaj tekstoj komencis venadi el Germanio kaj Sovetio, kiam en tiuj landoj estis starigitaj totalismaj reĝimoj, antaŭ ol la Esperanto-movado tie estis tute detruita. Proksimume same oni devus nun rilati al iuj tekstoj el Rusio de Putin, alĝustigitaj por la tempo de Interreto. Ĝis nun la rusiaj aŭtoritatoj ne izolis Interreton en Rusio de la mondo, sed ili intencas fari tion. Ili nomas la farotaĵon „Suverena Interreto” – simile al la jam uzita „suverena demokratio”.

Ekzemplo de tia Putin-propagando mi konsideras la artikolon Kial ne Aleksej Navalnij, sed Dmitrij Muratov? de Stanislavo Belov (MONATO 2021/12, p.3-5).

Kiajn teknikojn propagando uzas por cerbolavi? Dilui verajn faktojn per malveraĵoj, tiel ke ankaŭ ili ŝajnas esti veraj; ligi emocie kolorajn faktojn al la rolulo, tiel ke la leganto havas sentojn de simpatio aŭ antipatio al li, depende de la celoj de la propagandisto; prisilenti gravajn faktojn; publikigi rektajn mensogojn kun la espero, ke neniu kontrolos kaj refutos ilin. Laŭ mi, ĉiujn ĉi teknikojn oni povas vidi en la menciita artikolo.

Ne marĝenaj detaloj

Jam en la komenco de la artikolo, Belov prisilentas la fakton, ke Navalnij estis inter la favoratoj por la aljuĝo de la Nobel-premio, kaj bukmekroj taksis la ŝancojn de li, Svetlana Ciĥanovskaja kaj Greta Thunberg. Samtempe, li senzorge preterpase vundetis Ciĥanovskaja, nomante ŝin nesperta politikisto, kiu definitive perdis la batalon por la prezidenteco, kaj marĝena figuro. Sed multaj homoj scias, ke Svetlana estis devigita anstataŭi sian edzon, kiu ne estis registrita kiel prezidenta kandidato kaj estis malliberigita; ke la elektoj en Belorusio estis falsitaj – laŭ eksterlandaj sondadoj ĉe voĉdonintoj, Lukaŝenko ricevis nur ĉirkaŭ 10 % de la voĉoj, kaj Ciĥanovskaja ĉirkaŭ 71 %; kaj ke amasaj protestoj komenciĝis en Belorusio kontraŭ la falsaĵo, kaj Lukaŝenko lanĉis sangan teroron kontraŭ sia popolo; ke multaj landoj kaj Eŭropa Unio ne rekonas Lukaŝenkon kiel laŭleĝan prezidenton.

Kaj dum en la komenco de la artikolo Navalnij ne estas menciita inter la favoratoj por la premio, poste subite estas konstatite, ke „vetperistoj prognozis lian venkon, foje akceptante vetojn je proporcio 1:10”. Kie estas la logiko?

Misvojiga kontraŭstarigo

La kontraŭstarigo de Dmitrij Muratov al Navalnij en la artikolo povas doni al legantoj la impreson, ke ili estas rivaloj. Sed tiel ne estas. Jen kion diris Muratov: „Se mi estus en la [Nobel-]Komitato, mi voĉdonus por tiu, pri kiu vetas ĉiuj bukmekroj. Sed mi kredas, ke ĉi tiu homo ankoraŭ havas ĉion antaŭ si. Mi parolas, kompreneble, pri Aleksej Navalnij.” Siavice, Navalnij gratulis Muratov pro ties ricevo de la premio. Ili ambaŭ estas kritikantoj de la reĝimo, sed ĉiu agas laŭ sia maniero – unu kiel ĵurnalisto, la alia kiel politikisto.

Malĝusta enviciĝo

Belov skribas, ke „Navalnij [...] sidis en la konsilio de direktoroj de la plej granda ŝtata flugkompanio Aeroflot, do estis pli ol neŭtrala al la aŭtoritatoj. Poste li komencis sian politikan laboron kiel liberalulo en la opozicia partio Jabloko [...]”. Fakte, la sinsekvo de eventoj estis inversa. Navalnij aliĝis al tiu partio en 2000, kaj en 2012 li estis nomumita al la konsilio de estroj de la flugkompanio Aeroflot fare de la Nacia Rezerva Banko, kiu tiam apartenis al Aleksandr Lebedev, posedanta 15 % de Aeroflot. Cetere, Lebedev estas la plej granda privata akciulo kaj investanto en la opozicia gazeto Novaja Gazeta (Nova Gazeto), kies ĉefredaktoro Muratov estas. En 2008 Navalnij fondis publikan organizaĵon Unio de minoritataj akciuloj, kiu okupiĝis pri la protekto de la rajtoj de privataj investantoj kaj aktive laboris pri la problemo kiel pliigi la travideblecon de elspezoj de naturaj monopoloj.

Ankaŭ ne veras la aserto, ke Navalnij intencas akiri la potencon per perfortaj agoj. Li neniam alvokis al perforto. Ne estas superflue memorigi, ke revolucio povas esti ankaŭ sensanga, kiel la velura revolucio, revolucio de rozoj, oranĝa revolucio kaj aliaj. La Putin-registaro mem ne lasis aliajn eblojn, krom revolucio, por ŝanĝi la ekzistantan reĝimon de ŝtelistaj regantoj, kiu malhelpas la evoluon de la lando, ĉar ĝi detruis ĉiun laŭleĝan politikan vivon en la lando. Navalnij ŝatus pace venki en la elektoj kun sia partio, sed la aŭtoritatoj ne permesis al li registri sian partion. Kaj la fakto, ke aktiva malplimulto faras historion, estas historia fakto. Kaj jes, Navalnij ĝuste kredas, ke necesas ŝanĝi la ŝtatan sistemon, kaj estas ĝuste ĉi tiu ŝanĝo, kiu finfine plibonigos la vivon de individuoj.

Menciante la ekzemplon de la liberigo en 2019 de la ĵurnalisto Ivan Golunov, al kiu la polico kaŝe enŝovis drogojn, Belov kreas la impreson de supozeble justa potenco reaganta al publikaĵoj en la gazetaro. Sed li nenion diras pri tio, ke gravan rolon en la afero ludis amasaj protestaj kampanjoj por liberigi Golunov, por esprimlibereco kaj kontraŭ la arbitreco de la polico kaj sekureculoj, kiuj okazis tra la tuta lando. En la mitingoj en Moskvo la 12an de junio 530 homoj estis malliberigitaj, inkluzive de Aleksej Navalnij.

Etikedo de perfido

Aparte forta premo sur sendependajn amaskomunikilojn, ĵurnalistojn, neregistarajn organizaĵojn [NRO-ojn] kaj defendantojn de homaj rajtoj komenciĝis en 2021 per la inkludado de multaj el ili en la liston de la tiel nomataj „eksterlandaj agentoj”. Ekde la tempoj de Stalin, tia etikedo havas kromsencan nuancon de perfido, stigmatizas la homojn kaj organizaĵojn kiel „malamikojn de la popolo” (konata termino el la stalinaj persekutoj), malfaciligas la vivon kaj ofte detruas la vivrimedojn.

La „bona” patro de la nacio

Belov skribas pri la okazo, kiam Muratov transdonis al prezidento Putin en neformala kunveno kun la ĉefredaktistoj liston de infanoj bezonantaj multekostan kuracadon (ĉefe pri spina muskola atrofio – la t.n. SMA), kaj do du semajnojn poste oni raportis, ke la prezidento ordonis asigni financon por disponigi tian helpon [...]. La raportita okazaĵo supozeble devus larmigi la legantojn tuŝitajn de la afabla koro de la „patro de la nacio”, kiu zorgas pri infanoj. Eble estus tiel, se ne scii, kiaj grandegaj monrimedoj estas elspezataj por armiloj, propagando kaj multnombraj rezidejoj de Putin, dum televide oni regule alvokas sendi poŝtelefonmesaĝojn kveste por malsanaj infanoj; kaj se ne scii, ke en 2012 ĉi tiu „patro de la nacio” subskribis la kontraŭinfanan „leĝon nomitan laŭ Dima Jakovlev”, aŭ alimaniere „la leĝon de kanajloj”, malpermesantan al eksterlandanoj adopti rusiajn infanojn.

Navalnij torturita

En sia artikolo Belov pretersilentas la provon de murdo de Navalnij fare de la rusiaj ŝtataj sekurecaj fortoj – veneniĝo per Noviĉok-veneno, kaj lian nunan malliberecon. Sed multaj homoj pledis, ke la Nobel-premio estu aljuĝita al li, kun la espero, ke ĝi helpos savi lian vivon, ĉar Navalnij nun estas en la manoj de tiuj, kiuj provis mortigi lin. Li estis torturita en prizono per sendormigo kaj aliaj fiagoj. Li havis sanproblemojn, verŝajne kaŭzitajn de komplikaĵoj post la veneniĝo, kaj li faris malsatstrikon dum 23 tagoj, postulante, ke lin rigardu fidinda kuracisto. Eŭropa Parlamento aljuĝis al Navalnij la ĉefan premion pri homaj rajtoj de EU, la Premion Saĥarov por Pens-Libereco, kiun ricevis por sia patro lia filino Daria.

Tekniko de la kremla propagando

Por misfamigi Navalnij, en sia artikolo Belov uzas ŝatatan teknikon de kremla propagando por akuzi siajn kontraŭulojn pri naziismo. La aŭtoritatoj uzas la saman teknikon en kontraŭ-ukraina propagando.

Estas diversaj naciismaj movadoj en Rusio, kelkaj el ili estas kontraŭ Putin (kaj ili plejparte nun estas neniigitaj), kelkaj estas por Putin (kaj kelkaj el ili partoprenas la militon en la ukraina Donbaso – Donecka baseno). Kaj nur kelkaj estas vere novnaziaj. Tamen Navalnij neniam estis vidata simpatianta kun naziismo.

En libro de dialogoj kun Adam Michnik, unu el la gvidantoj de la pola movado Solidarność (Solidareco), publikigita en 2015, Navalnij diras: „ni devas komunikiĝi kun naciistoj kaj fari klarigan laboron kun ili. [...] Mi pensas, ke estas ege grave klarigi al ili, ke la problemo de kontraŭleĝa migrado ne estas solvebla per batado de migrantoj, sed per tute aliaj rimedoj, demokratiaj: reveno de konkurencaj elektoj, per kiuj ni povas elpeli la friponojn kaj ŝtelistojn, profitantajn el kontraŭleĝa migrado”. Kaj la enkonduko de viza reĝimo kun la landoj de Centra Azio, laŭ lia opinio, estas necesa por regi labormigradon, kaj por, interalie, respekti la rajtojn de migrantoj.

Jes, kiel politikisto, Navalnij partoprenis en la Rusaj Marŝoj. En ili partoprenis kelkmil homoj en diversaj jaroj (ekzemple en 2011, laŭ diversaj taksoj, de 10 ĝis 25 000), kaj aŭdiĝis diversaj sloganoj. Kaj se unu el la partoprenantoj en tia marŝado kriis nazian saluton, kial do tio estu nepre asociita kun Navalnij?

Ĉu s-ro Belov ne volus asocii tiajn kriojn, ekzemple, kun Dmitrij Rogozin, kiu nun estas direktoro de la ŝtata korporacio Roskosmos (Rusa kosmo), kaj antaŭe estis vicĉefministro en la registaro, reprezentanto de Rusio ĉe NATO, kiel ankaŭ parlamentano? Sed li, ekzemple, en 2006 estis membro de la publika konsilio por subteno de la Rusa Marŝo, kaj en 1993 li fondis la naciisman asocion Kongreso de Rusaj Komunumoj, poste transformitan en la partion Rodina (Naskiĝlando).

La fakton, ke Navalnij ne estas nacia ŝovinisto, konfirmas civitano de Azerbajĝano, Nariman Osmanov, kiu estis malliberigita kun li. Li alte aprezis liajn personajn kvalitojn kaj diris jenon: „Mi rimarkis nenion naciisman en li. Tie, en la malliberejo, nenio povas esti kaŝita. [...] Li tute ne estas naciisto. Li estas normala ulo.”

Ĉu nekomprenita citaĵo?

Belov distordis aŭ ne komprenis la ironian signifon de la citaĵo de Navalnij: „Kun teroristoj, ostaĝigantaj homojn, ni ne intertraktas.” Ĉi tiu frazo estas ŝirita el la kunteksto de letero de Aleksej Navalnij, adresita al liaj kunbatalantoj kaj kunlaborantoj. Estante en malliberejo Navalnij pruvas la ĉeeston de alta spirito kaj ne perdas sian senton de humuro. En la letero li instigas siajn kamaradojn ne maltrankvili, ke kelkaj el iliaj agoj povus damaĝi lin en malliberejo. Navalnij subkomprenas ostaĝo sin mem kaj konsideras tiujn, kiuj sendis lin al malliberejo, teroristoj. Li aludas la vortojn de Putin „Rusio ne intertraktas kun teroristoj, ĝi detruas ilin”, diritajn de li en 2004 konekse kun terorista atako en la metroo.

Eblus aldoni aliajn ekzemplojn de malvero aŭ duonvero en la artikolo de Belov, sed la supraj sufiĉas por kompreni ĝian propagandan naturon.

salm
Aleksej SALOMATOV
Rusio


Aleksej Salomatov estas fotisto, reĝisoro de dokumentaj filmoj.

En la venonta numero MONATO prezentos plian vidpunkton pri la persono Aleksej Navalnij kaj lia agado.


MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Aleksej Salomatov el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-01-06