MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

HISTORIO

La spirito de Mosul

La iraka urbo Mosul iĝis konata, kiam en 2014 „Islama Ŝtato” (IŜ) per eksplodo detruis moskeojn, sed verŝajne ne ĉiuj konas la nomon de la urbo Ninevo – situanta en la nuntempa Mosul – unu el la plej antikvaj en Mezopotamio.

De pluraj jarmiloj la urbo, ĉe la rivero Tigriso, ligas nordon kaj sudon, orienton kaj okcidenton. En la araba lingvo Mosul signifas „renkontiĝejo”. Jam en la antikva epoko, ĉe la orienta bordo de la rivero kunvivis en la tiama Ninevo asirianoj, romianoj, judoj kaj persoj. Poste ankaŭ kristanoj kaj islamanoj, otomanoj kaj araboj troviĝis en la malnova urbo Mosul, ankaŭ konstruita sur la orienta bordo.

Progreso malgraŭ konfliktoj

Ninevo floris sub la regado de la asiria reĝo Sanĥeribo en la sepa jarcento antaŭ nia erao. Evidente ne mankis bataloj, militoj, intelektaj konfliktoj, sed regis ĉefe prospera ekonomio, paco kaj harmonio.

La tuta historio de la urbo „enskribiĝas” en la historiaj monumentoj en la koro de la malnova urbo kiel kristana esplorcentro ekzistanta jam de la 4a jarcento kun preĝejoj kaj monaĥejoj, kaj ĉefurbo de la zengidoj en la 12a, kiu famiĝis pro metalprilaborado kaj silkaj tapiŝoj. Jam en la 19a jarcento esploroj kaj elfosaĵoj en Mosul estis fonto de scioj pri la asiria imperio kaj la kulturo de la antikva Mezopotamio.

Vi certe komprenas, ke „la spirito de Mosul” konsistas el paca kaj kultura kunvivado inter komunumoj diversaj laŭ etno, religio kaj lingvoj.

Sistema detruado

Inter 2014 kaj 2017 en Mosul okazis grandaj urbaj bataloj, kiam Islama Ŝtato – Daeŝo – detruis la restaĵojn de la antikva Ninevo, ĉefajn pordegojn, parton de la 12-kilometra murego, moskeojn, kaj restis nur ruinoj de la plej konata urbo de la asiria imperio, konata ankaŭ pro la akvodistribua sistemo kaj ĝardenoj.

Miloj da konstruaĵoj, centoj da historiaj kaj religiaj monumentoj estis detruitaj, miloj da raraj libroj kaj multaj muzeaĵoj detruitaj aŭ ŝtelitaj. Kaj la homoj? Miloj da loĝantoj estis translokitaj (multaj revenis post 2017), 90 % de la lernejanoj ne plu vizitis lernejojn, ĉu ĉar tro da perforto kaj detruo regis kaj kaŭzis psikajn perturbojn, ĉu ĉar la instruistoj estis devigataj instrui la nocajn ideojn de la regantoj.

Rekonstruo

„Per kleriĝado kaj kulturo la irakanoj, viroj kaj virinoj, transprenos la regadon de sia propra destino kaj iĝos la agantoj de la renovigo de la lando”, diris Audrey Azoulay, Ĝenerala Direktorino de Unesko.

Kiel la rekonstruo de Mosul distingiĝas de la rekonstruo de aliaj urboj aŭ monumentoj detruitaj de sovaĝuloj? Ekzemple, Timbuktuon rekonstruis Unesko mem, sed ĉi-foje la ideo estas engaĝi la loĝantaron en la rekonstruo danke al klerigado kaj kulturo. La rekonstruado kreas laborpostenon por ĉiuj sen diskriminacio laŭ religia kredo aŭ etna aparteno. Kune rekonstrui lernejojn – kie interŝanĝiĝas ideoj kaj okazas socia engaĝiĝo – devus preventi terorismon kaj malebligi novajn konfliktojn. Instrui toleremon, pacon kaj kunvivadon revivigas la spiriton de Mosul.

Prioritatoj

Kunlabore kun la iraka registaro necesas unue rekonstrui kaj revalorigi la kulturan heredaĵon. Due, permesi aliron al bonkvalita klerigado kaj fortigi la klerigan sistemon; trie, relanĉi intelektan kaj kulturan vivon.

Mono venas de ekz. Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, kiuj kontribuas al la rekonstruo de la moskeo Al-Nuri kaj de la minareto Al-Habda per 50 milionoj da dolaroj. La partnereco devas esti longdaŭra: savi kaj dokumenti tion, kio estas savebla, rekonstrui la heredaĵojn laŭ tradiciaj metodoj helpe de lokaj spertuloj. Inventari la nematerian heredaĵon kontribuos al restarigo de la kolektiva identeco de la urbo kaj ĝiaj loĝantoj.

Mosul estu simbolo kaj sukceso de kolektiva reago kontraŭ perforto.

retr
Renée TRIOLLE
Francio


Renée Triolle estis dum 20 jaroj reprezentanto de UEA ĉe Unesko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-04