LiteraturoRAKONTOLa boatoJam de jaro en la urbo regas kaoso. Estas pafoj kaj eksplodoj. Sur la stratoj kuras armitaj viroj. Multaj domoj estas ruinigitaj, la vendejoj – fermitaj. La timo glaciigas nin kaj eĉ sonon ni ne povas prononci. Dum tutaj noktoj ni ne dormas. Mi kaj miaj fratinoj premas nin al panjo kaj ni ne kuraĝas ekmoviĝi. De matene ĝis vespere ni estas en la domo. Nur paĉjo de tempo al tempo eliras. Li revenas malfrue vespere, portante ian manĝaĵon, kiu tute ne sufiĉas por ni kvin. Ni manĝas silente, pene maĉas la sekajn panpecetojn. Ekstere oni ne ĉesas pafi. Ni tremas kiel arbfolioj vipataj de malica vento. Eksplodas bombo post bombo. – „Ĝis kiam daŭros tio?”, flustras panjo. Ŝi jam tre malofte parolas. Nur la teruron ni vidas en ŝiaj grandaj malhelaj okuloj, similaj al du profundaj kavoj. Ŝiaj manoj tremas. Panjo iĝis tre maldika kiel ombro kaj ni eĉ ne aŭdas ŝiajn paŝojn, kiam ŝi singarde paŝas en nia unusola ĉambro. La bomboj delonge detruis niajn aliajn du ĉambrojn. Nun ni ĉiuj estas en la eta ĉambro, sed ĝi ŝajnas al mi vastega. Ni kvarope, panjo, miaj du fratinoj kaj mi, sidas senmovaj en ĉambrangulo. Ni ne parolas, ne konversacias. Mi sidas sur la planko kaj ne kuraĝas eĉ spiri. La tempo pasas ege malrapide. Mi provas rememori la belajn pasintajn tagojn, kiam mi frekventis la lernejon. Tiam la lernejaj koridoroj zumis kaj la klasĉambron lumigis suno. Nun, en nia malluma ĉambro, mi kvazaŭ vidas etan lumradion, kiu lumigas la vizaĝon de konata knabo. Eble li amis min, sed ne kuraĝis diri tion al mi. Mi same amis lin. Liaj okuloj brilis kiel grandaj olivoj kaj lia hararo estis densa kaj nigra. Mi ne povas forgesi lin, sed jam de tuta jaro mi ne vidis lin. Mi vidas ankaŭ la vizaĝon de mia instruisto, liajn malhelverdajn okulojn kaj mi kvazaŭ aŭdas lian molan varman voĉon. Li ofte diris: „La bono venkos la malbonon!” Ĉu li kredis tion aŭ li nur deziris, ke ni ne senesperiĝu? Kie estas la knabo, kiun mi amis, kaj kie estas mia instruisto, kiu kredis je la bono? Mi sidas en la ĉambrangulo kaj de tempo al tempo mi flustre ripetas: „La bono venkos la malbonon!” Tamen mi jam ne kredas tion. Denove fortaj pafoj igas min tremi. Mi provas diveni, kie ĝuste en la urbo oni pafas kaj kie falas la bomboj. En la ĉambro mi ŝajne aŭdas la flustron de panjo: „Ĝis kiam daŭros tio?” Subite venas paĉjo. Li diras: „Mi decidis!” Lia voĉo eksonis terure. Kion li decidis? „Prenu iom da vestoj kaj ni iru!” „Kien?”, flustras time panjo. Ŝi neniam kutimis demandi paĉjon pri io, sed nun time ŝi demandas lin. Paĉjo ne respondas. Ni ekstaras de la planko. En la mallumo ni prenas kelkajn vestojn kaj iom da manĝaĵo, kiu estis restinta. Ni eliras. Sur la strato ni rapide iras post paĉjo. Ni trapasas etajn stratojn, ruinigitajn domojn, en kiuj jam delonge loĝas neniu. Post duonhoro ni estas ĉe la mara bordo. Paĉjo haltas. Ĉi tie staras boato. Paĉjo puŝas ĝin al la maro. „Eniru la boaton!”, diras seke li. „Iru! Dio estu kun vi!” „Kaj vi?”, demandas panjo. „Mi restos!”, lia voĉo eksonas firme. Ni eniris la boaton. Panjo ekremas. Paĉjo longe staras sur la bordo, rigardante nin. Iom post iom lia figuro iĝas ĉiam pli malgranda kaj fine tute malaperas. Mi ne memoras, kiom da tempo la ondoj portis la boaton. Kelkfoje la suno aperis kaj malaperis. Maristoj el granda ŝipo rimarkis nin. Ili parolis nekonatan lingvon, sed savis nin. Mia instruisto pravis: la bono venkis la malbonon! Julian MODEST
|