MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Medio

KUBO

Nedezirindaj entrudiĝoj

La ĉeesto super Karibio de tri entrudiĝantoj nedezirindaj ekde la 4a de oktobro 2021 maltrankviligas la loĝantaron de la regiono, precipe tiun de la plej granda insulo el Antiloj. La vizitantoj devenas de fora Afriko kaj de la kanaria insularo. Temas, nome, pri sahara polvo, sulfurdioksido (SO2) kaj vulkancindro.

Sahara polvo

Dum la lastaj jaroj alvenas al la kariba regiono grizaj polvonuboj el la sahara dezerto. Ili havas malfavoran efikon sur la homa sano, la mara ekosistemo (koralrifoj kaj maraj mamuloj) kaj la tera ekosistemo (kultivaĵoj de rizo, fazeoloj, fruktarboj) (MONATO 2019/10, p. 14).

Vulkano Cumbre Vieja

Sulfurdioksido kaj vulkancindro devenas de la sputado de la vulkano Cumbre Vieja (Malnova Pinto) en la insulo La Palma de la kanaria insularo de Hispanio.

La vulkano aktiviĝis la 19an de septembro 2021. La lafofluoj detruis ŝoseojn kaj domojn, devigante evakuadon de miloj da loĝantoj. La lafo atingis eĉ la maron sude de la insulo, kvankam la vulkano situas du kilometrojn for de la marbordo.

La erupcio de Cumbre Vieja estas la unua en la insulo post tiu de la vulkano Teneguía en oktobro 1971. Cumbre Vieja estas unu el la plej aktivaj vulkanoj en Kanarioj kaj kovras la sudajn du trionojn de la insulo La Palma.

Ne maltrankviliĝu

Malgraŭ la vizito de la entrudiĝantoj en Kubo, la homoj ne maltrankviliĝu, nur protektu sin, precipe tiuj, kiuj havas alergiojn aŭ pulman malsanon, ĉar ili alfrontas pli grandan riskon. Fakte, tamen, la plej granda koncentrado de la sahara polvo kaj la aliaj du danĝeraj elementoj troviĝas je alteco inter kvin kaj sep kilometroj, pro tio ne ekzistas danĝero tersurface.

mmju
Juan Carlos MONTERO MEDINA
korespondanto de MONATO en Kubo


Juan Carlos Montero Medina estas kuba emerita kontisto. Li naskiĝis en 1957 kaj loĝas en Havano.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 25.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Juan Carlos Montero Medina el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-04