PolitikoOPINIO - BRAZILOPolitika ago kontraŭ indiĝena saĝoLa indiĝena kulturo havis gravan rolon en la formiĝo de Brazilo. Multo el ĝia historio estas frukto de la indiĝenoj, kiuj semis siajn trajtojn kaj kutimojn. Ne estas malfacile konstati ilian influon je la nomoj de urboj kaj fruktoj aŭ observi ilian influon sur manĝkutimoj, kredoj ktp. Malantaŭ la unuavide rava aspekto tamen estas malpaco, persekuto kaj detruo de la indiĝenoj en Brazilo. Antaŭ la koloniadoAntaŭ la alveno de la portugalaj koloniistoj, la indiĝenaj komunumoj abundis, kaj estis miloj da ili. Tamen, dum la lastaj jarcentoj ilia nombro draste malpliiĝis. Nun la indiĝenoj reprezentas proksimume 0,50 % de la loĝantaro (896 917 homoj, laŭ la lasta censo). Simile okazis al la indiĝenaj lingvoj, kiuj antaŭe estis pli ol mil kaj nun ĉirkaŭ 160. La supre menciitaj datumoj utilas por kompreni, kiom agresa estis la rilato inter la tiamaj eŭropaj koloniistoj kaj la „originaj popoloj”. Post la proklamo de la respubliko, preskaŭ ĉiuj konstitucioj enhavis artikolojn favorajn al la indiĝenoj. Preskaŭ ĉiam. Tamen la realo estas tute malsimila al tio, kio estas garantiita laŭleĝe. Precipe dum la lastaj jaroj, oni observas kreskon de perfortoj kontraŭ la originaj popoloj, ĉar multaj politikistoj, inkluzive de altranguloj de la brazila federacio, agas malfavore al ili. Do, kaj politike kaj fizike, brazilanoj vidas akriĝon de la malbona situacio ĉe la indiĝenoj. Drastaj registaraj agojLaŭ la lasta konstitucio, indiĝenoj rajtas posedi la tradicie loĝatan areon. Tamen, dum la lastaj jaroj, sub la registaro de Jair Bolsonaro, la brazilanoj vidas drastajn agojn kontraŭ la apliko de la supremenciita artikolo de la konstitucio. La indiĝenoj posedas grandajn teritoriojn, kiuj povus esti uzataj por agrikulturo fare de riĉaj firmaoj, okupantaj laborforton kaj riĉigantaj la landon. Tiu ĉi koncepto montras, kiel la registaraj organizaĵoj vidas la indiĝenojn: kiel homojn malevoluintajn, kiuj malhelpas la disvolviĝon de Brazilo. Kvankam dum antaŭaj registaroj ne ĉio estis favora al la indiĝena popolo, nuntempe la brazila ŝtato reprezentas malamikon pli ruzan, agreseman kaj malfavoran. Minejaj esplorojLa membroj de la registara teamo publike apogas minejajn esplorojn en indiĝenaj areoj, eĉ se tio signifas morton de indiĝenaj komunumoj. Tio okazas nuntempe ĉe la indiĝenoj Munduruku, kies tereno estas nun invadita, kaj la kontraŭleĝaj ministoj minacas la lokanojn, atencas kontraŭ ili kaj poluadas la akvojn per ĥemiaĵoj. 1 Katastrofa situacioEn tia katastrofa situacio, la teamo de Jair Bolsonaro stimulas minejan esploradon publike, kaj ĝi uzas policon por malhelpi la pormediajn kontroladojn, draste mallaŭtiĝintajn pro sistemaj agoj de la ministro pri medio de Brazilo, kiuj povus eviti senarbarigon kaj poluadon de la naturaj resursoj tiom necesaj por la indiĝenoj. KronvirusoNuntempe la indiĝenoj suferas pro manko de subteno de la ministerio pri sano, ĉar ĝi preteratentas iliajn bezonojn rilate medikamentojn kaj protekton kontraŭ kronviruso. Ili suferas pro malĉeesto de ia ajn politika protekto, ĉar la plej grava landa reprezentanto estas tiu, kiu per siaj politikaĵoj montras sian malkonsideron pri ili. Konsekvence, neregistaraj organizaĵoj kiel Greenpeace faras kampanjon por enspezigi monon kaj porti bazajn rimedojn al tiuj indiĝenoj, kiel manĝaĵoj, medikamentoj, kuracistoj ktp. Saĝo kontraŭ perfortoRestas esperi, ke la indiĝena saĝo estu daŭre sufiĉe akra kaj preciza por kontraŭbatali tiajn atakojn, kaj ke tiel ili sukcesu rezisti kaj ekzisti por daŭre riĉigi la landon per sia profunde bela kulturo. Marcionilo VASCONCELOS
Brazilo
1. Laŭ Greenpeace pli ol 600 kilometroj da riveroj estas poluitaj de la ĥemiaĵoj uzitaj de la ministoj.
|