LeterojNeniu homo estas neleĝaLa disputata ŝtatestro de Belorusio Lukaŝenko allogas fuĝantojn el diversaj landoj kaj kuraĝigas ilin transpaŝi la limojn al najbaraj EU-landoj kiel Litovio kaj Pollando. Laŭ li mem, tio estas reago al sankcioj de EU kontraŭ belorusaj firmaoj kaj personoj. Laimius Stražnickas raportis pri tio (MONATO 2021/12, p. 8) kaj ke Litovio nun konstruas barilojn kontraŭ la „neleĝa enmigrado”. Sendube Litovio meritas ĉiun subtenon de EU kontraŭ la ĉantaĝo per ostaĝoj. Oni povas ekzemple finance kontribui al la azilekzamenado aŭ al akcepto de rifuĝantoj, aŭ aliaj EU-landoj povas transpreni ilin. Laŭ Stražnickas temas pri kelkaj miloj da homoj (aŭtuno 2021). Oni komparu tiun nombron kun la 447 milionoj da EU-loĝantoj! Tio efektive malakrigus la ĉantaĝon de Lukaŝenko. Kelkaj en la Komisiono de EU ankaŭ proponis pagi por limbariloj. Sed repuŝado de azilpetontoj sen individua ekzameno de azilpeto (farata speciale de Pollando) estas klare kontraŭleĝa. Ĝi lezus la Konvencion de Ĝenevo pri la Statuso de Rifuĝantoj de 1951 kaj EU-leĝojn. La rajtoj de fuĝanto (laŭ tiu konvencio) havas pli altan rangon ol la nerajtigita transpaŝado de landlimoj. Werner FUß
Germanio
|