Moderna vivoMALLIBEREJOJDanio luos kosovajn ĉelojnAntaŭ unu jaro Danio proponis, ke Kosovo ludonu al ĝi 300 prizonĉelojn por homoj kondamnitaj pro ordinaraj kialoj. Ekde 2015 la nombro de danaj prizonuloj kreskis je 19 %, kaj la nombro de gardistoj falis. Pro tio Danio esploris en kelkaj landoj la eblojn lui iom da prizonĉeloj. Kosovo montriĝis taŭga lando pro la relative bonaj kondiĉoj kaj sekureco. Malliberuloj translokiĝosDanio planas sendi al Kosovo, ekde la jaro 2023, 300 prizonulojn ne-danetnajn kaj ne-teroristajn. Tiucele estas elektita prizono en vilaĝo apud Gjilan, urbo en la sud-oriento de la lando. Kosovo enspezos pro tio dum dek jaroj ĉirkaŭ 185 milionojn da eŭroj. Post la fino de la mallibereco la prizonuloj revenos al Danio, por ke poste oni sendu ilin al iliaj respektivaj patrolandoj. La administradon de tiu prizono en Kosovo faros danoj mem laŭ la dana leĝo, kaj oni dungos lokajn gardistojn. Por ke la interkonsento ekfunkciu, bezonatas aprobo fare de du trionoj de la deputitoj de la kosova parlamento. Cetere, similaj praktikoj estas jam konataj. Belgio (MONATO 2010/04, p. 12 ) kaj Norvegio luis ĉelojn en Nederlando, kies prizonoj estas plenigitaj je nur 50 %. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
Bardhyl Selimi (1945) finstudis matematikon en la universitato de Tirano. Li estas kunlaborinto de PIV. Pro sia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado li estis honorita per Diplomo pri Elstara Agado de Universala Esperanto-Asocio.
|