Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

VENEZUELO

Popolismaj promesoj kaj hiperinflacio stimulas migradon

Migrado estas procezo, en kiu homoj forlasas sian urbon, regionon aŭ eĉ landon, daŭre aŭ ne, pro diversaj kialoj. Migrado estas afero historia, ĉar de miloj da jaroj la homaro migras de unu parto de la mondo al aliaj, ĉiam serĉante pli bonajn vivkondiĉojn: homoj migris de malvarmaj regionoj al pli varmaj, aliaj migris de montaj regionoj al pli ebenaj ktp. Migrado estas historia afero, kiu jam antaŭenigis la disvolviĝon de la homaro dum pratempoj. Tamen, en la 20a kaj 21a jarcentoj migrado ne funkcias tiel.

Kial homoj migras?

La plej multaj el tiuj, kiuj migras, faras tion pro ekonomiaj kialoj, fuĝante el malriĉeco, serĉante aliron al laboro, pli bonajn viv- kaj labor-kondiĉojn, aŭ en pli krizaj okazoj, pro kialoj de supervivado. La situacio de malsato kaj mizero en multaj subevoluintaj landoj devigas multajn elmigrintojn riski sian vivon (kaj eĉ perdi ĝin), por eliri el sia situacio. Sed ankaŭ politikaj, militaj kaj religiaj kialoj multe influas.

Laŭ Unuiĝintaj Nacioj en la jaro 2020 estis 272 milionoj da internaciaj elmigrintoj en la mondo kontraŭ 258 milionoj en la jaro 2017. Azio havas 31 % de ili, Eŭropo 30 %, Ameriko 26 %, Afriko 10 % kaj Oceanio 3 %.

De gastiganta al elmigra lando

Venezuelo tradicie estis gastiganta lando por migrantoj. La lando ricevis signifan fluon de enmigrintoj, plejparte de Ameriko (centra kaj suda), Eŭropo, Proksima Oriento kaj orient-aziaj landoj pro la petrolo-prospero en la mezo de la 20a jarcento. Tiam Venezuelo estis tre ŝatata loko por enmigrintoj el Eŭropo kaj aliaj sud-amerikaj landoj. Bedaŭrinde komence de la 21a jarcento tio ŝanĝiĝis.

Laŭ retaj fontoj, en 2003, post la eksigo de proksimume 20 000 laboristoj de Petróleos de Venezuela SA kiel rezulto de striko en 2002, multaj familioj foriris al Kolombio, kie komenciĝis haŭso de kruda petrolo. Inter 2005 kaj 2008 multaj komercistoj forlasis la landon pro politika persekuto kaj la ŝtatigo de industriaj kaj agrikulturaj kompanioj. En 2015 tio estis pli rimarkebla ĉe la meza klaso, pro la ekonomia krizo, kiun Venezuelo alfrontis, kun 697 562 venezuelanoj, kiuj iris eksterlanden, reprezentante 2,3 % de la tuta loĝantaro. En 2017 temis jam pri preskaŭ 5,4 %, ĉirkaŭ 1,42 milionoj da homoj. En 2018, kiam la lando eniris hiperinflacion, pli ol 2,3 milionoj da venezuelanoj forlasis la landon, reprezentante proksimume 7 % de la nacia loĝantaro.

Laŭ nombroj de la Agentejo pri Rifuĝintoj de UN ĝis oktobro 2021 kombinaĵo de perforto, malsekureco kaj manko de manĝaĵoj, medikamentoj kaj aliaj servoj en Venezuelo devigis pli ol kvin milionojn da homoj fuĝi el la lando, kreante unu el la plej grandaj delokiĝkrizoj de la mondo. Pli ol 80 elcentoj fuĝis al aliaj landoj en Latin-Ameriko kaj Karibio, ĉefe al Kolombio kaj Peruo.

Komenco de la fiasko

La migra situacio komenciĝis sub la registaro de Hugo Chavez en la jaro 1998 pro liaj promesoj disdoni nacian riĉecon egale (kutima popolisma promeso de komunistoj); tio maltrankviligis la plej riĉajn homojn, kiuj forlasis la landon iom post iom.

Poste, venezuelanoj de la mezaj klasoj kaj la pli malriĉaj klasoj komencis foriri, kiam la vivkondiĉoj en la lando malboniĝis. Kiam Chavez mortis, Nicolás Maduro daŭrigis la „Revolucion”, kaj pro tio milionoj da venezuelanoj vidis migradon kiel solan solvon por pluvivi antaŭ giganta krizo ekonomia, kiu alvenis al la lando de la jaro 2014 kaj daŭras ĝis nun.

La krizo, kiu reduktis la ekonomion je 80 % inter 2013 kaj 2021, devigis homojn serĉi pli bonajn vivkondiĉojn eksterlande. Pro tio, laŭ raporto de la retejo abc.es, en majo 2021 estis proksimuma nombro de 7 milionoj da venezuelaj elmigrintoj en la mondo, kio reprezentas pliiĝon de 1468,24 % kompare kun 2010 kaj implicas, ke elmigrintoj reprezentas ĉirkaŭ 22 % de la tuta loĝantaro naskita en Venezuelo. En aprilo de 2021 proksimume 1,7 milionoj da venezuelaj elmigrintoj estis en Kolombio.

Kiu ankoraŭ loĝas en Venezuelo devas ĉiutage lukti por pluvivi. Tio tamen ne facilas per malpli ol kvin usonaj dolaroj monate, ĉar pro hiperinflacio oni ne povas multon aĉeti per sia salajro. Tio devigas ilin havi du aŭ tri laborojn por vivteni sian familion, kio eluzas energion kaj korpon. La venezuelanoj esperas, ke ilia lando trovos rektan vojon por solvi siajn problemojn.

Jezer DORANTE
Venezuelo

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 21.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jezer Dorante el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04