MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

FILIPINOJ

La du vizaĝoj de la survizaĝa masko

„Spirado estas pli malfacila tra la masko”, diris la filipina biciklista kolektivo Cycling Matters en sia gazetara komuniko eldonita en decembro 2020, kaj tio aludis la malavantaĝon surhavi maskon dum biciklado. „Malfacilas ĝin surhavi kun kasko kaj okulvitroj.”

Multaj manilanoj komencis uzi biciklojn, kiam la pandemio postulis limigon de moviĝado. La publika transportado ĉesis en Manilo, ĉar aŭtoritatoj hezitis trudi interpersonan distancon en la publikaj veturiloj. Tamen ne estas problemo trudi la uzon de masko. Inter multaj landoj ne nur Filipinoj devigis la uzadon de masko.

Komence jes, sed nun ...

En la fruaj tagoj de la pandemio neniu plendis pri la masko, ĉar multaj kredis, ke la tegaĵo blokos la kronviruson. Tamen, estas kreskanta movado por forigi la leĝon pri masko, ne nur ĉar homoj komencis pridubi la efikecon de la tegaĵo, sed ankaŭ pro tio, ke plian fojon konstateblis la korupteco de la registaro de Rodrigo Duterte, kaj la masko havas grandan rolon en tio.

Kroma tegaĵo

„La maskoj provizas kroman protektadon kontraŭ la kronviruso”, diras la Departemento pri Sano en sia gazetara komuniko en julio 2021.

„Kiam oni havas dutavolan protektilon kaj maskon”, diris doktoro Edsel Salvana (membro de Filipina Laborgrupo pri Kronvirusaj Variantoj) en intervjuo ĉe la loka retejo ABS-CBN News, „eĉ se la virusoj trairas ilin, vi ricevas tre malmulte da ili, kaj pro tio la eventuala malsano estas milda”.

Utila nur en malsanulejoj?

„Ne estas sufiĉa pruvo pri tio”, diris Mary Jean Lorecho (kuracisto de la Departemento pri Sano) en intervjuo ĉe la loka retejo Philippine News Agency, „ke la masko donas signifoplenan avantaĝon por evito de kontaĝoj pro kovimo en spacoj kun konvena aerumado”. Ŝi diris ankaŭ: „En aliaj lokoj kiel malsanulejoj (urĝecaj servoj kaj intenskuracado), en homplenaj spacoj – kie estas malfacile respekti la rekomenditan interpersonan distancon – kaj en lokoj, kie la aerumado ne estas sufiĉa, maskoj estas eble ankoraŭ utilaj.”

Leĝo kaj malŝato

En 2020 la Inter-Oficeja Laborgrupo por Administrado de Kontaĝaj Malsanoj (Inter-Agency Task Force for the Management of Emerging Infectious Diseases, IATF-EID) publikigis Rezolucion 88, kiu devigas ĉiujn porti maskon publike por haltigi la disvastiĝon de la kronviruso. Tamen en decembro 2021 multaj urbaj registaroj reagis por nuligi la leĝon.

Dum la prezidenta proparolanto Harry Roque diris, ke la proklamoj de la lokaj urbaj registaroj pri maskoj estas „nulaj kaj malvalidaj”, Eduardo Año – sekretario de la interna kaj loka registaro – diris, ke la proklamoj estas „ne vere nulaj kaj malvalidaj, ĉar laŭ niaj lokaj registaraj reguloj, specife sekcio 16 pri provizado de servoj kaj protekto al homoj, la lokaj registaroj rajtas leĝigi per estraraj ordonoj”. La aluditaj urbaj registaroj estas tiuj de Manilo, Dabo, kaj Iloilo.

„La situacio nun estas malsama. En 2020 estis eĉ ne unu sola vakcino, kaj niaj malsanulejaj rimedoj estis malmultaj. Konsideru nun Manilon, kiu estas en la dua urĝonivelo. Ni havas malgrandan riskon nun, do eblas tio”, li diris alude al la malkreskanta nombro de infektiĝoj en la ĉefmetropolo.

La fiasko de Pharmally

En junio de 2021 la ministrejo pri sano subskribis kontrakton kun Pharmally Pharmaceutical Corporation en valoro de 37,9 milionoj da pesoj (iom pli ol 650 000 eŭroj) por akiri maskojn.

La kompanio estas sub lupeo dum la lastaj monatoj. Ekde aŭgusto ĝi estas priesplorata de Senate Blue Ribbon Committee („bluarubanda” komitato de la filipina senato pri respondecigo de publikaj oficistoj). La esplorado tuŝas multajn aferojn, sed unu el la plej videblaj estas la demando, kial Pharmally ŝanĝis la limdatojn por uzado de maskoj. Senatanino Risa Hontiveros akiris deklaro-filmon de laboristo de Pharmally, kie li diras, ke ili ŝanĝis la limdatojn por uzado de maskoj en la stokejo de la kompanio.

„Tio estas io, kion mi ne povas nei”, diris Krizle Grace Mago al senatanoj okaze de demandado. Mago estas la ĉefa persono de Pharmally pri registaraj projektoj. En la filipina senato ŝi estis demandita pri tio, ĉu ŝia kompanio fraŭdis la registaron. Ŝi respondis: „Mi kredas, ke tio estas fakto.”

Ĉu forlasi la maskon?

Laŭ Rabindra Abeyasinghe, reprezentanto de Monda Organizaĵo pri Sano en Filipinoj, la nuligo de la leĝo pri surhavo de masko estas maloportuna. „Kiel lando vi decidis, ke maskoj estas devaj”, diris Abeyasinghe en programo de CNN Philippines The Source. „Vi ne ŝanĝu tiun pozicion nun, kiam la lando havas la plej altan nombron da infektitoj. Tio estus malĝusta mesaĝo al la popolo”.

#CourageOn kaj #PHVote komencis kampanjon „#FaceShieldChallenge” – gvidatan de Maria Ressa, Nobel-premiito pri Paco 2021 – kie homoj estas kuraĝigataj skribi „Ĉi tio estas koruptado, kiu fikse rigardas al via vizaĝo”, kiel aludo al la disputo de la registaro kun Pharmally.

La pandemio aĝas jam du jarojn. En la lastaj jaroj oni vidis, ke ĝi estas afero ne nur de sano, sed ankaŭ de politiko. Kiel ĉio en ĉi tiu pandemio, la „survizaĝa ŝildo” havas du „vizaĝojn”: ĝi estas kaj sanrilata kaj politika afero.

Jubert CABREZOS
Filipinoj


Jubert Cabrezos estas verkisto, artisto kaj poeto el la urbeto Medino en la filipina insulo Mindanao. Li loĝas en Manilo.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 16.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jubert Cabrezos el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-04