MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

FRANCIO

Historia kastelo komercas

En Francio, la kastelo Chambord [ŝanbór] estas inter la plej famaj en la luara valo. Ĝi ofte aperis en diversaj filmoj, ĉar ĝi vere aspektas fabeleca. La parko, ĝardenoj kaj kastelo kovras 5440 hektarojn. La tuto estas ĉirkaŭita de muro, kiu longas 32 kilometrojn.

Iom da historio

En 1491 la lokon aĉetis la franca reĝo Karlo la 8a. En 1519 la reĝo Francisko la 1a decidis la ekkonstruon. De tiam la kastelo apartenis al diversaj proprietuloj. Jam en 1840 la unua ĝenerala inspektoro pri historiaj monumentoj, la verkisto Prosper Mérimée, enskribis ĝin en la liston de la francaj heredaĵoj. En 1981 Unesko igis ĝin „monda heredaĵo”. Ĝi nun apartenas al la ŝtato kun jura statuso de „establo publika industria kaj komerca” (établissement public à caractère industriel et commercial, mallongigite EPIC). Konservi kastelon en bona stato kostegas, do la kastelo Chambord devas mem trovi financadon.

Financado

Evidentas, ke vizitantoj multas kaj pagas enirbileton: tio kovras kvaronon de la enspezoj. Same pagas organizanto de ekspozicioj aŭ produktanto de filmoj. Organizi spektaklojn „sono kaj lumo” (france son et lumière, nomo de dumnoktaj spektakloj en historiaj lokoj, kiuj regule okazas en Chambord ekde 1952) venigas pagantajn spektantojn. Sed tio ne sufiĉas. Nur teni la ĉirkaŭantan muron en bona stato kostas 300 000 eŭrojn jare. Restaŭri 4500 historiajn objektojn en la kastelo kostas 100 000 eŭrojn jare. Prizorgi la kastelon, ĝin purigi ktp necesigas dungadon de 100 homoj. Por financi tion, la establo Chambord iniciatis tion, kio jam funkcias en Britio de jardekoj: produkti aĵojn kun la bildo, vendi etaĵojn ktp. Se vi jam vizitis Londonon, vi certe miris pri la granda nombro da tasoj aŭ aliaj aĵoj kun la portreto de la reĝino aŭ ŝiaj familianoj. Sekve la publika establo registris logotipon kun kronita salamandro (simbolo de la reĝo Francisko la 1a) kaj cervo. Vendado alportas 18 % de la enspezoj.

Komercado

La mastrumantoj devas pripensi kion produkti por vendi. Sekve, produktiĝas mielo. Vinberujoj estis jam plantitaj en la 18a jarcento; 14 hektaroj de speco Romorantin estis replantitaj en 2015 kaj produktas vinon. La vendo enspezigis unu milionon da eŭroj en 2019. La ĝardenoj kovras ses hektarojn. Tiuj laŭ la franca stilo estis restarigitaj kontraŭ 3,5 milionoj da eŭroj danke al financado de usona mecenato Stephen Schwarzman. La anglastilaj kovras 15 000 m 2, kaj en ili planata estas biologia legomĝardeno. La ĉirkaŭanta arbaro estas ekspluatata por ŝafaroj! Familioj ĝojas enaŭtiĝi por vidi (kaj foti) aprojn, cervojn, kuniklojn, birdojn kaj aliajn bestojn, kiuj libere vivas kaj vagas en la arbaro. Artistoj uzas la falintajn kornojn de la cervoj por fabriki etaĵojn (ŝlosilringojn k.s.)

Evidente la malnovaj kromkonstruaĵoj iĝis luksa hotelo. Ĝia konstruo kostis 16 milionojn da eŭroj, reakirotaj dum la sekvantaj 50 jaroj. Hotelo alportas 7 % kaj restoracio 12 % de la tuta enspezo. Sed imagu riĉan usonanon aŭ ĉinon, kiu povas fanfaroni, ke li tranoktis en franca kastelo aŭ imagu la plezuron tranokti en ĉambro kies fenestro malfermiĝas vid-al-vide de tiu bela kastelo! Invititaj estis diversaj turismagentejoj por diskonigi la eblojn. Ni esperu, ke malgraŭ la pandemio aŭ post ĝi, la hotelo normale funkcios.

Stimuli donacojn kaj kuraĝigi mecenatojn eblas laŭ strukturo „mecenato de kompetentaj entreprenoj”, kiu alvokas ne nur al donaco sed al specifa manlaboro: ekzemple unu miliono da eŭroj alvenis por restaŭrado de la ŝtuparo.

Sekve arto kaj mono kuniras. Ni simple invitas vin viziti la luaran valon en Francio, kie multas kasteloj, kaj ne maltrafi viziton de Chambord.

Renée TRIOLLE
Francio


Renée Triolle estas emerita instruistino de la rusa lingvo kaj uzas Esperanton de 1960. Ŝi estas la unua virino iĝinta vicprezidanto de UEA, kiun ŝi reprezentis en Unesko dum 20 jaroj.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 11, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Renée Triolle el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-10-03