MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

PACMOVADO

Svislando sen armeo

Dum multaj jarcentoj la svisa ŝtato difinis sian ekziston per la slogano: „Svislando ne nur havas armeon: ĝi mem estas armeo”.

Svislando estas malgranda ŝtato. Ĝi nomas sin demokrata kun popolaj referendumoj, iniciatoj kaj politikaj partioj, kaj estas konata kiel lando de bankoj, bovinoj – kiuj donas multe da lakto – kaj ĉokolado.

Fondiĝo kaj agado

En 1982 estis fondita la pacisma grupo „Svislando sen armeo” 1, kiu subtenis popolan iniciaton por forigo de la svisa armeo. Tamen, laŭ referendumo nur 35,6 % de la voĉdonantoj emis al la forigo.

La grupo aktivis kontraŭ la aĉeto de militaviadiloj F/A-18 kaj organizis manifestaciojn kontraŭ la milito en Jugoslavio. En ĉi tiu jarcento ĝi prezentis sukcesan iniciaton kontraŭ la milita engaĝiĝo de la svisa armeo eksterlande, sed la enkonduko de civila pacoservo en Svislando malsukcesis, ĉar nur 21 % de la civitanoj subtenis ĝin. La grupo subtenis la aliĝon de Svislando al UN.

En 2013 „Svislando sen armeo” apogis referendumon, per kiu 53,8 % de la voĉdonantoj kontraŭis la aĉeton de svedaj militaviadiloj Gripen.

„Svislando sen armeo” aktivas kontraŭ deva militservado kaj privataj armiloj.

Novaj iniciatoj

En la lastaj jaroj la grupo instigas al iniciatoj kontraŭ la investo de bankoj en entreprenoj produktantaj militilojn. En 2021 post longa debato la parlamento decidis malpermesi la eksportadon de militmaterialoj al ŝtatoj engaĝiĝintaj en konfliktoj.

En 2020 50,1 % de la voĉdonantoj aprobis la aĉeton de novaj aviadiloj por la armeo.

Post la militministreja jesa decido koncerne la aĉeton de usondevena militaviadilo F-35, alianco de socialdemokrata partio – verda partio – kaj pacifistaj grupoj nun kolektadas la 100 000 subskribojn necesajn por malebligi la aĉeton.

1. Gruppe Schweiz ohne Armee (GSoA)
dirk
Dieter ROOKE
Svislando


Dieter Rooke estas emerita flegisto, eksa senatano de la ruĝa grupo en Esperanta Civito, loĝas en Faulensee/Spiez, Svislando.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 19.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Dieter Rooke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-31