PolitikoOPINIOĈu eksterlanda influo en Albanio?Io ne-kutima okazas en Albanio de unu jaro. Post regado dum ok jaroj socialistoj gvidataj de Edi Rama gajnis denove la baloton de la 25a de aprilo 2021. Ili estis forte kaj malkaŝe subtenataj de la usona ambasadorino Yuri Kim – iom strange por la demokratiaj valoroj . Laŭ la analizisto Kastriot Myftaraj, la 11an de februaro 2021 Yuri Kim renkontis la ĉefministron Rama por diskuti pri la nova registaro (du monatojn antaŭ la balotoj!) sed ne kun la ĉefo de la opozicio, Lulzim Basha1. Usona ostracismoMaje 2021 la usona ministro pri eksteraj aferoj Blinken deklaris persona non grata la eksan ĉefon de la albana demokrata partio (DP), Sali Berisha2, kaj lian familion (edzinon, gefilojn kaj bofilon), akuzante ilin pri korupto. Berisha postulis, ke Blinken prezentu pruvojn por tia decido3, konsiderata politika kondamno, sed li ricevis ĝis nun nenian respondon. Plie, li senmaskigis la korupton de la registaro kaj ties ligojn kun la mafio internacia. Alia atako kontraŭ li venis antaŭ la inaŭguro de la nova parlamento, septembre 2021, kiam Lulzim Basha, laŭ peto de la usona ambasadorino, ekskludis Berisha de la parlamenta frakcio de DP. Refondi la demokratan partionBerisha responde entreprenis potencan kampanjon ene de la partio por eksigi ties estron, aranĝante amasajn kunvenojn tra la lando. Rezulte pli ol 60 % de la DP-delegitoj subtenis lin en granda kunveno en la futbalstadiono Air Albania en Tirano, la 8an de decembro 2021, voĉdonante por la demisiigo de Lulzim Basha. Oni kreis komisionon por refondo de DP kaj iniciatis protestojn por rekapti la estradon de DP. Denove la usona ambasadorino subtenis Lulzim Basha, kun potenca apogo ankaŭ de la ŝtata polico, kiam la komisiono intencis eniri la oficejojn de DP. La protestoj daŭros. Ne nur la elektantaro demokrata estas ŝokita de tiaj malagrablaj evoluoj ene de DP sed ankaŭ la popolo, kiu suferis ĝis 1991 unu el plej teruraj diktaturoj komunismaj. Bardhyl SELIMI
korespondanto de MONATO en Albanio
1. Yuri Kim renkontis Lulzim Basha unu tagon antaŭ la balotoj por paroli pri la graveco de trankvila balotado.2. Sali Berisha rezignis la estradon de Demokrata Partio post la malvenko en 2013, tamen li plurestis membro de la estraro de DP.3. Gabriel Escobar, usona speciala sendito por Balkanio, dum intervjuo en la nacia kanalo „Novaĵoj 24” deklaris la usonan subtenon por kontraŭi korupton en Albanio, ne ekskludante la liveradon de „pruvoj, dosieroj, datumoj”, se la albana justico esploros la aferon de la iama ĉefministro Berisha kaj lia familio.
|