Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Eseoj

ARMIL-ŜAKRADO

Ĉu Meksiko kaj Usono devas kunlabori?

En aŭgusto de 2021 la meksika registaro iniciatis civilan proceson antaŭ federacia kortumo de Usono kontraŭ 11 entreprenoj produktantaj kaj vendantaj armilojn en Meksiko. La kialo: la komercaj praktikoj de tiuj entreprenoj estas konsiderataj kiel neglektemaj kaj kontraŭleĝaj. Malgraŭ tio, ke laŭ kelkaj analizoj ĉi tiu „ne antaŭe spertita” proceso ne havos juran konsekvencon, tamen ja la proceso mem povas esti utila: ĝi metis la temon pri armiloj en la fokuson de la publika debato en ambaŭ landoj kaj certe levos plurajn demandojn. Dume ĉi tie ni fokusiĝu pri la respondo al tiu pri la dulanda kunlaboro en la batalo kontraŭ armil-ŝakrado. Al ĝi mi proponas du respondojn.

Ne ni respondecas

Por paroli pri la kialo ne kunlabori oni povas mencii la opiniojn, okaze de la proceso, de usona ĵurnalisto el konservativa komunikilo Bearing Arms, kiu cetere estas parto de pli granda movado por defendi la rajton de usonaj civitanoj porti armilojn. En sia artikolo li diras, ke nek fabrikistoj, nek vendistoj respondecas pri tio, ke krimaj organizaĵoj aĉetas iliajn armilojn. De la momento, kiam ili principe ne kontraŭleĝe vendas la armilojn en la usona teritorio, ilia ago ne difinas, kion la aĉetintoj faros per ili. Por li, la problemo estas korupto, kaj li memorigas, ke Meksiko havas longan historion tiurilate.

Li asertas ankaŭ, ke la meksika registaro volas kulpigi Usonon pri siaj propraj problemoj. Li diras, ke la meksikaj aŭtoritatoj ne volas agnoski, ke ekzistas sistemaj problemoj enlande, kiuj helpis la kreskadon de perforto. Verŝajne la ĵurnalisto referencas ĉi tie ne nur korupton, sed aliajn sociajn problemojn, kiuj enradikiĝis en Meksiko.

Ĉefe usonaj armiloj

Aliflanke, por paroli pri la jesoj al tiu kunlaboro, oni unue menciu la datumojn donitajn de la meksika registaro pere de la proceso-dokumentaro. Oni scias, ke armiloj venantaj de Usono al Meksiko kaŭzas perforton en Meksiko. El la armiloj tie uzataj de krimuloj inter 70 kaj 90 % venas de Usono laŭ oficialaj datumoj. Dum la lastaj jaroj perforto estas parto de la ĉiutaga vivo por milionoj da meksikanoj, kiuj suferas pro la tiel nomata „milito kontraŭ drogŝakrado”.

Dulanda problemo

Due, oni parolu pri la ligo inter konsumado de drogoj kaj ŝakrado de armiloj. Estas fakto, ke ekzistas krimaj organizaĵoj en Meksiko, kiuj vendas drogojn. La fakto, ke ili akiras pli bonajn armilojn, faciligas la ŝakradon de tiuj drogoj al Usono, kiu estas unu el iliaj plej grandaj konsumantoj. Vole-nevole tiu ligo montriĝas esti forta dulanda kaj internacia problemo.

Mia konkludo estas, ke, malgraŭ la malbona takso de kelkaj analizoj pri la sukceso de la proceso, tiu okazo jam povas levi plurajn demandojn rilate al la necesa kunlaboro inter najbaraj landoj pro ilia respondeco. Kunlaboro evidentiĝas esti ege necesa, ĉefe kiam okazaĵo kiel pandemio montris jam al ni ĉiuj, ke ni bezonas pensi grupnivele kaj ne individu-nivele por transvivi eventojn, kiuj riskas la vivon de niaj komunumoj.

David LÓPEZ-RUEDA
Meksiko


David López-Rueda estas lingvo-instruisto kaj tradukisto loĝanta en la nord-orienta parto de Meksiko.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 06, p. 26.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de David López-Rueda el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-05-07