EkonomioBELGIOFinancaj zorgoj por ValonioBelgio estas federacia lando. La regionoj (la flandra, la valona kaj la brusela ĉefurba regiono) havas propran registaron kaj ankaŭ respondecas pri siaj financoj, krom por la specifaj respondecoj de la federacia registaro. La valona ŝuldo kreskis dum pli ol dek jaroj (vidu tabelon 1). Kiel ĉie en la okcidenta mondo, pro la kronvirusa epidemio la regiono devis elspezi grandajn sumojn por subteni la ekonomion. Nun la deficito en la jara buĝeto atingas danĝeran nivelon. Sen drastaj rimedoj, oni taksas, ke la deficito altiĝos en 2026 al 46 miliardoj da eŭroj, kio egalas al preskaŭ la trioblo de la jaraj enspezoj. Sekve de la deficitoj Valonio nuntempe pagas 600 milionojn jare pro rento, en periodo, kiam la rentonivelo ege malaltas. Valonaj registaroj provis diversajn projektojn por revigligi la ekonomion, kiuj jam havis favorajn efikojn. Tio tamen ne sufiĉis por ŝanĝi la deficitan tendencon. MalhelpojValonio spertas diversajn malhelpojn. Nur unu kvinono de la entreprenoj okupiĝas pri eksporto. En oktobro/novembro 2021 la loĝantaro proksimiĝis al monda rekordo de infektitoj. La meza enspezo malplias je 15 % kompare kun Flandrio, kaj la senlaboreco plias. La transportstrukturoj estas pli kompleksaj ol en Flandrio, sed ankaŭ malpli prizorgataj. Aldoniĝis nekredeblaj zorgoj en 2021 pro la inundoj en Belgio kaj Germanio. La brita organizaĵo Christian Aid taksas ĝin la due plej multekosta katastrofo en la mondo en 2021. Precipe en orienta Valonio, la ruinigoj pro la akvotorentoj postlasos spurojn dum jaroj. La asekurkompanioj malfermis 63 000 dosierojn pri damaĝoj por sumo de 2,1 miliardoj da eŭroj. 23 000 domoj, 220 pontoj kaj 100 km da vojoj detruiĝis. 41 homoj mortis. La veterprognozistoj ja avertis, sed eble iuj instancoj nesufiĉe rapide alvokis al evakuado. Post la katastrofo evidentis, ke la komunumoj ne disponas pri la necesa infrastrukturo por forpreni tunojn da fatraso. 14 000 familioj ne plu havis loĝlokon. Ĉe 20 000 mankis elektro aŭ gaso aŭ trinkakvo. Feliĉe la bildoj tiom trafis, ke alvenis miloj da volontuloj, eĉ ĝis en 2022, precipe el Flandrio, por laŭeble rebonigi per disdono de nutraĵoj, alporti materialojn por helpi en la rekonstruado kaj kuraĝigi senesperulojn. La trafitaj domoj ankaŭ suferas pro akvosaturitaj muroj, dum daŭris duonjaron por ĉie redisponigi gason kaj elektron. Tian kataklismon Valonio ne povas ripari. Ĝi petis helpon de la federacia registaro kaj ricevis prunton de 1,2 miliardoj da eŭroj. Ĉar temas pri prunto, tio signifas, ke iam oni devos repagi la ŝuldon. Sed pro la klimatŝanĝiĝoj spertuloj avertas, ke tia unika fenomeno plej verŝajne pli kaj pli ofte ripetiĝos, mezume ĉiun 20an jaron. Tio necesigos grandajn strukturlaborojn en la riveroj. Ĉi-rilate ne jam ekzistas detala studo, sed en unua kostotakso oni parolas pri 3 miliardoj da eŭroj. Redukti la deficiton je 1 %Do evidentas, ke regas granda timo. La gvidantoj kunvokis grupon de financaj spertuloj. Ili konsilis jenan eblan solvon: reduktu la deficiton je unu procento ĉiujare. Spontanee oni povus pensi, ke la forigo de deficito tiel daŭros ankoraŭ jarcentojn. Sed la fakuloj kalkulis, ke per sistema respekto de tiu regulo ekde 2026 okazos esenca ŝanĝo, tiel ke la deficito pli kaj pli rapide malkreskos (vidu tabelon 2). La valona ministro pri financo ankaŭ jam difinis, ke oni sisteme kaj rigore esploru ĉiun elspezon pri ebla redukto aŭ nuligo. Oni esperu, ke la valonoj sukcesos en tiu procedo, sed la vojo estos ege malfacila kaj por la politikistoj kaj por la loĝantoj. Sendube ankoraŭ venos stumbloj pro internaj politikaj premoj. La valona ministro pri financoj, Jean-Luc Crucke, demisiis pro tensioj kun sia partiestro. Kaj tro fruas por scii, ĉu la anstataŭanto konservos la proponitan doktrinon. Ivo DURWAEL
Belgio
|