Al la versio por poŝtelefonoj
MONATO
Serĉi en MONATO

Politiko

OPINIO

Kazaĥio: ĉu frateca milita helpo? Apenaŭ.

Kazaĥio estis longe konsiderata kiel „insulo” de stabileco en postsovetia Azio. Danke al siaj vastaj kuŝejoj de mineralaj riĉaĵoj, ĝi estas ekonomie grava partnero de multaj landoj tra la tuta mondo. Tamen, en kelkaj tagoj en ĉi tiu nova jaro ĝi ŝanĝiĝis pli ol en tridek jaroj de la sendependeco, kiun ĝi akiris per la disfalo de Sovetio en 1991. Tiu ĉi kruela dramo, kiu kaŭzis dekojn da mortintoj, centojn da vunditoj kaj milojn da arestitoj kaj enkarcerigitoj kaj transformis kelkajn urbojn en batalkampojn, havas plurajn kaŭzojn.

Malkontenteco

Unue, la baza kaŭzo de la pacaj sociaj protestoj de la loka loĝantaro estis duobligo de la prezo de likva petrolgaso, kiu estas la ĉefa brulaĵo de aŭtomobila transporto en Kazaĥio. Due, alta inflacio forte trafis la vivon de simplaj kazaĥoj, kies averaĝa monata salajro estas malpli ol kvincent eŭroj. Trie, frustriĝo pri la maljusta distribuo de la riĉeco – nur riĉaj magnatoj profitas el la vastaj rezervoj de petrolo, tergaso, uranio kaj valormetaloj. Simple dirite kaj uzante oksimoron, Kazaĥio estas do malriĉa riĉa lando. Kvare, la malemo de la malnovaj post-sovetiaj aŭtokratoj rezigni siajn poziciojn.

Eksprezidanto Nursultan Nazarbajev regis Kazaĥion per fera mano dum preskaŭ tri jardekoj. En 2019 li tamen transdonis la postenon de prezidanto al iama karierdiplomato Kasim-Ĵomart Tokajev1, sed la ŝlosilajn levilojn de politika kaj ekonomia potenco tenis sub sia povo, enoficigante siajn homojn en ĉiujn gravajn poziciojn de ŝtata potenco.

Ĉu „frateca” helpo?

Plejparto de la politikaj analizistoj opinias, ke la protestoj de la loka loĝantaro eksplodis spontanee kiel reago de malsupraj sociaj tavoloj. Kvankam multaj detaloj de la protestoj estas obskuraj, oni povas supozi, ke la okupado de la flughaveno, atakoj al militaj konstruaĵoj kaj senbrida rabado estis kaj ankoraŭ estas potencbatalo inter la klanoj de la antaŭa prezidanto Nazarbajev kaj la nuna prezidanto Tokajev.

Laŭ prezidanto Tokajev la partoprenantoj de la protestoj estas eksterlandaj internaciaj teroristoj, instruitaj eksterlande, el meza Azio, Afganio kaj Proksima Oriento. Pro tio li petis senprokrastan helpon de la Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco (OTKS)2. Kvankam la protestoj estis ekskluzive interna afero de Kazaĥio, OTKS tuj sendis soldatojn el Rusio, Armenio, Belorusio, Kirgizio kaj Taĝikio kaj poste informis la Sekurecan Konsilion de Unuiĝintaj Nacioj (UN) pri sia armea operaco.

Motivado de decido

Moskvo nomis la tumultojn kaj protestojn ekstera provo rompi la sekurecon kaj integrecon de la ŝtato per perfortaj rimedoj. Estas evidente, ke tia klasifiko de la situacio en Kazaĥio kiel ekstera agreso kun terorismaj elementoj nur kreis taŭgajn laŭleĝajn antaŭkondiĉojn, por ke Rusio kaj ĝiaj aliancanoj aktivigu artikolon 4 de la Traktato, lige kun sendado de armea helpo al Kazaĥio3. Per aliaj vortoj, la statuto de OTKS ebligas uzi tiuokaze helpon de la aliancanoj, kaj milita helpo konformas ankaŭ al artikolo 51 de la Ĉarto de UN pri kolektiva sindefendo. Sed en ĉi tiu okazo Tokajev ne menciis eĉ unu konkretan fakton pri eksterlanda interveno kaj agreso.

En la pasinteco ankaŭ Kirgizio kaj Armenio petis militan helpon, sed OTKS ne plenumis iliajn postulojn, ĉar ne estis plenumita la specifa kondiĉo de armea atako el eksterlando4.

Nova elemento

La decido de Rusio kaj OTKS milite interveni en Kazaĥio estas nova elemento por solvado de enlandaj politikaj konfliktoj en la postsovetia spaco. Tio povas reflekti ne nur la timon de kazaĥaj elitoj pri neregeblaj ekonomiaj kaj politikaj ŝanĝoj en la lando, sed ankaŭ la klopodojn de Rusio malhelpi ripeton de la ukraina scenaro. La eblo, ke etne heterogena Kazaĥio en la areo inter Rusio, Ĉinio kaj malstabila Afganio deturnus sin de Rusio, estas nuntempe tre neverŝajna.

Diplomatia sindeteno

La situacio en Kazaĥio kaŭzis internacian maltrankviliĝon, sed ĉiuj nuntempaj deklaroj de mondaj politikistoj kaj diplomatoj estis nur varmetaj kaj postulas sindetenon kaj dialogon. Ankaŭ Eŭropa Unio (EU) pere de sia Alta Reprezentanto por la komuna ekstera kaj sekureca politiko, Josep Borrell, alvokis al dialogo de ĉiuj flankoj.

Perspektivoj

La varmeta respondo de la internacia komunumo al la interveno en Kazaĥio nur konfirmas la dominantecon de Rusio en meza Azio, kio povas influi ankaŭ la eksteran politikon de najbaraj landoj (Uzbekio kaj Turkmenio) en la proksima estonteco. Moskvo provas ne nur konservi sian eksterlandpolitikan influon al sia strategia suda najbaro, sed ankaŭ plifortigi sian pozicion kiel la ekstera garantianto de sekureco en meza Azio (kiam Usono forlasis Afganion) kaj plialtigi la aŭtoritaton de OTKS en la postsovetia regiono.

Moskvo havas liberan spacon ne nur por la novaj ekonomiaj interesoj de Rusio en Kazaĥio, precipe en la kampo de gasindustrio (projekto de rus-ĉina gasodukto) kaj kosma esplorado (Kosmodromo Bajkonur), sed ankaŭ por subteno de la interesoj de la rusa minoritato, ĉirkaŭ kvinono de la kazaĥa loĝantaro. Do, Kazaĥio povas esti en estonteco alia rusa vasala ŝtato post Belorusio, absolute dependa de Rusio.

haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
1. Tokajev, porrusa politikisto, kiu studis en la moskva Ŝtata Instituto de Internaciaj Rilatoj, estis, interalie, ministro pri eksterlandaj aferoj de Kazaĥio en 1994-1999 kaj 2002-2007.
2. La Organizaĵo de la Traktato pri Kolektiva Sekureco estis fondita en 1992, oficiale registrita ĉe la sekretariato de UN la 1an de novembro 1995. Ĝiaj membroj estas Armenio, Belorusio, Kazaĥio, Kirgizio, Rusio kaj Taĝikio. La ĝenerala sekretario de OTKS estas Stanislav Zas el Belorusio.
3. Ankaŭ Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO) havas similan artikolon. NATO uzis ĉi tiun artikolon la unuan fojon en septembro 2001, respondante al la terorismaj atakoj kontraŭ la Mondkomerca Centro kaj la sidejo de la Usona Departemento de Defendo, Pentagono.
4. OTKS ne intervenis en la interetnaj konfliktoj en la sudo de Kirgizio (2010) kaj en la konflikto inter Armenio kaj Azerbajĝano por Montara Karabaĥo (2020). (red.)

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 03, p. 8.

MONATO volas kontribui al la socia debato pri aktualaj temoj. Ĉar laŭ nia opinio gravas aŭdi plurajn voĉojn, ĝi regule aperigas opinio-tekstojn. Ĉiu aŭtoro verkas propranome kaj sola respondecas pri la enhavo de sia teksto.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-02-19