PolitikoUNUIĜINTAJ NACIOJFinancaj kontribuoj kontraŭ voĉdonrajtojLa 12an de januaro 2022 António Guterres, ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN), anoncis en letero al Abdulla Shahid, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN, ke ok membroŝtatoj (Antigvo kaj Barbudo, Gvineo, Irano, Respubliko Kongo, Papuo-Novgvineo, Sudano, Venezuelo kaj Vanuatuo) perdis sian voĉdonrajton en la Ĝenerala Asembleo. La suspendo tuj ekvalidis. KialojArtikolo 19 de la Ĉarto de UN deklaras, ke membro, „kiu malfruas en la pago de sia financa kontribuo al la Organizaĵo, ne rajtas voĉdoni en la Ĝenerala Asembleo, se la nepagita sumo egalas aŭ superas la kontribuon ŝuldatan de ĝi por la du kompletaj pasintaj jaroj. La Ĝenerala Asembleo tamen povas permesi al tia membro partopreni en la voĉdonado se ĝi konstatas, ke la nepago estas kaŭzita de cirkonstancoj nedependaj de la volo de la membro.” Tiurilate la Ĝenerala Asembleo decidis, ke el la supre menciitaj landoj nur tri afrikaj ŝtatoj konservos la voĉdonrajton: Komoroj, Santomeo kaj Principeo kaj Somalio. ŜuldantojLaŭ la letero de la ĝenerala sekretario de UN, la minimumaj pagoj estas 39 850 761 usonaj dolaroj por Venezuelo, 18 412 438 usonaj dolaroj por Irano kaj 299 044 usonaj dolaroj por Sudano. Ĉiu el la aliaj kvin landoj devas pagi malpli ol 75 000 usonajn dolarojn por renovigi sian voĉdonrajton. Irano jam perdis siajn voĉdonrajtojn en januaro 2021. Ĝi reakiris ĝin en junio de la sama jaro, post minimuma ŝuldo-pago. Tiutempe, Irano kritikis Usonon pro konservado de sankcioj, kiuj malhelpis al ĝi disponi pri miliardoj da dolaroj en eksterlandaj bankoj. KontribuantojEl 193 membroŝtatoj al la buĝeto de UN plej multe kontribuas Usono (22,00 % de la buĝeto), sekvas Ĉinio (15,25 %), Japanio (8,03 %) kaj Germanio (6,11 %). La kontribuoj de ĉi tiuj kvar landoj reprezentas pli ol 50 % de la buĝeto de UN. Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio
Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Li esperantistiĝis kiel memlernanto en 2010.
|