ArtoAMO KAJ ARTOLa mistero pri la blankaj konvalojIvan K. Ajvazovskij estas aŭtoro de pli ol 6000 pentraĵoj, kiujn li surtoligis laŭ memorkapablo. Li diris: „Pentranto, kiu nur kopias naturon, fariĝas ĝia sklavo. Moviĝon de vivantaj medioj – puŝblovon, fulmojn – ne eblas pentri.” Rigardante liajn pentraĵojn malfacilas imagi, ke ilin kreadis homo. La 17an de julio 1817 en la libro de naskiĝoj kaj baptoj de armena preĝejo en la urbo Feodosija (Krimeo) estas enskribo: „Naskiĝis Hovhanes, filo de Gevork Ajvazjan kaj Hripsime”. La pentrarta talento aperis ĉe Hovhanes jam en infaneco. Bedaŭrinde liaj infanaj pentraĵoj ne konserviĝis, ĉar ili estis faritaj sur marsablo. Marie TaglioniEn 1837 Rusio atendis kun kortremeto la alvenon el Italio de la baletistino Marie Taglioni. Akiri biletojn al ŝiaj spektakloj apenaŭ eblis. Eĉ caro Nikolao la 1a, amanto de baleto, ne kaŝis sian admiron. La konatiĝo de studento de la Imperia Akademio de Belartoj kun Marie do okazis hazarde. Ŝia veturilo ektuŝis lin, kaj li falis. Marie kunportis lin ĝis lia hejmo kaj sekvan tagon transdonis al li biletojn por la spektaklo La Sylphide (La silfo). Tiel komenciĝis ilia amromano. Eksciinte, ke Marie pasigos printempon kaj someron en Italio, Ajvazovskij rapidis al ŝi. Ili plezure pasigis tempon en Venecio. Tie ŝi daŭrigis dancadon sur scenejo, li sian pentradon. Unuan el liaj sukcesoj, lian pentraĵon Ĥaoso, deziris aĉeti eĉ papo Gregorio la 16a. Eksciinte pri tio, Ajvazovskij donacis ĝin al li. Tiu nobla gesto ege plaĉis al la papo, kaj li persone premiis lin per ora medalo. Iun tagon Ajvazovskij konfesis pri sia amo al Marie kaj petis ŝin fariĝi lia edzino. Inter ili estis 13-jara aĝdiferenco. Eble tiu fakto, eble ega korinklino al scenejo poiomete malproksimigis ilin. Kaj Marie, dum iu Palma Dimanĉo, donis al li sian rozkoloran baletan ŝueton kaj diris: „Tiu ŝueto piedfrakasis mian amon. Prenu ĝin por memoro kaj revenu Rusion, tie estas via vivo. Vian virinon vi nepre renkontos.” En la paska tago Marie Taglioni ricevis dokumentojn de notario pri donaco de Ajvazovskij. Ĝi estis pompa palaco, adiaŭa donaco de Ajvazovskij, kavaliro de rompita koro. Julia GravesEn 1842 Ajvazovskij ricevis oran medalon de la Pariza Belarta Akademio kaj en 1843 la titolon de akademiano de la Florenca Akademio. Sed eĉ plia titolo, tiu de ano de la Amsterdama Akademio de Belartoj, ne malhelpis al li reveni patrujon. Li estis 27-jaraĝa, kiam li ricevis la titolon de akademiano de la Peterburga Akademio de Belartoj. El Peterburgo, tamen, li revenis al sia amata Feodosija, ĉe la Nigra Maro. Ajvazovskij estis enviinda fianĉo. Kaj ĉiuj estis surprizitaj, kiam kiel edzinon li elektis guvernistinon de siaj lernantinoj, la anglinon Julia Graves [grejvz]. Ilia edziĝsolenaĵo okazis en armena preĝejo kun festo ege pompa: tapiŝoj el vivantaj floroj, konkursado de ĝigitoj 1, iluminado sur ŝipoj. En tiu geedzeco naskiĝis kvar filinoj. Dum tiu periodo Ajvazovskij estis tre feliĉa, li multe pentris. La plej fama pentraĵo Naŭa ondo kreiĝis dum kvin tagoj. En 1856 la familio veturis Francion. Dum tiu vintro li pentris 25 pentraĵojn. Danke al la estimo de imperiestro Napoleono la 3a, sur la surtuto de Ajvazovskij ekbrilis ordeno de Honora Legio. Bedaŭrinde Julia ne ŝatis longan tempon loĝi en Feodosija. Ŝi enuis en la provinca urbeto. Ŝi ŝatis akceptojn en pompaj palacoj kaj, krome, antaŭpensis pri la estonteco de siaj filinoj. Iun tagon ŝi ne revenis hejmen de restado en Peterburgo, kaj la familio disfalis. Al ĉiuj kvar filinoj Ajvazovskij donacis po unu palacon en Krimeo. Anna Burnazjan-SarkisovaLa dua edzino de Ajvazovskij iĝis Anna, juna vidvino de negocisto Sarkisov. Ajvazovskij estis 65-jaraĝa, Anna 25. En ilia hejmo aperis varmo kaj komforto. Tiu amikema familio multe faris por sia urbo. Ili donace konstruis en Feodosija urban akvodukton, malsanulejon kaj lernejon, kelkajn preĝejojn, fondis arkeologian muzeon kaj bildgalerion. La urbanoj tre estimis Ajvazovskij kaj donis al li la titolon „Honora civitano de Feodosija”. Ajvazovskij havis dek nepojn. Unu el ili, Aleksander (Latri), estis adoptita de Ajvazovskij kaj tenis lian familinomon. La blankaj konvalojFeodosija, la 2an de aprilo 1900, en la mateno de Palma Dimanĉo. Ĉe la enirejo staras kuriero kun blankaj konvaloj en korbo. „Kie mi vidis ilin antaŭe?” provis ekmemori Ajvazovskij. Tiun rigardon eksentis Anna. Ŝi diris: „Jam multajn jarojn en la sama tago vi ricevadas tiujn blankajn konvalojn. Kiu sendas ilin al vi?” La 18an de aprilo li sidis antaŭ novkomencita laboro ... Li mortis la 19an de aprilo (la 2an de majo laŭ la nova stilo). Li estis 82-jaraĝa. Ĉe tomba baraĵo staranta maljunulo diris: „Al kiu mi portu florojn de Trubeckoj?” Marie Taglioni, antaŭ sia forpaso, petis sian filinon (ŝi estis la edzino de grafo Trubeckoj), ke ĉiun Palman Dimanĉon ŝi sendu al Ajvazovskij blankajn konvalojn, memore pri tiu tago, kiam ŝi donacis al li sian rozkoloran ŝueton kaj rifuzis lian proponon, kvankam ŝi amis dum la tuta vivo nur lin. Reveninte hejmen, Anna deprenis tiun ŝueton de la skatolo kaj metis ĝin en fornon, forigante la lastan baron inter ŝi kaj senlime amata homo, kvankam forpasinta. Sur la tomboŝtono de Ajvazovskij armenlingve estas ĉizita la frazo „Naskiĝinta mortema – lasis pri si senmortan memoron”. 1. Ĝigito: kuraĝa, heroeca, eltenema rajdisto, kiu povas perfekte uzi armilojn. Historie ĝigitoj vivis en Kaŭkazio kaj Centra Azio. Rekta traduko de tiu vorto el tjurkaj lingvoj estas junulo, bravulo.Lida ELBAKJAN
Armenio
|