PolitikoTURKIOErdoğan ne ŝatas proverbojnEn Turkio eblas kritiki la registaron, sed en malliberejo. La anatolia ĉefprokurorejo startigis pro „insultado de la prezidanto” enketon pri parolo de la ĵurnalistino Sedef Kabaş, kiu estis noktomeze arestita. Sedef Kabaş, kondukite al la istanbula juĝejo en Çağlayan, rifuzis la akuzon kaj postulis sian liberigon. Ŝi diris: „Mi jam faris deklaron pri tio ĉe la prokuroro. En mia parolo en la televidkanalo mi menciis proverbon, kiun mi neniel ŝanĝis.” La tribunalo deklaris, ke ŝia ago estas kvalifikita formo de krimo, kaj estas forta suspekto, ke la krimo estas kontraŭ la prezidanto Erdoğan. Ĉar la limoj de la puno laŭleĝe estas altaj, estas alta probableco, ke ŝi forkuros. Pro tio ŝi estis arestita. En televida programo Sedef Kabaş diris, „Estas fama diraĵo: ‚kronita kapo fariĝas pli saĝa’. Sed ni vidas, ke tio ne estas vera. Ekzistas alia diro kontraŭe. ‚Se bruto eniras palacon – oni diras – ĝi ne fariĝos reĝo, sed la palaco fariĝos stalo.’” Vasil KADIFELI
Turkio
Laŭ la artikolo 299 de la turka krima kodo „(1) Ĉiu, kiu insultas la Prezidanton, estas punata per malliberigo de unu jaro ĝis kvar jaroj. (2) (Amendo: 29/6/2005 – 5377/35-a art.) En la okazo, ke la krimo estas farita publike, oni pliigas la punon je sesono. (3) Procesigo pro ĉi tiu delikto estas submetita al la permeso de la justicministro.”
|