MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Scienco

NOMENKLATURO

Restaŭri indiĝenajn nomojn en taksonomio

Du nov-zelandaj akademianoj proponas ŝanĝojn koncerne la regulojn pri la nomado de organismoj, precipe bestoj, plantoj, algoj kaj fungoj. Profesoro Len Gillman kaj doktoro Shane Wright volas, ke sciencistoj agnosku la kontribuon de indiĝenaj popoloj al scienco.

Tradicie taksonomoj emfazas la unuajn oficiale publikigitajn nomojn prefere al jam antaŭe ekzistantaj indiĝenaj nomoj. Gillman kaj Wright (aŭtoroj de lastatempa faka artikolo Restoring Indigenous Names in Taxonomy) argumentas, ke jam estas tempo por adapti la protokolojn kaj laŭeble favori indiĝenajn nomojn. Kiam biologoj enkondukas novan specian nomon, ili ofte ignoras delonge uzatajn indiĝenajn nomojn. Tamen ekzistas iuj esceptoj, en kiuj oni jam utiligas indiĝenajn nomojn. Ekzemploj estas la arboj Beilschmiedia tawa en Nov-Zelando, Couratari tauari en Amazonio kaj Colophospermum mopane en Sud-Afriko.

Aŭtoritatoj en multaj landoj emas restarigi indiĝenajn nomojn por geografiaj elstaraĵoj, kaj la scienca komunumo tiel agnoskas la indiĝenan scion, precipe pri ekosistema mastrumado. Taksonomoj pli kaj pli konsultas indiĝenajn popolojn pri la nomoj kaj emas uzi indiĝenan lingvaĵon por nove priskribataj taksonoj (t.e. nomenklaturaj unuoj uzataj en la klasifikado de vivuloj).

Laŭ la aktualaj taksonomiaj kodeksoj, indiĝenaj nomoj ne havas prioritaton malgraŭ tio, ke ili fojfoje implicas scion pri formo, uzo, distribuo kaj ekologio. Daŭra taksonomia reviziado ofte rezultigas akumuladon de pluraj sinonimoj. Ekzemple, la specia nomo por la nov-zelanda arbo Prumnopitys taxifolia havas kvin sinonimojn, el kiuj unu, matai, baziĝas sur la indiĝena nomo, kiu ekzistas kaj restas senŝanĝa jam de jarcentoj. Ankaŭ pri Colophospermum mopane, la longdaŭra uzado de la indiĝena nomo restis stabila.

Evitinda konfuzo

Alia problemo estas, ke multaj neparencaj specioj povas havi la saman specian nomon. Ekzemple, colensoi estas la nomo de almenaŭ 19 plantaj specioj, 2 birdaj specioj kaj 2 fungoj en Nov-Zelando. Tio okazas, kvankam multaj el tiuj specioj havas bone konatan indiĝenan nomon, kies uzado helpus eviti konfuzon. Estis kutime pasintece nomi taksonon laŭ la nomo de iu patrono, kolego aŭ dungisto, kiu estis for de la lando. Kelkaj nomoj estas ofendaj: diversaj specioj en Afriko estas nomitaj laŭ la malestima vorto kaffir (afrika nigrulo), ekzemple la fruktarba specio Harpephyllum caffrum. Tiaj epitetoj donas nenian morfologian aŭ ekologian informon. Ili nur memorigas pri eksmoda pensmaniero kaj ŝajnas insultaj en la moderna kunteksto.

Antaŭeco

Ŝanĝi la taksonomiajn kodeksojn donus la eblon al speciaj nomoj, kaj nomoj ĉe ajna taksonomia nivelo, reflekti sian gravecon por indiĝenaj popoloj. Ekzemple, unu el la plej gravaj genroj de fiŝoj por nutrado inter la amazonianoj estas Cichla (kun la vaste konata nomo tucunare). Aŭ la genro aŭ unu el ĝiaj multaj konataj specioj povus porti tiun nomon, kaj tio konfirmus la gravecon por la indiĝenoj de la regiono.

Gillman kaj Wright antaŭvidas iujn regul-ŝanĝojn por kuraĝigi retrospektivajn nomŝanĝojn, surbaze de antaŭeco, por alpreni jam ekzistantajn indiĝenajn nomojn. La unua paŝo estu diskuto inter sciencistoj kaj indiĝenaj popoloj pri la meritoj (aŭ malmeritoj) de ilia propono. La sekva fazo estu prezenti formalajn proponojn al Internacia Botanika Kongreso por algoj, fungoj kaj plantoj, kaj al Internacia Komisiono pri Zoologia Nomenklaturo por bestoj. Meĥanismo estas bezonata, por ke indiĝenaj popoloj povu prezenti proponojn celantajn alprenigi la plej malnovajn nomojn por specifa taksono.

Gillman kaj Wright taksas, ke la nombro de taksonoj tra la mondo, kiuj estas tiel konsiderotaj, estas malalta, sed la proponitaj ŝanĝoj realigos gravan paŝon por konfirmi la kontribuon de indiĝenaj kulturoj al nomado kaj scio. Ili ja antaŭvidas, ke la nomoj de la nov-zelanda arba specio Prumnopitys taxifolia iĝu Prumnopitys matai, la orientafrika apudrivera specio Breonadia salicina iĝu Breonadia matumi, kaj la nord-amerika decidua arbo, Diospyros virginiana, iĝu Diospyros pessamin.

dero
Donald ROGERS
korespondanto de MONATO en Nov-Zelando


Donald Rogers estas specialisto pri nomenklaturo kaj kunlaboranto de PIV. Li daŭrigas la esperantan fasadon de LibreOffice kaj redaktas la esperantan fak-vortaron ĉe puzzlefoundry.com.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 10, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Donald Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-09-05