MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Lingvo

Ĉevalbatalo en proverbar-arbaro

Kompreni proverbojn ne ĉiam estas facile kaj en Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Mi provos doni al vi ideon pri la afero. En la Oklingva Proverbaro 1 fare de Ludoviko Zamenhof kaj Marko Zamenhof estis paragrafo, kiu ĉikanis kaj hantis min. Mi ĉi-sube rakontos, kiel mi trovis la respondojn!

La batalkampo

Dum la multlingveco kaj paraleligo – same kiel la temindikoj de la paragrafoj en nia proverbaro – konsiderinde helpas kaj eĉ necesas por vere elkompreni la esperantajn proverbojn, ili tamen ne ĉiam liveras klaran kaj definitivan nuancon! Ankaŭ inter la nacilingvaj proverboj troviĝas iuj, kiuj estas malfacile kompreneblaj. Ili fojfoje supozigas iun kromkonon, iun krominformon. Tion mi spertis, dufoje, en paragrafo 81, kiu laŭ la esperanta kaj laŭ la rusa titolo pritraktas „bati/bato”. Fakte oni povas esti kontenta nur, kiam oni sentas harmonian fluon de la tekstoj en ĉiuj el la kvin lingvoj, kiam oni sentas, ke ĉio harmonias, ke ne plu estas iu ajn kontraŭado inter la diversaj lokucioj. Tamen, en la komenco, mi vidis nur tre supraĵan rilaton inter la kvin paragrafoj.

Ni citu la tekstojn: 81. Бьют не по годам, а по ребрам. – Po to biją, żeby bolało. – L'âge n'est fait que pour les chevaux. – Wie der Schelm, so die Prügel. (Oni batas ne sur aĝo, sed sur la ripoj – Tial ili batas, por ke doloru – La aĝo estas farita nur por ĉevaloj – Kia la netaŭgulo, tia la batado). La aldonaj proverboj esperantaj de Ludoviko: „Oni batas per vipo, por ke sentu la ripo. / Oni batas ne la aĝon, sed la vizaĝon.”

Franca teksto

La franca teksto ŝajnis al mi iom stranga. Francoj certigis al mi, ke, kiel mi trovis en klarigaj tekstoj, oni uzas la frazon en du sencoj, unue por trankviligi maljunulojn, sugestante, ke gravas ne aĝo, sed nur la sansituacio, alivorte ke oni ne zorgu pri aĝo, se oni sentas sin sana kaj bonstata; kaj due por admoni kaj riproĉi junulon, kiu antaŭ maljunuloj komencas babilaĉi pri aĝo, do kun la signifo: oni ne parolu pri aĝo kaj aĝiĝo antaŭ maljunuloj. Sed tio absolute ne klarigas, kial oni altiras ĉevalojn en la diraĵon. Mi supozis, ke povus temi pri vortludo, kio ne maloftas en proverbaroj.

Multjara okupiĝo pri proverboj instruis al mi, ke ekzistas tre multaj tiaj lokucioj por admoni iun, ke li tro ofte uzas iun vorton. Ekzemplo estas „Se la ĉielo falus al tero, birdokaptado estus facila afero”, kiu estas uzata ne kiel kutima proverbo, sed kiel admona frazo al iu, kiu daŭre „se-as”. Mi do supozis, ke devus ekzisti iu ajn „ilo rilate ĉevalojn”, ilo, kiu nomiĝu „aĝo” aŭ simile.

Kaj jes, unu el miaj francaj amikoj, kiu kutimas konsulti multajn enciklopediojn kaj tiajn verkojn, trovis, ke ekzistas tia ilo, nome „age” (senĉapela vorto, kvankam fojfoje erare notita kiel ĉapelita). Ĝi estas parto de plugilo, eĉ normale per ĉenoj ligita al la ĉevalo(j). En la enciklopedia artikolo estas notite, ke en multaj partoj de la lando oni uzas iujn aliajn nomojn.

Alia amikino, agrokulturista filino, diris, ke ŝi neniam aŭdis la nomon, sed ankaŭ ŝi trovis, ke efektive ĝi ekzistas. La vorton „age” mi ne trovis en iu ajn el miaj francaj vortaroj, krom en tiu franca-esperanta fare de Le Puil. Tie mi legis: „age”, age de charrue: plugiltrabo. Interese: tiu vortaro spertis plurajn malfavorajn recenzojn, sed mi jam pli ol unu fojon trovis en ĝi respondojn, kiujn mi vane serĉis en aliaj lokoj!

Tiu klarigo pri la franca frazo estas rapide rakontita, sed malantaŭ ĝi estas horoj da serĉado kaj klopodado kaj serĉado de helpo, kaj la tuta afero eliris el iom helpkria supozo; supozo, kiu, kiel poste montriĝis, havis seriozan bazon.

Rusa teksto

Ankaŭ la rusa teksto stumbligis min. Fakte rekta traduko estas: Oni batas la aĝon, ne la ripojn (ripoj, kiel facile kompreneblas, estas la korpo, la homo). Sed „bati la aĝon”? Al minimume dek kvin rusoj mi skribis kaj demandis, sed neniu kapablis liveri akcepteblan klarigon, ĝis iu moskvanino venis kun la bona, sendube ĝusta, klarigo. Fakte, laŭ ŝi, „bati aĝon” estas logika kaj regule uzata! La dua esperanta lokucio klare estas paŭsaĵo de la rusa kaj pola, kaj do ankaŭ estas ne tro memkomprenebla! La unua certe baziĝas sur la franca! Ludoviko ja menciis du paralelajn proverbojn.

Elnodiĝo por la rusa

Ofte la vera solvo estas simpla, ĉiutaga, plene logika. Tion denove spertis mi, kiam mi ricevis reagon de juna amikino el Moskvo! Ŝi skribis al mi: „Se mi tradukas laŭvorte, mi diras: oni batas ne jarojn, sed ripojn. Mi pensas, ke oni uzas tiun proverbon por adoleskantoj, kiuj plendas, ke ili estas tro aĝaj por esti punataj per batoj. Kaj oni respondas al ili: ja ni ne aĝon vian batas, sed dorson.” Oni devas do koni la kuntekston por vere kompreni la diraĵon, kaj tio relative ofte okazas por pluraj proverboj en nia proverbaro!

Jes, jen la klarigo, ĉar nun la diversaj paralelaĵoj (jes, ili estas ĉe paragrafo 81, pli malaltnumera ol 781, do ili estas ekzaktaj kopioj de la patra paragrafaro). La akompanaj proverboj estas nun tute en sama ideosfero! Pola: laŭlitera traduko de na to biją, żeby bolało estas „tial ili batas, por ke doloru”.

La signifo estas, ke oni batas kun tiu celo, ke la batito sentu tion bone. Do la bato devas havi efikon: oni ne batas iun por bati, sed por dolorigi iun.

Petro DESMET'
Belgio
Oklingva Proverbaro http://retbutiko.be/eo/ero/okpr, eld. FEL, 2020.


Petro Desmet' estas lingvisto kaj aŭtoro de pluraj verkoj, i.a. de Vasta Vortaro Esperanto-Nederlanda, Praktika Fundamento de Esperanto kaj Bildvortaro en Esperanto.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 05, p. 23.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Petro Desmet' el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-28