LiteraturoNOVELOLa nedecidema kvarkoaŭ ĉu la kato vivas?Saskia sidis fiksrigardante antaŭ si. Apatie ŝi ludis per dentopikilo en preskaŭ malplena glaso, en kiu tranĉeto da citrono flosanta sur fundeto da juniperbrando kun sodakvo furioze klopodis eskapi la pikantan aĵon. Ŝi apenaŭ suprenrigardis, kiam mallaŭta, basa, varma voĉo petis: „Ĉu tiu ĉi bufeda tabureto estas libera?” Ŝi grumbletis ion-tion. Ne interesis ŝin. La tabureto estis libera ... Fakte, ĝi ĵus liberiĝis post kiam ŝia apartamentkunulino – ĝis antaŭ apenaŭ horeto ŝi nomus ŝin „amikino” aŭ eĉ „plej bona amikino” – aplombe komunikis, ke ŝi intencas loĝi kun sia koramiko kaj do, ke ekde hodiaŭ ŝi lasas la tutan apartamenton al Saskia ... inkluzive la lupagon, kompreneble, kiu superis multe tro ŝiajn buĝetajn rimedojn. Tiu fakto estis la facile komprenebla motivo, kial ili antaŭ pli-malpli unu jaro decidis lupreni kune la apartamenton. Por ambaŭ la sumo estis tro alta, sed duope – juste dividante – ili kapablis ĝin pagi. Ke la kontrakto entenas nur ŝian nomon, Saskia Selo (ne familiano de la samnomaj Karu kaj Petro) nur ŝuldiĝis al la fakto, ke la posedanto rifuzis enigi du nomojn en la kontrakton, kaj iu aŭ alia kvarko en la kosmo estis stirinta la kontraktajn devojn en ŝian direkton. La ideo, ke ŝi kaj ŝia kunloĝantino pro tio ekde tiu momento estas eterne interligitaj, ne leviĝis en ŝia kapo. Ke tiu interligo nun evidentiĝis malvera, kontraŭvole havigis al ŝi vigle vivecan kapdoloron. Tial ŝi nun do sidis fiksrigardante sian preskaŭ malplenan glason kaj estis al ŝi fekegale kiu ajn kreitaĵo per kiu ajn kvarko estas stirita en ŝian direkton. Ŝi mem nepre portu la tutan respondecon pri sia estonteco, kaj ne lasu ĝin al iu aŭ alia hazardo, ekzemple al mola, varma voĉo, kiu apud ŝia orelo en base flustra tono petis, ĉu iu arbitra bufeda tabureto en la kosma – komika – konstelacio estas libera aŭ ne. Sed la voĉo obstine, tede daŭre penetris ŝian orelon. La voĉo estis loginta la bufedistinon al si kaj ĝi nun demandis al Saskia – kun afabla obstineco, sed sen altrudiĝanta afableco – ĉu li povus proponi al ŝi la saman mendon ... Senintence – ĉu tamen devigas ŝin kvarkoj? – ŝi flankenrigardis kaj ŝi vidis iome palecan vizaĝon – malbone razitaj vangoj, sufiĉe granda nazo kaj strigokulvitroj – kiuj laŭ ŝi ne akordiĝas kun la voĉo kaj ankaŭ ne apartenas al la aro da viroj, kiujn ŝi nomus „belaspektaj”. Tamen ŝi kapjesis, en unu gluto malplenigis sian trinkaĵon kaj ŝovis la glason en la direkton de la bufedistino. Ĉu tio estis la motivo, kial ŝi indiferente akceptis la inviton? Ĉu akceptis ŝi la trinkaĵon pro tio, ke ŝi estis centprocente certa, ke nenia ajn kvarko, kie ajn en la universo, iam ajn en la tempospaco povus konvinki ŝin, ke tiu persono estus la vere ...? Kaj tamen, tiu ago ekigis ĉenreagon en kiu unu afero okazigis alian. La juna viro sin prezentis Andreo. (Krom se la familia nomo estus Ĉe, tiu estis vere tiel tede ordinara nomo, ke ĝi neniel troviĝus en la nuntempe aktualaj furorlistoj – do plia garantio, ke la kontakto enhavis nenian danĝeron pri estontaj komplikaĵoj.) Laborposteno, iu tutnormala. Kiel ankaŭ ŝia. Kio povus esti pli triviala ol instruistino en baza lernejo, kiu enkondukas sesjarajn etulojn en la arton de legado kaj nombrado. Ke ŝi sciis ion pri la bazaj konceptoj de kvarkoj rilatas pli al la statuso de ŝiaj – sciencakademie sukcesplenaj – gepatroj, kiuj tute klare komprenigis al ŝi, ke ili ege bedaŭras ŝiajn lernejajn rezultojn kaj la karierplanojn, ol al ŝiaj fiziksciencaj interesoj, kapabloj aŭ klerigo. Tamen ŝi fieris pri si mem: akiri konon pri kvarkoj vi scipovas nur post kiam vi lernis legi kaj nombri, kontraŭargumentis ŝi en la diskuto kun siaj gepatroj. Ilia rimarko, ke post la akirado de legkapablo ankoraŭ necesas kelkaj pliaj paŝetoj antaŭ ol oni atingas la kvarkon, ŝi ne rekte spertis kiel signon de apreco nek aprobo. Ilia ne tre subtila kromrimarko, ke tamen ekzistas en iu fremda lingvo tiu stranga paro quark kaj kwark – kvankam por la orelo samsonaj, laŭ signifo „kvarko” kaj „kazeo” – same atestis ilian opinion pri la kvalito kaj la direkto, kiun ŝi donis al la sencoplenigado de sia vivo. Sendube ili preferis iom pli da sciencoplenigado. Sed ankaŭ Andreo havis iun tute ordinaran postenon. Oficisto ie. Ŝi ne vere aŭskultis kaj ne memoris, ĉu en banko aŭ registara oficejo, aŭ eĉ nur ĉe personaroficejo de obskura firmao. Tiel do, ordinara viro, kun varma voĉo kaj ankaŭ klara, malferma rigardo, sed krome malzorgata kostumo, ne atleta staturo, kaj verŝajne ankaŭ ne tro riĉa aŭ kun financaj kapabloj al kiuj vi ne altrudu tro da pezo. Je unua vido ŝi ne opinius, ke jen sin prezentas kandidato por kune formi iun estontecon, des malpli krei iun plian anon de la homa raso. Do, kie la risko? Malgraŭ tio, ili ekbabilis ... – finfine, io por io, ĉu ne? – pri ĉiutagaj aferoj, pri katoj kaj hundoj, pri plej aspirinda laborposteno aŭ ĝuste kontraŭe neaspirinda laborposteno – teda oficejo aŭ bruega klasĉambro –, pri la krizo de la ekonomio kaj la vivmedio (precipe acida pluvo ilin ambaŭ malkvietigis) kaj nuklea energio, kaj raketŝildoj. (La truo en la ozonotavolo, eĉ pli neverŝajna, la varmiĝo de klimato, pri tio ilia epoko ankoraŭ ne diskutis aŭ perdis la dormon.) Ili diboĉis ĝis la fruaj horetoj. Kiam Saskia sin pretigis por foriri, Andreo proponis, ke li akompanu ŝin en la hejmvojo. Ŝia rifuzokialo, ke tio estas malfacila, ĉar ŝi venis per biciklo do ... ne ege impresis lin. Andreo ankaŭ uzis biciklon por eksterdome moviĝi de unu punkto al alia. Kune ili bicikladis en la saman direkton ... Andreo atendis en ŝia strato, ĝis ŝi fermis la pordon malantaŭ si. Ŝi eĉ ne cerbumis ĉu eble li atendas pli ... lastan tason da kafo – kiel proponita de Marko en la fama REFa infankanto – aŭ unuan ... „Jen finiĝas la afero,” ŝi pensis ... Ĉar, kvankam ili interŝanĝis telefonnumerojn ... (Interreto ankoraŭ ne familiariĝis nek poŝtelefono) ŝi opiniis, ke neniam ili revidos unu la alian. Sed kvarkoj ne estas fidindaj. Kelkajn semajnojn poste la direktorino de la lernejo kunigis la personaron. La ĉiujara malferma tago – inkluzive de la popola kermeso – alproksimiĝis. Tion kompreneble ĉiuj jam sciis. Ke oni supozis, ke ĉiu ano de la instruistaro faru sian parton de la laboro, ankaŭ tion ĉiuj sciis. Kaj se eble estis personoj, kiuj povis – malmultekoste, aŭ eĉ pli bone senpage – liveri premiojn por la diversaj budetoj ... Tiam fajrero de forgesita memoraĵo ekbrilis en ŝia cerbo: Andreo. Li laboris en la personaradministrejo de iu famkonata biskvitofabriko ... Biskvitfabriko, biskvitoj, baza lernejo, ... premioj por infanoj ... bona ideo, biskvitoj – biskvitoj, nepre ne keksoj ĉar ili post konsumado lasas tro da neakcepteblaj spuroj. En tiu momento, ie en la universo, liberiĝis kvarko, kiu difinis ŝian sorton. Vespere ŝi amasigis kuraĝon ... nu vere, kuraĝo estas tro peza vorto kaj ne vere necesas ĝi por kapti la telefonaŭskultilon, sed jes necesas konvinki sin mem ĝin fari. Do, ŝi kaptis la telefonon, enpuŝis lian numeron – nur antaŭ kelkaj tagoj ŝi nepre devis interŝanĝi la malnovan aparaton kun turnilo kontraŭ pli moderna modelo ... Por mallongigi la raporton, ili interkonsentis renkontiĝi en la sama trinkejo. Tie li pli-malpli promesis peti sian estron pri biskvitoj kaj informi ŝin pri la rezulto. La sekvan tagon lia estro jam konsentis. Denove rendevuo, denove en la sama trinkejo, denove iom da diboĉado pri lernejo kaj popolaj kermesoj, kaj biskvitofirmao kaj kiel oni produktas tiujn biskvitojn, kiamaniere ili en- kaj eliras ... (Ŝi spertis pri tia procezo ĉe sesjaruloj.) Kaj finfine ŝi ne havis alian eblon ol inviti lin partopreni la malferman tagon. Kaj li akceptis ... Diablaj kvarkoj ... Estis iom ĝene vidalvide al ŝiaj gekolegoj. Ne, Andreo ne estis ŝia amiko, certe ne en tiu „speciala” signifo. Sed, kiu do li estas? Konatulo? De kie? De la pratempo, kiam ŝi estis etulino? De la tempo, kiam ŝi estis en altlernejo por akiri sian diplomon? Sed kiamaniere do ŝi lin ekkonis? Inundis ŝin amaso da demandoj, kiujn ŝi ne pretis respondi. Nu, li estas tute ordinara, helpema persono, kiu liveris premiajn biskvitojn kaj kiu iome mallertule ĉirkaŭvagis jen kaj jen, atendante ĝis finfine ŝi povus liberigi mallongetan tempomomenton – la vortoj konsumas pli – por direkti atenton al li. Kial li ne nur foriris? Li honorvizitis, eĉ se tio ne necesis ... La direktorino sincersimile abunde kore dankegis lin – kun bonvola rideto en ŝian direkton – pro la libervole donitaj bonvenaj premioj ... Ne dankinde, tute ne. Estas nur afabla gesto de la kompanio. Se ĉion bone konsideri temis nur pri restaĵoj aŭ kvalite ne vendeblaj pecoj de produktprocezo de kiuj la firmao laŭ nenia alia maniero povas sin senigi. Akiri eron da favoro aŭ komercan renomon estas la plej interesa maniero por valorigi la defalaĵon. Ne estas malgranda lernejo, la dolĉaĵetoj sendube trovos sian vojon al frandavidaj buŝetoj kaj tio kreskigos la merkaton. La markonomo kunliverita sur la haste improvizita pakaĵmaterialo verŝajne ja ie algluiĝos. Je la sesa li eĉ helpis malkonstrui la budojn kaj ordigi la ejon. Tiam li krome invitis ŝin ie vespermanĝi ... Modeste, en iu fritbudo, ne tro multekoste ... sed ... estis afabla propono. Ŝi estis tute senenergia pro la streĉa tago, ŝi ne havis vespermanĝon preta en sia apartamento. Ŝiaj gepatroj – kiujn ŝi nur de tempo al tempo vizitis – ĝuste tiun ĉi semajnon estis neatingeblaj. La invito alvenis do ne maloportune. Malgraŭ la plebeca, seninspira ĉirkaŭaĵo, la vespero iĝis agrable plezura (aŭ inverse). Post la fino ŝi neeskapeble invitis lin ĉe si por laste trinki tason da kafo aŭ pli fortan dormigilon. * * * * * Tiun vesperon ni unuafoje kisis. Ekde tiu vespero ĉio okazis pli kaj pli rapide. Ni vidis unu la alian ĉiun tagon, kune iris al filmejo, renkontiĝis en la trinkejo. Iun froste malvarman dimanĉon en januaro ni promenis man-en-mane en arbareto ne tro for de la urbo. Kiam ni revenis en mian apartamenton ni kune preparis varman manĝon. Tiun vesperon post la manĝo, li min senvestigis, kaj mi lin. Tiun vesperon mi min donis al li – fakte kontraŭ miaj eduke profunde enradikigitaj principoj, kaj laŭ mi, ankaŭ kontraŭ liaj – kaj li prenis min. (Aŭ ĉu tamen ankaŭ li sin donis?) Ses monatojn poste – je mia insistado – ni geedziĝis, antaŭ la altaro kaj mi blanke vestita. Neniu jam povis diveni, ke ni estas triopo. Nur mi sciis, kaj eble ankaŭ Imanuelo. Nur post nia geedziĝo mi konfidis al Andreo, ke mi estas graveda, ankoraŭ ne longtempe, ankoraŭ ne tutcerta ... Kial ne pli frue mi lin informis pri tio, li scivolis. Honeste, mi ne volis, ke li edziĝu pro devosento aŭ iu morala kulpakceptado. Kaj tion li do ne faris. Kiaj tempoj la pasinteco! * * * * * Tiel estis al Imanuelo – kun majuskla I, ne E – rakontita la historio. Pri tiu rakonto li ĉiam denove pensadis kaj cerbumadis dum li en nigra humoro interkonsentis kun la diablo pri la neniigado de lia naskiĝo. Lia patrino daŭre estis instruistino en baza lernejo kaj traktis lin kvazaŭ li daŭre estus etulo. Lia patro daŭre laboris en la personaroficejo de biskvitfarejo – kvankam ĝi intertempe perdis sian memstarecon kaj kelkajn fojojn ŝanĝiĝis la nomo kaj la posedantoj, kaj malgraŭ tio, ke li pene grimpatingis la postenon de vic-personarestro de la loka filio ... Pli grandan sekmensulon – ne konsiderante la „Sekmensulon” de la nederlanda literaturo, eble vi ne konas lin, tiun makleriston ... (ne, ne je biskvitoj) – oni ne povas imagi. Intertempe ili ne plu loĝis en malvasta apartamenteto, sed en same mallarĝa vicdomo kun urba ĝardeneto en mallarĝanima parto, de etmensa provinca urbo, kiu kun iom da megalomanio arogis al si la titolon metropolo. Nun atinginte sian dudekan naskiĝtagon kaj katastrofan rezulton en la unua studjaro ĉe la universitato li troviĝis – ne en obskura arbaro, kiel la famkonata itala poeto – sed tamen en ege melankolie emocia stato el kiu li deziris kiom eble plej baldaŭ liberiĝi, definitive, ekde nun por ĉiam. En tia humoro li renkontis la diablon. Memmortigo? Memmortigo estas por malkuraĝuloj, por molkapuloj, por febluloj. Memmortigo estas por homoj, kiuj ne aŭdacas antaŭeniri, nek sin foroferi. Alataku la kompletan neniigon. Ne morti, neniam esti naskiĝinta ... Mi donos al vi la eblon retrovojaĝi al la pasinteco – ne kiel Cisko kaj Vinjo per la tempotransportilo de profesoro Barabaso, kaj ankaŭ ne virtuale, sed reale. Tempo fuĝas, certe, sed vi plirapidos al la pasinteco, pli- malpli dudek unu jarojn reen ... kaj vi povas malebligi al viaj gepatroj ekigi iun konversacion aŭ korafereton en tiu trinkejo. Jam ĝi ne plu ekzistas, sed tiutempe ĝi ekzistis, kaj ĝi ekzistos kiam tie vi alvenos. Se vi volas, memkompreneble, kaj se vi aŭdacas, se ne mankas al vi la kuraĝo defii la tempon. Ie en la kosmo iu kvarko misglutis, kiam Imanuelo akceptis la proponon de l' diablo. Kiel estis interkonsentite li tiun vesperon lantpromenaĉis apud la muzikpodio en la parko. La stelnokto estis fermita por la okuloj de la suba mondo per peza, nigra, nuba kovraĵo, el kiu de tempo al tempo gutis pluvo. Sed momente ĉesis pluveti kaj sekiĝis. Nur tranĉema vento alportis la odoron de putrantaj folioj kaj rubaĵo. Flustrita kriaĉo logis lin al ventŝirmejo sub la arboj. Tie li interŝanĝis fasketon da monbiletoj kontraŭ malgranda, kruda pilolo, kies koloron li ne kapablis konstati pro la tenebro. Dum momento li hezitis, tiam li metis la aĵon en sian buŝon kaj glutis ĝin. Unuamomente nenio okazis. La diablo streĉe atendante alrigardis. Tiam, subite li ne plu apartenis al tiu ĉi mondo. La formoj de la malhelo malrapide solviĝis kaj li fulmis tra malvarmo de koloroj, strioj kaj surfacoj ... kaj tiam li opiniis, ke li ne plu ... estas. * * * * * Saskia sidis fiksrigardante antaŭ si. Apatie ŝi ludis per dentopikilo en la preskaŭ malplena glaso en kiu tranĉeto da citrono flosanta sur fundeto da juniperbrando kun sodakvo sensukcese klopodis eskapi la akre pikantan aĵon. Ŝia amikino, – nu jes, ĉu indas konsideri amikino iun, kiu faligas vin, kiel ŝtonon kaj turnas al vi la dorson? – ĵus forlasis ŝin kaj ŝi sentis la malvarman ventofluon kiam la pordo malfermiĝis kaj du novaj gastoj envenis. La unua estis junulo, malzorgata jako, granda nazo, strigokulvitroj ... ĉiutaga vizaĝo, ne vere la kavaliro sur blanka ĉevalo. La dua, kiu sin retenis kelkajn paŝojn malantaŭ la unua, haltis, ĉirkaŭrigardis la trinkejon kaj tiam intencintense rigardis en ŝian direkton. Ŝajnis esti io konata pri li, kvazaŭ ŝi iam jam renkontis lin, kaj tamen li vekis nenian memoraĵon en ŝia menso. Malgraŭ tio ŝi sentis malvarmon, kvazaŭ frosta, morte-mortiga mano frotaĉis ŝian koron. La knabo kaptis ŝian rigardon per okuloj el kiuj radiis ardo de neklarigebla, nejustigebla malamo. Saskia ne komprenis tiun rigardon. Kion ŝi misfaris, ke li tiom agreseme venenadan pasion sendas ŝiadirekten? Ŝi pene cerbumadis sed neniel povis trovi etan spureton de pasinta kontakto. La viro en la malzorgata jako apudiĝis kaj haltis apud ŝi. Per mallaŭta, varma kaj basa voĉo, kiu entute ne akordiĝis kun lia aspekto – almenaŭ tion ŝi opiniis – li demandis ĉu la bufeda tabureto estas libera. Li aldonis ion grumblante, sed ŝi ne povis kapti la signifon, ĉar je tiu momento okazis perturbo malantaŭ ŝi. Abrupte ŝi turniĝis – sen reagi je la vortoj de la viro – por alrigardi la tumulton tie apud la pordo de la gastoplena trinkejo. La nekonata junulo kverelis kun ŝia eksamikino, kiu ĵus revenis de la necesejo kaj apud la vestejo klopodis repreni sian jakon. Perfidite aŭ ne, Saskia sin sentis – kiel nur tro ofte – respondeca pri la bonfarto de la homoj ĉirkaŭ si. (Ĉu profesia misformiĝo de zorgoplena instruistino en baza lernejo?) Ŝi saltis de sia sidloko kaj prempuŝadis sin tra la kunpremiĝinta klientaro por helpi sian amikinon. Per akra voĉo si riproĉaĉis la junulon pro lia malbonedukita konduto. Kiu kreskigis lin? Kiu instruis al li kondutmanierojn? Ĉu tian konduton lia patrino montris kiel ekzemplon? Ŝi mem ektimis pro sia fajre impeta reago, pro la instruistineca tono, kiu aŭdiĝis en ŝia riproĉo. La sango suprenfluis al ŝiaj vangoj, dum ŝi mem havis la impreson, ke ŝi paliĝas. La knabo alrigardis ŝin per grandaj timoplenaj okuloj, kvazaŭ li rekonis la tipon de riproĉoj, kiujn ŝi sputis en lian direkton. Li serĉkaptis sian jakon, kiun li apenaŭ pendigis je unu el la hoketoj, kaj haste fuĝante forlasis la trinkejon. Saskia kaptis sian amikinon ĉe la brako, rapide prenis sian propran jakon kaj diris: „Venu, ni kune reiros hejmen. Kompreneble vi funde pravas. Se vi vere amas lin, vi nepre kunloĝu kun li. Mi ja vidos, kiel mi solvos la problemon pri la apartamento. Eble miaj gepatroj pretas subvencii min ĝis mi trovos novan apartamentkunulinon (aŭ -kunulon, ŝi iom moke aldonis).” Ŝi ne divenis, ke je tiu momento ŝi preskaŭ adiaŭas sian estontecon. Tamen, kvarko gardis. Kaj tiam estis okazonta tiu malferma tago en la lernejo ... kaj la peto de la direktorino pri taŭgaj donacoj kaj premioj. Kaj tiu pakaĵeto da biskvitoj – ĉiuj frakasitaj en kvazaŭnanaj pecetoj – kiun ŝi aĉetis. En superkuraĝa humoro ŝi estis decidinta ne lasi tion sen sekvoj. Ŝi ne skribis plendoleteron al la biskvitfarejo, sed tuj kaptis la telefonon, erarpremis la butonojn. Ŝi ankoraŭ ne alkutimiĝis al la puŝbutonoj, post kiam ŝi la malnovan aparaton kun turnilo, anstataŭigis per tiu laŭmode puŝbutona aĵo. Sed la duan fojon ŝi senerare sukcesis formi la numeron. Ĉu ŝi povas alparoli la direktoron. Ŝi havas gravan plendon kaj nur la ĉefestro ... Ne, ne, bedaŭrinde la direktoron ne eblas kontakti, diris mola, varma voĉo. Sed ĉu li povas helpi? Kaj tiel okazis de io alio: bongustaj biskvitoj, vere, sed la pakaĵo estis tiel malbona... Ho, domaĝe, ĉu ni iamaniere povus kompensi la mizeron? Kio pri biskvitoj por la lernejo?... tiel ŝia demando-propono aplombe fluis trans ŝiajn lipojn. Li informpetos ĉe la estro de la reklamosekcio, laŭ komerca vidpunkto tio ne estas malbona ideo. Kiam li povus informi ŝin pri la stato de la afero ...? Ĉu ŝi havas telefonnumeron kie li povas atingi ŝin? Du semajnojn poste li altelefonis kaj diris ke li sukcesis organizi ion rilate la frakasitajn biskvitojn. Ili rendevuos ... En trinkejo??? Li konis „La Ruĝa Skorpio”, li estis tie antaŭ nelonge. Vespere ŝi vidis lin: li sidis ĉe tablo, pala vizaĝo – la lumigado de plej multaj trinkejoj ne emfazas la plej favorajn aspektojn – malzorgataj vestaĵoj, malbone razitaj vangoj, strigokulvitroj ... sed lia voĉo estis basa kaj varma kaj vekis en ŝi simpation. Li trinkis lokan bieron kaj ŝi mendis juniperbrandon kun sodakvo. Kune ĉe la tablo ili pridiskutis la incidenton de la antaŭa fojo kiam li estis ĉi-loke. Iu junulo impertinente mistraktis iun junan virinon kaj poste ... Saskia lin alrigardis, kaj rakontis ke estis ŝi envolvita en la stulta baraktado. Estis ŝia apartamentkunulino kontraŭ kiu la junulo miskondutis kaj ŝi, kiu helpeme intervenis. Nur la apartamentkunulino nun ne plu estas apartamentkunulino, sed ili tamen amikece adiaŭis. Ili daŭre renkontiĝas kaj rendevuas. Sed la apartamento, ĝi fakte estas iom tro multekosta ... Ŝiaj gepatroj? Ne, ŝiaj gepatroj ne, ili ... tiel la diboĉado fluis ĝis la fruaj horetoj. Kiam ili ekstaris por reiri hejmen li memoris pri la biskvitoj. Li preskaŭ forgesis ilin. De sub la tablo li prenis du kartonajn skatolojn kaj transdonis ilin al ŝi. Saskia sincere dankis, je la nomo de la lernejo, de la infanoj precipe ... Sed, kial li ne venus por vidi, kiel ili aprecas ... La malferma tago – kun popola kermeso – estis ene de du semajnoj. Li konsentis ... sub kondiĉoj, memkompreneble. Li vidos, se li havas nenion alian por fari. Se li estas libera kaj la vetero taŭgas ... Kiujn pretekstojn eblas pripensi por ne rifuzi inviton kaj tamen klare montri, ke oni ne akceptos? Kvarko levis la okulojn ĉielen kaj suspiris. Kaj nun li staris tie. Li iom malrapide ĉirkaŭvagadis. Li kelkajn fojojn alparolis ŝin – fakte, ŝi estis la sola vizaĝo, kiun li konis – kaj ŝiaj gekolegoj scivole estis petintaj ĉu li estas ... Ne do, neniuokaze li estas amiko. Nur iu de la biskvitfarejo. La direktorino persone dankis lin, tion ĉiuj ja vidis. Sed, kiu vento alportis lin tien ĉi? Se mi laborus en biskvitfarejo mi ne perdus mian tempon dum malferma tago en iu baza lernejo, estis la plej ofte citata argumento. Vi tamen petis, invitis lin, ĉu ne? Saskia ne sciis, kiel respondi la impertinentajn demandojn de la gekolegoj. Ŝi ne sciis, kiel eviti la diskuton ... Sed ŝi ankaŭ opiniis ke ŝi ne nepre devas klarigi ion ajn. Estas nenio, ne inter ili, ŝi nur pro afableco ... nu, jes, pro dankemo, invitis lin viziti la lernejon kaj li tiun inviton por kiu ajn kialo aŭ motivo – ke eble li sentas sin sola, ke eble li senespere estas serĉanta iom da alparolado, ke eble en li vekiĝis iu bildo de estonta ... ne penetris ŝian cerbon – akceptis. Sed ne, kaj plian fojon ne, ili ne havas iun ajn rilaton. Ŝi apenaŭ konvinkis sin mem, ĉar malgraŭ sia povra, ordinara aspekto la junulo sendube impresis ŝin kaj ie profunde en ŝi io – ĉu kvarko – puŝis ŝin kapti la oportunan okazon, eĉ se tio estis ankoraŭ freŝa kaj neplenkreska sensaĵo. Li helpis ordigi la ejon kaj invitis ŝin kune vespermanĝi ... Ŝi estis morte laca, estis jam delonge cerbumanta, kiel ŝi organizos sian vespermanĝon. La fridujo hejme estis malplena, ne estis eĉ malnova krusto da pano en la ŝranko. Je la relative malfrua horo en ŝia najbareco certe ne estas butiko malfermita dimanĉvespere. Tial – nur tial – ŝi akceptis lian proponon. Post la manĝo ŝi siaflanke komprenis ke ŝi ne povas ne inviti lin ĉe si por vesperfina taso da kafo ... kaj tiam li ŝin unuan fojon kisis. Kaj ŝi reciprokis la kison. Ekde tiu vespero ĉio okazis ĉiam pli kaj pli rapide. Mallongan tempon poste ili geedziĝis – tro haste? – en la preĝejo. Ŝi estis blanke vestita, kvankam en ŝia ventro ŝtele sekvis eta estaĵo la okazintaĵojn – sed tion sciis nur Saskia. * * * * * Laŭte hurlante la ambulanco alproksimiĝis al la enirejo de la urĝsekcio de la malsanulejo. Sur la brankardo kuŝis junulo, kiu feroce konvulsiis pro nekonata deliro ... Preterpasantoj trovis lin ĉe la rando de la parko kaj tuj alarmis la helposervojn. Kuracistino kaj geflegistoj klinis sin super li. Tubetoj kaj infuzoj, injektiloj kaj plastroj, sondiloj kaj sensoroj ... ĉiuj medicinaj laboriloj estis bezonataj. Jen klare la tioma viktimo de la mistere nekonata, kaj plej ofte mortiga, fidrogo, kiu lastatempe inundis la urbon. La malmultaj pacientoj, kiuj tamen postvivis, retenis nenian memoraĵon pri la maniero, kiel la nekonata substanco – el kiu sulfuro estis grava ingredienco – eniris ilian korpon. Senprobleme la polico povis trovi liajn gepatrojn kaj informi ilin. Li havis sian identigilon en la poŝo. Eĉ antaŭ ol li estis transportata de la urĝsekcio al speciala kontrolĉambro, ili alvenis al la malsanulejo. Kiam li regajnis konscion – malgraŭ lia rezisto li tamen travivis – la sekmensulo kaj la instruistino kliniĝis super lia lito. En la okuloj de Saskia kuŝis brilo de konsterno pro la rekono de neebla pasinteco. Li nur vidis la rebrilon de la propra honto. Li klopodis malebligi sian propran vivon, kaj eĉ pri tio li malsukcesis. * * * * * Ej – kara leganto – tiel ankaŭ Multatuli interrompus sian rakonton – eble vi ne kontentas pri tiu ĉi happy end kaj vi preferus ke la junulo ne supervivu. Mi ne malaprobas, faru laŭ propra volo. Sed tio neniel ŝanĝus la fakton ke la konsterno en la okuloj de Saskia restas. La rekono de la patrino ke ŝia filo ne nur klopodis forpreni sian propran vivon, ke li volis forlasi vivon, kiun li konsideris aŭ spertis sensenca, dum ŝi taksis ĝin multvalora, en si mem jam estas timtremiga. Sed ekkompreni ke li eĉ emis malebligi sian naskiĝon kaj ne nur nei la propran ekziston, sed eĉ penis ĝin tute neniigi „al io neniam okazinta”, ĉu tio ne estus multe pli peza sufero netolerebla ol la doloro de patrino de viro, kiu donis sian vivon por savi aliulojn? Kaj eble ankaŭ pri tio vi ne kontentas. Eble vi opinias – kara leganto – ke la knabo jes devis sukcese fini sian entreprenon. Ankaŭ pri tio mi povas vin kontentigi. Nenio certigas ke, kvankam la momento de la koncipo estis la sama, la ovoĉelo, kiu liberiĝis en la dua vivhistorio ne nepre estas la sama kiel tiu en la unua. Nenio ankaŭ garantias, ke la sama spermatozoo, kiu gajnis la vetkuron ĝis kaj tra la membrano de la ovoĉelo en la unua historio, estis la sama kiel tiu, kiu unua traboris ĝin en la repreno. Kiu do povas aserti, ke la silenta atestanto de la unua geedziĝceremonio estas identa al tiu de la dua? Kaj por la fizikistoj: eble la modelo de interkonektiĝo de tiu ĉi rakonto ne akordiĝas kun la leĝoj de kvantumfiziko ... Nu ja, kiu mortidevulo – krom vi spertuloj pri la plej etaj ingrediencoj de la universo – zorgus pri tio? Kaj se ankaŭ tio ĉio daŭre ne povas forpreni vian avidan malestimon, vi ĉiuokaze mem povas pripensi aŭ imagi alternativan scenaron. Sed pri tio aliaj personoj verŝajne same kiel vi ne kontentos. Tagiĝa Gvido
|