LibrojEstas krokodiloj, ne naĝu ĉi tie!Ĉu vi aŭdis pri la tetuma, oficiala lingvo en Orienta Timoro? Ĉu pri la davana? Se ne, serĉu ilin en Vikipedio sub la nomo Uab Meto. Kaj mi aŭdacas supozi, ke ankaŭ la nomo kupanga ne diros multon al vi, malgraŭ tio, ke ĝi estis lingvo de grava urbo en la tempoj de la nederlanda koloniado. Tamen, ĉar vi estas esperantisto kaj interesiĝanto pri lingvoj, vi certe esploros pri ili kaj malkovros la lingvan riĉecon de la insulo Timoro kaj ankaŭ povos lerni iom pri tiuj lingvoj el la recenzata frazlibro. Krome, se vi estas politike kontraŭimperiisma, vi povos ĝoji, ke malgraŭ la premoj de Aŭstralio kaj de la tuta anglalingva mondo, oni deklaris oficialaj lingvoj de Orienta Timoro la portugalan kaj la lokan tetuman kaj ne la anglan. La Monda Banko ankoraŭ provas bedaŭri pri tio en sia raporto pri klerigado en Orienta Timoro. Frazaroj, ne nova fenomenoNun, pri frazlibroj la opinioj de lingvoinstruistoj estas malsamaj, kvankam la publiko ŝatis ilin de la plej frua antikveco. Ŝajnas, ke la unuaj aperis en la unua jarmilo de nia komuna erao laŭ la Silka Vojo kaj prezentis al ĉinaj komercistoj utilajn frazojn en la sanskrita por uzo ĉe la fino de la vojaĝo. La unuaj presitaj frazlibroj en Okcidento aperas fine de la 15a jarcento, ekzemple Good Boke to Lerne to Speke French (proksimume 1493-1496). Vi rekonos la titolon Bona libro por lerni paroli france en la tiama skribmaniero de la angla. Zamenhof mem ne hezitis meti ekzemplojn de pretaj esprimoj en la Fundamentan Krestomation, en la ĉapitreton Korespondado Komerca (cetere verkitan de L. de Beaufront antaŭ la granda skismo). Por ĉiuj situaciojTamen ni venu nun al ĉi tiu frazlibro. Ĝi estas tiel vasta, ke vi trovos en ĝi frazojn por ĉiuj situacioj. Kiam recenzantoj volas primoki frazlibron, ili kutime eltrovas unu aŭ du frazojn klare neutilajn por normala homo kaj invitas la legantojn ridi pri ili. Temas pri facila ekzerco, aplikebla ankaŭ al ĉi tiu libro. Tre neverŝajne aĉetonto de la libro estos en situacio bezoni la frazon en paĝo 116: „Mi bezonas pastoron, kiu parolas la davanan” = en la davana: Au parlu' uispaer amolok Metô. Kaj krome iu superatenta pri lingvo politike ĝusta povus akuzi ĉi tiun libron antaŭ Unesko pro la frazo en paĝo 147: „Foje la instruistoj batas la studentojn” pro incito al rompo de infanaj rajtoj. Ĉi tiu libro ne havas nur frazojn. Ĝi havas serion de aldonaĵoj, kiuj estas tre utilaj al tiuj, kiuj volas iom malkovri la lingvojn, en kiuj aperas la frazoj. Temas pri komparaj tabeloj de pronomoj kaj nombroj en la dek lingvoj. Se vi iom atente legos ĝin, vi vidos, ke en Indonezio oni ne havas nian distingon laŭ sekso inter li kaj ŝi, sed havas aliajn distingojn, ekzemple inter inkluziva kaj malinkluziva ni. Se en Usono kaj ĝia imperio, inkluzive de Esperantujo, oni parolus la indonezian, nun ne furorus la batalo pri ri sed batalo pri ni, kaj mi proponus la formojn nurni kaj nikune por respektive la malinkluziva kaj inkluziva formoj. „Nurni, la esperantistoj, zorgas pri Esperanto dum nikune, ĉiuj eŭropaj civitanoj, devas zorgi pri multlingveco en Eŭropo”. KvinlingvaSekvas kvinlingva (esperanta, indonezia, angla, davana, tetuma) vortolisto dividita laŭ la samaj tem-fakoj de la frazoj, kaj kvarlingva listo de landonomoj (la samaj sen la angla), kaj librolisto en la davana lingvo, el kiuj kelkaj estas verkoj aŭ tradukoj de la sama aŭtoro de tiu ĉi libro. Ĉu do ĉio estas en ordo en la plej bona frazlibro el ĉiuj frazlibroj de la mondo? Mi povas juĝi nur pri la itala kaj Esperanto kaj ne pri la indoneziaj lingvoj. Mi rimarkis nur kelkajn tre malmultajn esprimojn en Esperanto, kiuj ne kongruas kun la normala uzo en Eŭropo. Ekzemple, la studentoj batataj fojfoje de la instruistoj verŝajne ne estas studentoj en universitato, laŭ la difino en PIV: „Persono, studanta en universitato aŭ alia simila supera lernejo”. Eble la intenco estis paroli pri „lernejanoj”. Mi mem estis en elementa lernejo, en kiu la instruisto havis bastoneton por bati la manojn de infanoj, kiuj ne faris la hejmtaskojn aŭ miskondutis iumaniere. Cetere vi ne kredos, ke la unua lando en la mondo, kiu forigis korpajn punojn por infanoj, estis Pollando en 1793, dum la politike ĝustaj kaj homrajtaj landoj kiel Britio deklaris ilin malpermesataj en ĉiuj lernejoj, inkluzive la privatajn, per diversaj leĝoj nur inter 1996 kaj 2003, esence hieraŭ, kaj en la sudaj ŝtatoj de Usono ili ankoraŭ estas permesataj. Alia esprimo, kiu, laŭ mi, ne funkcias en Esperanto, estas „civila servisto” por tio, kion oni normale nomas „ŝtata aŭ publika oficisto”. Tamen evidente temas pri detaletoj, kiuj neniom forprenas de la meritoj de la frazaro. Unu el tiuj meritoj estas malkovri al la leganto, ke la mondo kaj la lingvoj estas variaj. Ekzemple, en Esperanto, kiam oni foriras, la foriranto diras „Adiaŭ!”, kaj la restanto same diras „Adiaŭ!”. Sed tio devas aspekti tiel eksterordinare al indonezianoj, ke en paĝo 180 vi trovas du seriojn de tradukoj por la sama vorto en la du situacioj. Lasta rekomendo: aĉetu la libron kaj lernu parkere en ĉiuj lokaj lingvoj la frazon „Estas krokodiloj, ne naĝu ĉi tie” Tio povos savi al vi la vivon! Renato Corsetti
Yohanes Manhitu: Multlingva frazlibro (reviziita kaj pligrandigita eldono). Eldonejo Libera, Antverpeno, 2022. 240 paĝoj.
|