MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

INTERNACIAJ RILATOJ

Litova komerco blokita pro Tajvano

En novembro 2021 la tajvana ministrejo pri eksteraj aferoj raportis, ke Tajvana Reprezenta Oficejo komencas laboron en Litovio. La malfermo de la reprezentejo emfazas „novan kaj promesplenan vojon en duflankaj rilatoj inter Tajvano kaj Litovio”, la raporto diras. La oficejo en Vilnius estis prezentita kiel tajvana oficejo por komercaj rilatoj, sed ĝi ankaŭ pritraktos konsulajn aferojn.

La decido de Litovio permesi al Tajvana Reprezenta Oficejo agi en la lando nome de la tajvananoj kolerigis Ĉinion, kiu protestas kontraŭ ajnaj provoj de Tajvano agi kiel sendependa ŝtato. Aliloke en la mondo, tajvanaj reprezentejoj agas nome de la ĉefurbo Tajpeo, sekvante internacian konsenton, ke tia nomo ne kontraŭas la politikon de „integra Ĉinio”, kiu malpermesas, ke Tajvano estu traktata kiel aparta ŝtato. 1

La ĉina ministrejo pri eksteraj aferoj deklaris, ke tiu ĉi ago de Litovio kontraŭas al ĉina suvereneco kaj teritoria integreco kaj estas serioza enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio. „La ĉina registaro esprimas rigoran proteston kaj fortan kontraŭstaron rilate al tiu ĉi ege terura ago kaj prenos ĉiujn necesajn rimedojn por defendi nacian suverenecon kaj teritorian integrecon. La litova flanko respondecas pri ĉiuj rilataj konsekvencoj”, atentigis la ĉina flanko.

Reagante al la situacio Ĉinio revokis sian ambasadoron en Litovio kaj postulis, ke Litovio faru same.

Sen diplomatia statuso

Gabrielius Landsbergis, la litova ministro pri eksteraj aferoj, klarigis, ke la tajvana reprezentejo en Vilnius estas malfermita por disvolvi ekonomiajn rilatojn kun Barato kaj Pacifiko, sed ĝi ne havos diplomatian statuson. Laŭ li, Ĉinio estis informita pri la inaŭguro de tiu reprezenta oficejo en Litovio.

La ministro substrekis, ke la ŝtato havas intereson forĝi pli fortajn ligojn kun demokrataj landoj. „Ni opinias, ke la ekonomiaj rilatoj starigitaj kun demokrataj ŝtatoj estas pli firmaj kaj longdaŭraj. Ili pli baziĝas sur la principo de la jura regado, do ili pli konformas al la interesoj de Litovio”, li diris.

Ekonomiaj rilatoj

Litovaj entreprenistoj tuj spertis, ke la disputoj inter Vilnius kaj Pekino forte komplikas la komercon inter ambaŭ. La registaro trankviligas dirante, ke disvolviĝo de rilatoj kun Tajvano helpos al litovaj kompanioj malkovri novan promesplenan merkaton.

Litovaj varoj estis haltigitaj antaŭ la ĉina doganejo kaj ne povis eniri la landon. Ankaŭ alilandaj produktaĵoj, entenantaj erojn produktitajn en Litovio, iĝis malbonvenaj en Ĉinio.

Litovaj eksportistoj plendas, ke Ĉinio ne plu bezonas litovajn produktojn. Granda lignovenda kompanio eĉ menciis pri intenco translokiĝi el Litovio. Granda laktofabriko asertis, ke la vendo ĉesas kaj ke antaŭe farita grava kunlaboro velkas. Eĉ litovaj cerealoj ne plu veturas sur la silka vojo.

Unu el la plej rimarkindaj faktoj rilatis al 20 000 boteloj kun litova rumo. La rumo estis unue sendita al Germanio kaj de tie estis transportita al kontinenta Ĉinio, sed tiu ĉi rifuzis plenumi doganajn formalaĵojn. Rezulte Tajvano aĉetis tiun rumon, kiun Ĉinio ne enlasis, kaj poste organizis prezenton de litova rumo por alkoholaĵaj importkompanioj. La litovan rumon tajvananoj aĉetis kiel dankesprimon al Litovio.

Kvankam la perdoj de iuj kompanioj povas esti doloraj, laŭ aserto de ekonomikistoj ĉi tio ne devas fariĝi grava damaĝo al la ekonomio de la lando. En 2020 Ĉinio estis la dek-trie plej granda komerca partnero de Litovio, kun entuta komerca sumo de 1,5 miliardoj da eŭroj. La komerco estas plejparte unuflanka: Ĉinio vendis al litovoj varojn je valoro de 1,2 miliardoj da eŭroj kaj la eksporto de Litovio al Ĉinio sumiĝis je nur 0,3 miliardoj. Laŭ datumoj de la ministrejo pri eksteraj aferoj, Ĉinio estas la sepe plej granda importpartnero, sed nur la 22a eksportpartnero.

Kio morgaŭ?

Qu Baihua, la provizora ĉina aferŝarĝito en Litovio, rimarkiginte en gazetara konferenco, ke nunaj ĉin-litovaj rilatoj spertas malfacilan situacion, menciis, ke se Litovio volas redukti streĉon kaŭzitan de apero de tajvana reprezentejo en Litovio, ĝi devas korekti la eraron, tio estas ŝanĝi la nomon de la tajpea reprezentejo. Li klarigis, ke la vortoj „Tajvano” kaj „tajvananoj” en ĉina lingvo sonas idente.

Gitanas Nausėda, la prezidanto de Litovio, substrekis, ke la nomoj de la tajvana reprezentejo en litova kaj ĉina lingvoj estu identaj, ĉar nun problemon kaŭzas la ĉinlingva nomo de la oficejo. Li asertis, ke tre gravas normaligi la rilatojn litov-ĉinajn kaj strebi al tio, ke entreprenistoj de Litovio ne spertu malprofiton. Tiu ĉi prezidanta aludo tuj estis bonvenigita de la ĉina ministrejo pri eksteraj aferoj. „Agnoski la eraron estas paŝo en la ĝusta direkto, tamen ankoraŭ pli gravas ekagi”, substrekis reprezentanto de la ĉina ministrejo pri eksteraj aferoj Wang Wenbin.

Eŭropa Unio apelaciis al Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) pri la komercaj praktikoj de Ĉinio, kiujn la Unio konsideras diskriminaciaj kontraŭ Litovio. Notindas, ke la limigoj de Ĉinio ne respektas la regulojn de MOK pri komerco de varoj kaj servoj.

En eksterlandaj amaskomunikiloj jam aperis informo, ke Litovio intencas ŝanĝi la oficialan nomon de la tajvana reprezentejo tiel, ke ĝi plaĉu al ĉinaj aŭtoritatuloj – reprezentejo de tajvana popolo. Tamen Gabrielius Landsbergis neis tiun informon kaj li esprimis esperon, ke Ĉinio akceptos inviton partopreni en interkonsiliĝoj kun Eŭropa Unio. Tiaj interkonsiliĝoj estos sukcesaj ne nur solvante nunajn komercajn perturbojn, sed ankaŭ konfirmante longdaŭrajn firmajn solvojn.

1. Pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Tajvano aperis artikolo en MONATO 2021/11, p. 9-10 (2021/012964.php).
LAST
korespondanto de MONATO en Litovio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 21.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de last el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05