Moderna vivoMEMOROMalsano de Alchejmero timigasKiel rimarki demencon kiel eble plej frue? Tio ja estas grava, ĉar ni jam scias, ke medikamentoj helpas kaj malrapidigas la malsanon, kvankam ili ne povas kuraci ĝin. Kiel vivi kun niaj pliiĝantaj demenculoj? Kaj kiel atenti pri ni mem? Ni ĉiuj scias pri nomoj ne facile troveblaj en la kapo, pri ŝlosiloj, monujoj, telefonoj, okulvitroj, kiuj perdiĝas kaj retroviĝas. Tio ne nepre estas signoj de memorperdo. Tio gravas nur, se oni ne plu scias, kion fari per la ŝlosiloj kaj kiel uzi la telefonon. La vera problemo estas interpreti kaj kompreni aliajn signojn, kiuj povas aperi ĉe vi aŭ ĉe viaj proksimuloj tre nature kaj malrapide, sen kompreni kial. La malsaniĝanto povas konsterni siajn proksimulojn per aliaj aferoj, kiujn li daŭre tre bone faras, kaj per scioj kaj artoj, kiujn li ĉiam havis: interesaj interparoloj, bela muzikado, parkeritaj kantoj kaj poemoj, scio pri fremdaj lingvoj, praktika laboro, ŝercoj, afabla konduto. ForgesojVia amiko forgesas veni al la koncerto, pri kiu vi interkonsentis hieraŭ. Vi havas lian bileton, sed li ne aperas. Vi atendas kaj atendas ankoraŭ dum la komenciĝo de la koncerto. Vi ne povas koncentriĝi al la muziko, vi nur demandas vin, kio okazis al li kaj kial via amiko ne venis. Tute natura situacio, sed provu scii, kial li ne venis. La parolmaniero de alia amiko ŝanĝiĝas. Al li mankas vortoj. Li ofte eksilentas kaj ne povas plu paroli, se vi ne divenas la bezonatan vorton. Liaj respondoj mallongiĝas. Pli kaj pli oftas lia repliko, ke li ĉion komprenas, sed vi konkludas, ke li tute ne komprenas. Dum vespera vizito al via panjo vi rimarkas, ke ŝi jam enlitiĝis kaj havas sur si unu el siaj plej belaj somerroboj. Demandite pri tio, kial ŝi ne metis noktorobon, ŝi asertas, ke ŝi ne havas tiajn. Tamen en ŝia tirkesto kuŝas tri puraj, bonodoraj, gladitaj noktoĉemizoj, sed ŝi ne trovis ilin. Ofte ŝi plendas, ke neniu vizitas ŝin, ke neniu telefonas al ŝi. Tamen vi scias, ke tio ne estas vera. Ŝi komencas telefoni al vi plurfoje tage, eĉ kvin minutojn post via voko, kaj ree. Hejmen per navigilo?Alian tagon via parulo ne venas al la stacidomo, kie vi havas rendevuon. Tio estas ege ĝena al vi, ĉar vi kredis, ke li veturigos vin hejmen. La distanco estas sufiĉe longa kaj publika transporto mankas. Vi telefonas al li; li ĝentile pardonpetas kaj promesas tuj veni. Vi trankviliĝas, atendas, kaj li alvenas kun pardonpetoj kaj bona humoro. Dum la veturado li tamen ne turniĝas maldekstren tie, kie li devis turniĝi. Vi devas atentigi lin, kaj tiam li sekvas la ĝustan vojon. Dum la sekvantaj monatoj vi pli kaj pli respondecas pri la navigado, vi havas la mapon kaj itineron en via kapo. La infanoj ŝatus aĉeti navigilon, sed vi timas, ke rigardante nur ĝin la stiristo ne atentos pri tio, kio okazas sur la vojo. Ĉu vi informu la policon? Via parulo neniam pardonus vin. (Mal)pakadoKiam vi kaj via kunulo planas vojaĝi eksterlanden, li ekplendas, ke li ne scias paki sian valizon. Li pakis, sed malpakas, repakas kaj malpakas. Vi decidas paki por li, sed li malpakas refoje. Vi devas kaŝi la jam pretigitan valizon ĝis la tago, kiam vi veturas al la haveno. Feliĉe li fidas vin kaj ne plu zorgas pri la pakaĵoj. Memoro ŝlositaAmikino volas, ke vi iru kun ŝi al la banko, ĉar ŝi ne havas kontantan monon, kaj ŝi ne sukcesas eltiri ĝin el la aŭtomato. Vi komencas dubi, ĉu ŝi povas teni la ŝloskodon en sia kapo. La afero post kelkaj monatoj malboniĝas. Ŝi diras, ke ŝi ne havas monon, ĉar la banko ŝtelis ĝin el ŝiaj tri kontoj, kaj la bank-oficistino tion sciigas al ŝi plurfoje semajne per la telefono. Ankaŭ la helpantoj, kiuj vizitas ŝin, ŝtelas; ŝi ne plu volas havi ilin. La najbaroj krias mensogojn kaj akuzojn al ŝi en la koridoro de la pluretaĝa domo. Krome ŝi diras, ke ŝia kuracisto ĉiutage telefonas al ŝi pri tio, ke ŝi mortos ene de du jaroj. Komence vi ne scias kion respondi, ĉar kutime ŝi kondutas tute racie kaj scias zorgi pri siaj aferoj, sed okazas timigaj esceptoj. Ŝi forgesas, ĉe kiu optikisto ŝi mendis okulvitrojn por si; ŝi nur memoras, ke je la unua horo posttagmeze ŝi devas iri preni la okulvitrojn. Vi devas telefoni al sep optikistoj por trovi la ĝustan. Surprizo: ĉe la optikisto ŝi kondutas normale kaj eĉ pagas por la multekostaj okulvitroj per sia bankokarto. Ŝi memoras la ŝloskodon kaj havas monon en sia konto, sed pasas ne-longa tempo, antaŭ ol ŝi rerakontas siajn frenezajn suspektojn. Vivado en la pasintecoKiam homoj demencas, kelkaj el ili pli kaj pli vivas en la pasinteco. Ili ne kaptas la realan mondon ĉirkaŭ si. Ili serĉas la vojon al la vilaĝo – kaj al la domo – kie ili loĝis en la junaĝo. Ili sopiras la pasintecon sen kompreni, ke la pasinteco ne plu troveblas. Patrino havas en sia kapo imagojn pri siaj etaj infanoj kaj ne rekonas la plenkreskajn. Ŝi ne rekonas sian edzon, kiu maljuniĝis. Ŝi en sia kapo vivas kun juna viro. En maljunulejo iu sinjoro demandas la horaron de la buso ironta al lia hejmo. Kion respondi? Liaj hejmo, vilaĝo kaj buso ne plu ekzistas. Morti antaŭ ol demenci?Homoj, kiuj ankoraŭ estas sanaj timas pri tio, kio okazos al ili. Estas hipokrite diri, ke ĉiu kaj ĉia vivo valoras. Neniu ŝatus fariĝi nura ŝarĝo por siaj proksimuloj kaj la socio. Pluraj maljunuloj vere esperas morti antaŭ ol demenci. Estas surprize, ke ĉe demenculo longe restas ia racio, komprenemo, saĝeco. Kiam li konscias pri sia stato, li povas provi mortigi sin aŭ petas nian helpon pri tio, dum kelkaj aliaj kroĉas sin al la vivo kaj ne volas esti ekzamenataj. Preskribitajn medikamentojn ili rifuzas tiom longe, kiom ili povas elturniĝi solaj. Estas sciate, ke unu kondiĉo por feliĉo estas senti sin bezonata. Por senti sin homo ĉiu devas signifi ion por iu. Kelkaj el ni vere bezonas siajn demenculojn, sed ĝis kia limo? Kiu rajtas decidi, kie estu markita la limo? Raita PYHÄLÄ
korespondanto de MONATO en Finnlando
Raita Pyhälä estas emerita lingvoinstruistino. Ŝia edzo suferis pri la malsano de Alchejmero.
|