MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Moderna vivo

SLOVAKIO

Daŭras la maljuniĝo

En januaro ĉi-jara la Oficejo pri Statistiko de la Slovaka Respubliko publikigis oficialajn rezultojn de la censo 1 farita en 2021. Unuafoje en la historio de la censo, loĝantoj povis elekti censformularojn ĉu en tradicia papera formo, ĉu en cifereca.

La rezultoj montras, ke Slovakio havas 5 449 270 loĝantojn, el kiuj 51,1 % estas virinoj. 53,2 % el la loĝantaro loĝas en urboj kaj 18,4 % havas altlernejan diplomon.

Kialoj

Konstateblas ankaŭ la maljuniĝo de la slovaka loĝantaro. La kvanto de loĝantoj ekster laboraĝo (de 0 ĝis 14 jaroj) estas 15,9 %, en laboraĝo (de 15 ĝis 64 jaroj) 67 % kaj emeritoj (ekde 65 jaroj) 17,1 %.

Laŭ analizistoj, Slovakio travivis demografiajn ŝanĝiĝojn en la lastaj jardekoj. La maljuniĝo de la loĝantaro havas rektan efikon en la evoluo de la tuta socio. Konkrete, dum la lastaj dek jaroj la nombro de loĝantoj en laboraĝo malkreskis je 5 %, kaj la nombro de emeritoj kreskis je 4,4 %.

La kialoj estas diversaj: ŝanĝiĝo de la homa sinteno, ekonomiaj kialoj, sukcesa laborkariero, familia vivmaniero, malkreskanta kvanto de naskiĝoj, libereco veturi tra la tuta mondo ktp.

Religio

Slovakion karakterizas relative stabila religia strukturo, kies historie plej granda kvanto apartenas al la katolika konfesio.

La censo montris, ke romkatolikan kredon konfesas 55,8 % de la loĝantaro. En komparo kun la jaro 2011 tio signifas malkreskon je 7 %. La due plej granda grupo de religianoj konfesis evangelian kredon de aŭgsburga konfesio (5,3 %), sekvas grekkatolika kredo (4 %) kaj kalvinisma kredo (1,6 %).

Tamen, nova tendenco estas la relative granda kresko de la ateistaro: preskaŭ 1,3 milionoj da loĝantoj, kio estas 23,8 % de la loĝantaro (en 2011 nur 13,4 %).

Pliaj statistikaĵoj

La plej granda etna minoritato estas la hungara, kiu konsistigas 7,75 % de la loĝantaro. Sekvas la romaa (1,23 %), la ĉeĥa (0,53 %), la rutena (0,44 %) kaj la ukraina (0,17 %).

La censo montris, ke la slovaka estas la gepatra lingvo de preskaŭ 82 % de la loĝantaro. La due plej multnombra lingvo estas la hungara (8,5 %), sekvata de la romaa (1,8 %), la rutena 2 (0,7 %) kaj la ĉeĥa (0,6 %). 1835 loĝantoj deklaris la slovakan gestolingvon kiel sian gepatran lingvon.

1. Priaj artikoloj de la sama aŭtoro: Elcensa senco, MONATO 2012/07, p. 13 (2012/010652.php); Censo sencensa ... aŭ ĉu?, MONATO 2014/04, p. 8 (2014/011244.php); Maljuniĝo, MONATO 2018/01, p. 15 (2018/012051.php).
2. Historia orienta slava lingvo.
haus
Julius HAUSER
korespondanto de MONATO en Slovakio


Julius Hauser estas emerita ambasadoro de Slovakio. Lia tuta profesia vivo estas ligita kun diplomatio. Li laboris en diversaj altrangaj postenoj en la ministrejo pri eksterlandaj aferoj kaj eksterlande.

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 04, p. 18.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-03-05