MONATO
Por skribi al ni
Serĉi en MONATO
Al la versio por poŝtelefonoj

Ekonomio

TURKIO

Inflacio renversas ekonomian funkciadon

La kreskantaj prezoj de elektro kaj natura gaso ekde la komenco de 2022, pro la tutmonda altiĝo de la energiprezoj kaj la falanta kurzo de la turka liro, plimalbonigis la ekonomian vivon de la turka socio.

Advokatoj observas altiĝon je preskaŭ 50 % en la tribunalaj aferoj pri luprezoj, dum agentoj pri nemoveblaĵoj diras, ke ili provas solvi dekojn da kvereloj ĉiutage. Iu posedanto kiu ĝis nun vivtenis sin per la lupago kiun li ricevis, nun apenaŭ sufiĉe enspezas por pagi la fakturojn kaj la kuirejajn elspezojn. Luantoj diras, ke ili eĉ ne povas pagi la laŭleĝan plialtigon de 22,58 %. La egaj vivkostoj trafas kaj la mastrojn kaj la luantojn same. La situacio venis al la punkto de interrompo de la dinamiko de la socio kaj de la socia paco.

Kio okazis?

Pro la malbona regado de la landa ekonomio kaj pro la grandaj investoj en kolosaj projektoj, kiel pontoj, flughavenoj, aŭtoŝoseoj kaj grandaj konstruaĵoj kiel hospitaloj, tribunaloj kaj domegoj, la inflacio pli kaj pli kreskis dum la lastaj jaroj. Same komencis altiĝi la kurzo de la usona dolaro kompare al la turka liro. Tio kontribuis al la altiĝo de la energiprezoj kaj al la ĝenerala preznivelo en la lando.

Dum la lastaj jaroj la registaro provis regi la situacion per rezigno je impostoj sur la fakturoj de gaso, sed tio ne sufiĉis. Ĝi ankaŭ provis stabiligi la kurzon de la liro per vendado de valutrezervoj de la centra banko, sed ankaŭ tio ne efikis. Je la fino de decembro 2021 la ministrejo pri financoj kreis novajn tempodeponajn instrumentojn por la turka liro, kiuj protektas la deponantojn kontraŭ kurzoŝanĝoj kaj inflacio, tiel instigante homojn vendi siajn fremdajn valutojn kaj turni sin al la turka liro. Tio ŝajne iomete trankviligis la merkatojn, sed la problemo estas pli fundamenta.

Tutlanda agado

Protestoj kontraŭ la elektro-fakturoj okazas en la tuta lando. En kelkaj lokoj la civitanoj kunvenis antaŭ la elektrodistribuaj kompanioj kaj alvokis la registaron demisii. Ili postulis, ke la prezaltigoj estu nuligitaj kaj ili bruligis siajn elektrofakturojn. Sed tamen tio ne havos efikon al la prezoj.

Vasil KADIFELI
Turkio

Tiu ĉi teksto aperis en la presita kaj en la PDF-forma versioj de Monato en la jarkolekto 2022, numero 07, p. 20.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vasil Kadifeli el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2022-06-04